Polly Samson: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 25: Linio 25:


== Ligiloj ==
== Ligiloj ==
Officala retejo: [http://www.pollysamson.com/ Official website]
* [http://www.pollysamson.com/ Oficiala retejo]


== Referencoj ==
== Referencoj ==

Kiel registrite je 18:08, 20 okt. 2017

Polly Samson
Persona informo
Naskonomo Polly Anne Samson
Naskiĝo 29-an de aprilo 1962 (1962-04-29) (61-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Loĝloko West Sussex
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Patrino Esther Cheo Ying
Edz(in)o David Gilmour
Amkunulo Heathcote Williams
Infano Romany Gilmour
Okupo
Okupo kantotekstisto • ĵurnalistoverkisto • romanisto • kantoverkisto • poeto
TTT
Retejo https://pollysamson.com
vdr

Polly Samson (naskiĝinta la 29-an de aprilo 1962 en Londono), estas angla romanistino kaj ĵurnalistino.

Biografio

Polly Samson estas la filino de Lance Samson, ĵurnaleldonisto kaj diplomatia publicisto por la ĵurnalo The Morning Star, kaj de Esther Cheo Ying, romanistino de ĉina deveno, kiu servis en la Ruĝa Armeo de Mao Zedong kaj verkis memorlibron pri tiu sperto: "Black country to red china"[1].

Post maltrankvila infanaĝo, ŝi dungiĝis al eldona industrio, kie ŝi renkontis la poeton kaj aktoron Heathcote Williams, kun kiu ŝi havis sian unuan infanon Charlie en 1989.[2]Post lia naskiĝo, Polly Samson iĝis senhejmulino kaj estis gastigata de la ĵurnalistino Cassandra Jardine[3]

Post disiĝo kun Heathcote Williams, ŝi renkontis David Gilmour, la gitariston kaj kantiston de la rokgrupo Pink Floyd. Ili geedziĝis en 1994. David Gilmour adoptis Charlie[4] kaj ili havis tri aliajn infanojn: Joe (naskiĝinta en 1995), Gabriel (naskiĝinta en 1997), kaj Romany (naskiĝinta en 2002)[1].

Verkoj

Polly Samson verkis mallongajn historiojn por la BBC Radio 4, kompilaĵojn "Lying in Bed" (Virago 1999) kaj "Perfect Lives", eldonita en Novembro 2010 de Virago Press, romanojn "Out of the Picture" (Virago 2000) kaj "The Kindness",[5] eldonita en 2015, kaj kunlaboris al multaj eldonoj, interaliaj "Gas and Air" (Bloomsbury 2003), "Girls Night In" (Harper Collins 2000), "A Day in the Life" (Black Swan 2003), kaj "The Just When Stories" (Beautiful Books 2010).

Polly Samson verkis aŭ kunverkis 7 tekstojn de la 11 komunaĵoj de la albumo de Pink Floyd "The division bell",[6]. Ŝi kunverkis la tekston de la kanto "Louder than words" sur la lasta albumo "The endless river"[7]. Kun la retrospektiva kredito donita al Clare Torry por la komponaĵo "The great gig in the sky"[6], ŝi estas la sola ina kunskribanto de la diskaro de Pink Floyd.

Ŝi ankaǔ verkis tekstojn por la du lastaj albumoj de David Gilmour "On an island"[6], en kiu oni povas aǔdi ŝin kantanta kaj piananta en la kantoj "Smile"[6], kaj "Rattle that lock.

Ligiloj

Referencoj

  1. 1,0 1,1 http://pollysamson.com/about.htm
  2. Drennan, John, "Samson's delight", Irish Independent, 11 June 2000. Kontrolita 11 September 2010.
  3. Polly Samson, et al "Cassandra Jardine: your friends and colleagues will all miss you", telegraph.co.uk, 29 May 2012.
  4. Cassandra Jardine "My fear for the Charlie I know", telegraph.co.uk, 19 July 2011.
  5. The Kindness, Amazon; alirita la 24an de Oktobro 2015.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Mabbett, Andy. (2010) Pink Floyd - The Music and the Mystery. London: Omnibus,. ISBN 978-1-84938-370-7.
  7. Pink Floyd Roll Out Plans For 'The Endless River', their First LP in 20 Years. Wenner Media (22a de Septembro 2014). Alirita 26a de Septembro 2014.