Imre Lakatos (filozofo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
filozofo
 
Linio 20: Linio 20:
[[Kategorio:Britaj filozofoj]]
[[Kategorio:Britaj filozofoj]]
[[Kategorio:Hungaraj profesoroj]]
[[Kategorio:Hungaraj profesoroj]]
[[Kategorio:Hungardevenaj britoj]]
{{Vivtempo|1922|1974|Lakatos Imre}}
{{Vivtempo|1922|1974|Lakatos Imre}}

Kiel registrite je 07:34, 1 nov. 2017

Imre Lakatos [lakatoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lakatos Imre estis hungara filozofo, profesoro. Lia origina familia nomo estis Lipsitz.

Imre Lakatos

Imre Lakatos [1] naskiĝis la 9-an de novembro 1922 en Debrecen. Li mortis la 2-an de februaro 1974 en Londono.

Biografio

Imre Lakatos devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion, poste universitaton en sia naskiĝurbo, fine pro la 2-a mondmilito li akiris diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1945. Li lernis ĉefe de György Lukács. Ekde 1946 li laboris en ministerio pri religio kaj eduko. Li doktoriĝis en 1948. Post 2 jaroj li estis arestita pro falsaj akuzoj kaj li vivis en Recsk, kie estis la sola hungara gulago. En 1954 oni nuligis la verdikton kaj li laboris en esplora instituto. En 1956 li estis membro de Rondo Petőfi, depost falo de Hungara revolucio de 1956 li rifuĝis al Britio. En 1960 li denove doktoriĝis (Ph. D.) en Kambriĝo, poste li instruis en Londono. En 1966 li estis nomumita publika ordinara profesoro, post 3 jaroj katedrestro. Ekde 1971 li instruis en Boston. Li neniam ricevis britan ŝtatanecon.

Elektitaj kontribuoj

  • Proofs and Refutations (1963-64, hungare 1981)
  • The Methodology of Scientific Research Programmes (1977)

Memorigiloj

  • premio Lakatos Award

Fontoj