Kutná Hora: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Saom (diskuto | kontribuoj) Eraro en la nomo de la preĝejo. |
DidCORN (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 124: | Linio 124: | ||
== Vidindaĵoj == |
== Vidindaĵoj == |
||
* Katedralo de [[Sankta Jakobo]] |
* [[Katedralo]] de [[Sankta Jakobo]] |
||
* [[Katedralo Sankta Barbara|Preĝejo]] de [[Sankta Barbara]] ''(surloke disponeblas informilo en [[esperanto]])'' |
* [[Katedralo Sankta Barbara|Preĝejo]] de [[Sankta Barbara]] ''(surloke disponeblas informilo en [[esperanto]])'' |
||
* Kapelo de Dia korpo |
* [[Kapelo]] de Dia korpo |
||
* Kastelo nomata Norditala korto |
* [[Kastelo]] nomata Norditala korto |
||
* Hrádek (Burgeto) - Ĉeĥa muzeo pri arĝento |
* Hrádek (Burgeto) - Ĉeĥa muzeo pri arĝento |
||
* Princa domo (artlernejo kaj koncertejo) |
* Princa domo (artlernejo kaj koncertejo) |
||
* Ŝtona domo |
* Ŝtona domo |
||
* Ŝtona akvoputo |
* Ŝtona akvoputo |
||
* Preĝejo de Sankta [[Johano Nepomuka]] |
* [[Preĝejo]] de Sankta [[Johano Nepomuka]] |
||
* Monaĥinejo de ursulaninoj |
* Monaĥinejo de [[ursulaninoj]] |
||
* [[Ostejo en Sedlec|Tombeja kapelo kun ostejo]] ''(surloke disponeblas informilo en [[esperanto]])'' |
* [[Ostejo en Sedlec|Tombeja kapelo kun ostejo]] ''(surloke disponeblas informilo en [[esperanto]])'' |
||
* Jezuita kolegio |
* Jezuita kolegio |
||
* Preĝejo de Dipatrino |
* Preĝejo de [[Dipatrino]] |
||
* Pestokolono |
* [[Pestokolono]] |
||
* Monaĥejo en Sedlec kun katedralo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria |
* [[Monaĥejo]] en Sedlec kun katedralo de [[Ĉielenpreno]] de [[Virgulino Maria]] |
||
* Muzeo pri alkemio |
* [[Muzeo]] pri [[alkemio]]. |
||
== Kulturaj aranĝoj == |
== Kulturaj aranĝoj == |
Kiel registrite je 18:55, 14 nov. 2017
Kutná Hora | |||
germane: Kuttenberg | |||
urbo | |||
Vido al Kutná Hora de sankta Barboro
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Kutná Hora | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Kutná Hora | ||
Administra municipo | Kutná Hora | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Vrchlice | ||
Situo | Kutná Hora | ||
- alteco | 254 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 57′ 00″ N 15° 16′ 01″ O / 49.95000 °N, 15.26694 °O (mapo) | ||
Areo | 33,05 km² (3 305 ha) | ||
Loĝantaro | 21 604 (02.01.2009) | ||
Denseco | 653,68 loĝ./km² | ||
Fondo | 1142 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 284 01 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ0205 | ||
NUTS 5 | CZ0205 533955 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Historia centro de Kutná Hora kun preĝejo de sankta Barbora kaj kun templo de Ĉielenpreno de Maria Virgulino en Sedlec | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1995 (#19) | ||
Numero | 732 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | ii, iv | ||
Katastraj teritorioj | 7 | ||
Partoj de urbo | 12 | ||
Bazaj sidejunuoj | 47 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Kutná Hora | |||
Retpaĝo: www.kutnahora.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Kutná Hora ( aŭskultu) estas urbo kaj eksa minejurbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Mezbohemia regiono, 65 km oriente de la ĉefurbo Prago, surborde de la rivereto Vrchlice. En 2005 ĝi havis 21 109 loĝantojn.
Unike konservita historia urbocentro de Kutná Hora estas konsiderata kiel arkitektura juvelo de tuteŭropa signifo. En 1995 ĝi estis enskribita en Liston de monda kulturheredaĵo de UNESKO.
Historio
Historio de la urbo estas ligita kun minado de riĉaj trovejoj de arĝento. Laŭ mito la arĝento trovis en teritorio de hodiaŭa urbo monaĥo de cisterciana monaĥejo (hodiaŭ ĝi staras en antaŭurbo, fondita en la jaro 1142), kiu dormante sonĝis, ke li promenas en la ĉirkaŭaĵo de la monaĥejo kaj la arĝento elkreskas kvazaŭ herbo el la tero kaj kiam li estis vekiĝinta, li vere trovis ĝin apud si. La minado estis en spaco de hodiaŭa urbo komencita en la 13-a jarcento kaj „arĝenta febro“ allogis multe da loĝantoj el vico da lokoj de Eŭropo. Ĉirkaŭ unuopaj minejoj ili fondis vilaĝojn, kiuj kunkreskis en urban tutaĵon. Tial Kutná Hora havas kompare kun laŭplane fonditaj urboj neregulan bazplanon kaj reton de stratoj, laŭ kiuj estas videble, ke ili devenas el kelke da devenaj vilaĝoj. En la jaro 1300 reĝo Venceslao la 2-a eldonas novan superan leĝaron Ius Regale Montanorum, kiu regulis regulojn de la mineja entreprenado kaj samtempe ĝi reformis monsistemon. Ĝisnunaj 17 monerstampejoj disŝutitaj en la tuta lando estis malfondita kaj en Kutná Hora estis fondita nova, la centra monerstampejo de Reĝlando ĉeĥa. Estis komencita stampado de nova, pli kvalita arĝenta monero nomata praga groŝo. La urbo fariĝas en mezepoko dank‘ al sia riĉeco la dua plej granda kaj plej grava urbo de la reĝlando. Pluan periodon de ekfloro la urbo travivas dum regado de reĝo Venceslao la 4-a, kiu en Kutná Hora ofte restadis havante ĉi tie pli grandan trankvilon de la ĉeĥa sinjoraro, kiu senĉese batalis kontraŭ li pro divido de potenco. En la jaro 1409 la reĝo eldonis ĉi tie la tn. Dekreton kutnohoran, per kiu li regulis rilatojn en Praga universitato. Kunkreinto de la dekreto estis ankaŭ Magistro Jan Hus. Periodo de nova disvolviĝo estas okazanta dum regado de Vladislao la 2-a Jagello, kiu estis ĉi tie surtronigita en landa koncilio en la jaro 1471 sur la ĉeĥan tronon. En la jaro 1485 ĉi tie kunvenas Kutnohora koncilio traktanta pri repaciĝo inter katolikoj kaj utrakvistoj. Ekde la 16-a jarcento profitig-kapableco de la minejoj en Kutná Hora sinkas kaj kun ĝi falas eĉ gloro de la urbo. En la jaro 1547 oni ĉi tie stampis la pragajn groŝojn lastfoje kaj en la jaro 1726 la monerstampejo estis plene fermita. Ĉefaj trafikvojoj en la 19-a jarcento evitis al Kutná Hora kaj la urbo tial dank‘ al malforta industriigo konserviĝis en malmulte difektita stato. Nuntempe en la urbo agadas filio de fabriko ČKD, filio de aŭtomobilfabriko de marko AVIA. En la jaro 1995 estis la urbo enskribita en Liston de monda kultura kaj natura heredaĵo de UNESCO.
Vidindaĵoj
- Katedralo de Sankta Jakobo
- Preĝejo de Sankta Barbara (surloke disponeblas informilo en esperanto)
- Kapelo de Dia korpo
- Kastelo nomata Norditala korto
- Hrádek (Burgeto) - Ĉeĥa muzeo pri arĝento
- Princa domo (artlernejo kaj koncertejo)
- Ŝtona domo
- Ŝtona akvoputo
- Preĝejo de Sankta Johano Nepomuka
- Monaĥinejo de ursulaninoj
- Tombeja kapelo kun ostejo (surloke disponeblas informilo en esperanto)
- Jezuita kolegio
- Preĝejo de Dipatrino
- Pestokolono
- Monaĥejo en Sedlec kun katedralo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria
- Muzeo pri alkemio.
Kulturaj aranĝoj
- "Kutnohorské stříbření" - Historia urba festeno (semajnfino ĉirkaŭ 21.6.)
- Festeno de Sankta Venceslao - bunta kultura programo la lastan sabaton en septembro
- Festivalo de klasika muziko - la tutan septembron
Famaj personoj
En Kutná Hora naskiĝis: Mikuláš Dačický el Heslov (1555 – 1626), Josef Kajetán Tyl (1818 – 1856, en lia naskodomo proksime de placo estas lokigita monumento), Jiří Orten (1919 – 1941), Miroslav Florian (1931 – 1999).
-
Katedralo de Sankta Jakobo
-
Preĝejo de Sankta Barbara
-
Ŝtona domo
-
Ŝtona akvoputo
-
Kastelo nomata Norditala korto
-
Katedralo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria en Sedlec
Ŝablono:KapoMunicipoNav Hlouška | Kaňk | Karlov | Kutná Hora-Vnitřní Město | Malín | Neškaredice | Perštejnec | Poličany | Sedlec | Šipší | Vrchlice | Žižkov Ŝablono:PiedoMunicipoNav
|