Klimata klasifiko de Köppen: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 201: Linio 201:
==Referencoj==
==Referencoj==
{{referencoj}}
{{referencoj}}

==Bibliografio==
*Rilex, Denis kaj Lewis Spolton 1987: ''[[Vetero kaj Klimato de la Mondo]]'', [[UEA]], [[Roterdamo]], 131 paĝoj, ISBN 92 9017 035 2

==Eksteraj ligiloj==
==Eksteraj ligiloj==
*[http://koeppen-geiger.vu-wien.ac.at Tutmonda Mapo pri la Klimata Klasifiko de Köppen–Geiger por la periodo 1951–2000] {{en}}
*[http://koeppen-geiger.vu-wien.ac.at Tutmonda Mapo pri la Klimata Klasifiko de Köppen–Geiger por la periodo 1951–2000] {{en}}

Kiel registrite je 11:17, 22 nov. 2017

Ĝisdatigita klimata mapo de Köppen-Geiger[1]
  •  Af
  •  Am
  •  Aw
  •  BWh
  •  BWk
  •  BSh
  •  BSk
  •  Csa
  •  Csb
  •  Cwa
  •  Cwb
  •  Cfa
  •  Cfb
  •  Cfc
  •  Dsa
  •  Dsb
  •  Dsc
  •  Dsd
  •  Dwa
  •  Dwb
  •  Dwc
  •  Dwd
  •  Dfa
  •  Dfb
  •  Dfc
  •  Dfd
  •  ET
  •  EF
  • La Klimata klasifiko de Köppen estas unu el la plej vaste uzataj klimat-klasifikaj tipologioj. Ĝi unue estis publikigita de la germana klimatologo kaj esperantisto Wladimir Köppen en 1884, kun pluraj pli postaj ŝanĝoj de Köppen mem, nome en 1918 kaj en 1936. Poste, la germana klimatologo Rudolf Geiger kunlaboris kun Köppen pri ŝanĝoj de la tipologio, kiu do ofte estas nomata la Klimata klasifiko de Köppen kaj Geiger.

    La sistemo estas bazita sur la ideo ke la natura vegetaĵaro estas la plej bona esprimo de la klimato. Do, la limoj de klimataj zonoj estis elektitaj pensante pri la vegetaĵara distribuo. Ĝi kombinas averaĝajn jarajn kaj monatajn temperaturojn kaj precipitaĵojn, kaj la sezonecon de precipitaĵo [2].

    Skemo

    La klimata klasifiko de Köppen subdividas la klimatojn en kvin ĉefajn grupojn kaj plurajn tipojn kaj subtipojn. Ĉiu aparta klimatotipo estas reprezentita de simbolo konsistante el 2 ĝis 4 literoj.

    GRUPO A : Tropikaj aŭ varmegaj klimatoj

    Tropikaj klimatoj estas karakterizitaj de konstanta alta temperaturo ( je marnivelo kaj je malaltaj altitudoj ); ĉiuj dek du monatoj de la jaro havas averaĝajn temperaturojn de 18°C aŭ pli altaj. Ili estas subdividitaj jene :

    • Tropik-pluvarbara klimato (Af) [3] : Ĉiuj dek du monatoj havas averaĝan precipitaĵon de minimume 60 mm. Tiuj klimatoj kutime troviĝas en la limoj de 10° latitudo de la ekvatoro. En iuj orient-marbordaj areoj, ili povas etendiĝi tiel for kiel 25° de la ekvatoro. Tiu klimato estas superregata de la Malalta aerpremo Sistemo dum tuta la jaro, kaj tial ne havas sezonojn.
      • Ekzemploj:
      • Iuj el la ejoj kiuj prezentas tiun klimaton efektive estas unuforme kaj unutone humidaj tra la jaro ( ekzemple la nordokcidenta pacifika marbordo de Sudameriko kaj Centrameriko, ekde Ekvadoro ĝis Kostariko, vidu ekzemple Andagoya ( Kolombio )), sed en multaj okazoj la periodo de pli alta suno kaj pli longaj tagoj estas nete la plej humida ( kiel en Palembang, Indonezio ) aŭ la periodo de pli malalta suno kaj pli mallongaj tagoj povas havi pli da pluvo ( kiel en Sitiawan, Malajzio ).
      • Kelkaj ejoj kun tiu klimato troviĝas je la ekstera rando de la tropikoj, preskaŭ ekskluzive en la Suda duonglobo; ekzemplo estas Santos, Brazilujo.
        Rimarko. La termino nesezoneca aludas la mankon en la tropika zono de grandaj diferencoj je tagolumaj horoj kaj averaĝa aŭ meznombra monata ( aŭ taga ) temperaturo tra la jaro. Estas jare ciklaj ŝanĝoj en la tropoj, ne tiel antaŭdireblaj kiel tiuj en la modera zono, ĉu ne rilatite al temperaturo sed al akva disponibleco sub la formo de pluvo, nebulo, grundo, aŭ grundakvo. Planta reago ( ekzemple fenologio ), besta ( nutrado, migrado, reproduktado, kaj tiel plu ), kaj homa aktivecoj ( planta semado, rikolto, ĉasado, fiŝkaptado, kaj tiel plu ), harmonias kun tiu sesoneco. Efektive, en tropikaj Sudameriko kaj Centrameriko, la pluvsezono ( kaj la alt-akva sezono ) estas nomata inviernoinverno ( vintro ), eĉ se ĝi povas okazi dum la nord-duongloba somero; simile, la seka sezono ( kaj malalt-akva sezono ) estas nomata veranoverão kaj povas okazi dum la nord-duongloba vintro.
    • Tropikaj musona klimato (Am) [4] : Tiu tipo de klimato, plej komuna en suda Azio kaj Okcidentafriko, rezultas el la musonaj ventoj kiuj ŝanĝas la direkton laŭsezone. Tiu klimato havas la plej sekan monaton ( kiu kvazaŭ ĉiam okazas dum aŭ ĵus post la "vintra" solstico por tiu flanko de la ekvatoro ) kun pluvfalo de malpli ol 60 mm, sed pli ol (100 − [totala jara precipitaĵo {mm}/25]).
    • Tropika humida kaj seka aŭ Tropika savana klimato (Aw) [6]  : Tiuj klimatoj havas akcentitan sekan sezonon, kun la plej seka monato malpli ol 60 mm kaj ankaŭ malpli ol (100 − [totala jara precipitaĵo {mm}/25]).
      • Ekzemploj:
      • La plej multaj ejoj kiuj prezentas tiun klimaton troviĝas je la eksteraj randoj de la tropika zono, sed okaze centra tropika ejo ( ekzemplo San Marcos, Antjokio, Kolombio ) ankaŭ estas konsiderinda. Fakte, la karib-mara marbordo, oriente ekde Uraba-Golfo je la kolombi-panama limo ĝis la delto de Orinoko, je Atlantika Oceano ( ĉirkaŭ 4 000 kilometrojn ), havas longdaŭrajn sekajn periodojn ( la ekstremo estas la BSh klimato ( vidu sube ), karakterizita de tre malalta, neantaŭdirebla precipitaĵo, ĉeestanta, ekzemple, en vastaj areoj en Guaĥira-Duoninsulo, kaj en Koro-Regiono, okcidenta Venezuelo, la plej nordaj duoninsuloj de Sudameriko, kiuj ricevas malpli ol 300 mm kaj totala jara precipitaĵo, praktike ĉio en du aŭ tri monatoj ). Tiuj cirkonstancoj etendiĝas al Malgrandaj Antiloj kaj Grandaj Antiloj kiuj konstituas la Ĉirkaŭ-kariban sekan zonon. La longdaŭreco kaj severeco de la seka sezono malpliiĝas landinterne ( suden ); je la latitudo de Amazono — kiu fluas orienten, ĵus sude de la ekvatoro — la klimato estas Af. Oriente de Andoj, inter seka, arida Karibujo kaj ĉiam-humida Amazono estas orinokaj Llanossavanoj, el kie venas la nomo de tiu klimato.
      • Kelkfoje As estas uzata anstataŭ Aw se la seka sezono okazas dum la periodo de pli alta suno kaj pli longaj tagoj. Tiu estas tiel en partoj de Havajo, Orientafriko ( Mombaso , Kenio ) kaj Srilanko ( Trincomalee ), ekzemple. En plejmultaj ejoj kiuj havas tropikajn humidajn kaj sekajn klimatojn, la seka sezono okazas dum la periodo de pli malalta suno kaj pli mallongaj tagoj kaŭze de pluvombraj efikoj dum la 'alt-suna' parto de la jaro.
      • Ekzemplo :

    GRUPO B : Sekaj (aridaj kaj duonaridaj) klimatoj

    Tiuj sekaj aridaj kaj duonaridaj klimatoj estas karakterizitaj per la fakto ke precipitaĵo estas malpli ol potenca vaporiĝ-transpiro. [8]. La sojlo estas determinata jene :

    • Por trovi la precipitaĵa sojlo (en milimetroj), multipliku la averaĝa jara temperaturo en °C per 20, tiam adiciu 280 se 70% aŭ pli de la totala precipitaĵo troviĝas dum la alt-suna duono de la jaro ( aprilo ĝis septembro en la norda duonglobo, aŭ oktobro ĝis marto en la suda ) aŭ 140 se 30%–70% de la totala precipitaĵo estas recivita dum la aplikebla periodo, aŭ 0 se malpli ol 30% de la totala precipitaĵo estas tiele recivita.
    • Se la jara precipitaĵo estas malpli ol duono de la sojlo por Grupo B, ĝi estas klasifikita kiel BW (dezerta klimato); se ĝi estas malpli ol la sojlo, ĝi estas klasifikita kiel BS ( stepa klimato ). Se ĝi estas pli ol la sojlo, la areo ne havas Grupo B klimaton.
    • Tria litero povas esti inkludita por indiki temperaturon. Origine, h signifis malalt-latitudan klimaton (averaĝa jara temperaturo super 18 °C), dum k signifis mez-latituda klimato ( averaĝa jara temperaturo sub 18 °C ), sed la pli komuna praktiko nuntempe (speciale en Usono) estas de uzi h por indiki ke la pli malvarma monato havas averaĝan temperaturon kiu estas super 0 °C, kun k por indiki ke almenaŭ unu monato averaĝas sub 0 °C.
    • Okaze, kvara litero estas aligita por indiki se aŭ la vintro aŭ la somero estas "pli humida" ol la alia duono de la jaro. Por kvalifiki, la pli humida monato devas havi almenaŭ 60 mm de averaĝa precipitaĵo se ĉiuj dek du monatoj estas super 18°, aŭ 30 mm se ne; plie almenaŭ 70% de la totala precipitaĵo devas esti en la sama duono de la jaro ol la plej humida monato — sed la litero uzata indikas kiam la seka sezono okazas, ne la "humida". Tiu rezultus en Ĥartumo, Sudano estante konsiderata kiel BWhw, Niameo, Niĝero kiel BShw, El Ariŝ, Egiptujo kiel BWhs, Asbi'ah, Libio kiel BShs, Ömnögovi Provinco, Mongolujo kiel BWkw, kaj Ĥining, Ĉinujo kiel BSkw ( BWks kaj BSks ne ekzistas se 0 °C en la pli malvarma monato estas agnoskita kiel la h/k limo ). Se la normoj por nek w nek s rekontiĝos, ne kvara litero estas aligita.

    GRUPO C : Moderaj aŭ mezvarmaj klimatoj

    Tiuj klimatoj havas averaĝan temperaturon super 10 °C dum la plej varma monato, kaj plej malvarman monaton inter -3 °C kaj 18 °C. Iuj klimatologoj, speciale en Usono, tamen preferas adopti 0 °C al -3 °C dum la plej malvarma monato, kiel limo inter tiu grupo kaj grupo D; tiu estas farata por preventi alĝustigadon de certaj kabaj ejoj en aŭ apud Nov-Anglujo — precipe Cape Cod ( Masaĉuseco ) — kaj tiaj apudaj insuloj kiaj Nantucket kaj Martha's Vineyard, en la Moder-Oceanan kategorion ĉi-sube difinitan; tiu kategorio estas alterne konata kiel la Oceana Okcident-Marborda klimato, kaj, foriginte la ĉi suprajn ejojn, efektive limigas ĝin ekskluzive al ejoj trovitaj laŭlonge de la okcidentaj bordoj de la kontinentoj, almenaŭ en la Norda duonglobo. Tiu ankaŭ movigas iujn mez-latitudajn areojn – kiel partojn de Ohia Valo kaj iujn areojn en la Mez-Atlantikaj Subŝtatoj , plie partojn de orient-centra Azio – ekde humida subtropika ĝis humida kontinenta.

    • La dua litero indikas precipitaĵan reĝimon — w indikas sekajn vintrojn (la plej seka vintro-monata averaĝa precipitaĵo estas malpli ol dekono de la plej-humid-somermonat-averaĝa precipitaĵo; unu varianto ankaŭ postulas ke la plej seka vintromonato havas malpli ol 30 mm da averaĝa precipitaĵo), s indikas sekajn somerojn (la plej seka somermonato malpli ol 30mm da averaĝa precipitaĵo kaj malpli ol triono de la plej-humid-vintromonata precipitaĵo) kaj f signifas signifikan precipitaĵon en ĉiuj sezonoj (kaj ne la supre menciitaj kondicioj plenumitaj).
    • La tria litero indikas ke la grado de somera varmeco — a indikas la plej varman monat-averaĝan temperaturon super 22 °C kun minimume 4 monatoj kiuj averaĝas super 10 °C, b indikas la plej varman monaton sub 22 °C, sed kun minimume 4 monatoj super 10 °C, dum c respondas al 3 aŭ malpli da monatoj kun averaĝaj temperaturoj super 10 °C.
    • La intersekvo de tiuj du literoj kelkfoje estas renversita, speciale ĉe klimatologoj en Usono.
    • Grupo C klimatoj estas subdividitaj jene :
    • Sub la klasifiko de Köppen-Geiger, la sek-somera subtropika Csb etendiĝas al pliaj areoj kiuj ne estas tipe asociataj kun mediteranea klimato, tiel ke multe da la Pacifika Nordokcidento, multe da suda Ĉilio, partoj de okcident-centra Argentino, kaj nordaj Hispanujo kaj Portugalujo [11]. Multaj el tiuj areoj estus ocean-klimataj (Cfb), escepte de ŝablonoj respondantaj al minimumaj sojloj de Cs. Pliaj altaĵaraj areoj en la subtropikoj respondas al Cs- postuloj, kvankam ankaŭ ili kutime ne estas asociataj kun mediteraneaj klimatoj.
      • Humidaj subtropikaj klimatoj (Cfa, Cwa ):[12] Tiuj klimatoj kutime troviĝas internlande en la kontinentoj, aŭ je iliaj orientaj marbordoj, ĉefe ĉe 20°– 30° latitudoj ( kvankam ili troveblas tiel fore norde en Eŭropo kiel 46°N). Kontraste kun la Mediteraneaj klimatoj, la someroj estas humidaj kaŭze de la nestabilaj tropikaj aeromasoj, aŭ marbordaj pasatoj. En Orienta Azio, la vintroj povis esti sekaj ( kaj pli malvarmaj ol aliaj lokoj je analoga latitudo ) kaŭze de la Siberia alt-prema sistemo, kaj someroj estas tre humidaj kaŭze de la sudokcident-azia musona influo.
      • Maraj mezvarmaj klimatoj aŭ Oceanaj klimatoj ( Cfb, Cwb, Cfc ): Cfb klimatoj kutime okazas je la okcidentaj flankoj de kontinentoj inter latitudoj de 45° kaj 55°; ili tipe troviĝas ĵus polusen de la mediteraneaj klimatoj, kvankam en Aŭstralio kaj ekstreme suda Afriko tiuj klimatoj situas ĵus polusen de la humida subtropika klimato, kaj je iome pli malalta latitudo. En okcidenta Eŭropo, tiu klimato okazas en marbordaj areoj ĝis latitudo de 63°N. Tiuj klimatoj estas tutjare dominataj de la polusa fronto, kondukante al ŝanĝema, ofte nuba vetero. La someroj estas malvarmetaj kaŭze de la nuba kovraĵo, sed la vintroj estas pli malseveraj ol tiuj de aliaj klimatoj je similaj latitudoj.
        • Ekzemploj:
          • Bilbao (Hispanujo) Cfb — unuforma precipitaĵo-distribuo

    GRUPO D : Kontinentaj klimatoj

    GRUPO E : Polusaj klimatoj

    Regionoj de polusa klimato estas karakteraj pro manko de varmaj someroj. La suno brilas dum multaj horoj en la somero, kaj dum multe malpliaj horoj en la vintro. Ĝi havas malvarmajn somerojn kaj tre malvarmajn vintrojn

    GRUPO H : Altmontaraj klimatoj

    Diversaj mapoj

    Referencoj

    1. Peel, M. C. and Finlayson, B. L. and McMahon, T. A. (2007). “Updated world map of the Köppen–Geiger climate classification”, Hydrol. Earth Syst. Sci. 11, p. 1633–1644.  (direct: Final Revised Paper) angle
    2. McKnight, Tom L; Hess, Darrel. (2000) “Climate Zones and Types: The Köppen System”, Physical Geography: A Landscape Appreciation. Upper Saddle River, NJ: Prentice Hall, p. 200–1. ISBN 0-13-020263-0. angle
    3. McKnight & Hess, pp. 205–8, "Climate Zones and Types: Tropical Wet Climate (Af)" angle
    4. McKnight & Hess, p. 208, "Climate Zones and Types: Tropical Monsoon Climate (Am)" angle
    5. Linacre, Edward; Bart Geerts. (1997) Climates and Weather Explained. London: Routledge. ISBN 0-415-12519-7. angle
    6. McKnight & Hess, pp. 208–11, "Climate Zones and Types: Tropical Savanna Climate (Aw)" angle
    7. CHAPTER 7: Introduction to the Atmosphere. physicalgeography.net. Alirita 2008-07-15. angle
    8. McKnight & Hess, pp. 212–1, "Climate Zones and Types: Dry Climates (Zone B)"
    9. McKnight & Hess, pp. 221–3, "Climate Zones and Types: Mediterranean Climate (Csa, Csb)"
    10. Statistics for AUS WA.Perth.Airport RMY. EnergyPlus. U.S. Department of Energy. Alirita 2009-01-19.
    11. http://www.hydrol-earth-syst-sci.net/11/1633/2007/hess-11-1633-2007.html
    12. McKnight & Hess, pp. 223–6, "Climate Zones and Types: Dry Humid Subtropical Climate (Cfa, Cwa)"
    13. Statistics for AUS QLD.Brisbane RMY. EnergyPlus. U.S. Department of Energy. Alirita 2009-01-19.

    Bibliografio

    Eksteraj ligiloj