Volĥovo (rivero): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 33: Linio 33:
| memorindaĵo =
| memorindaĵo =
<!-- *** Situo *** -->
<!-- *** Situo *** -->
| fonto = Lago Ilmehj
| fonto = [[Ilmenj|Lago Ilmenj]]
| fonto_situo = ĉe la urbo Velikij Novgorod
| fonto_situo = ĉe la urbo Velikij Novgorod
| fonto_regiono = [[Novgoroda provinco]]
| fonto_regiono = [[Novgoroda provinco]]

Kiel registrite je 14:24, 22 nov. 2017

Volĥov
ruse: Волхов
rivero
Volĥov Ce riverkomenco
Lando Rusio Rusio
Regiono Novgoroda provinco,
Leningrada provinco
Urboj
Fontrivero Lago Ilmenj
 - situo ĉe la urbo Velikij Novgorod, Novgoroda provinco
 - alteco 18,1 m
Enfluejo Lago Ladoga
 - situo ĉe la urbo Novaja Ladoga
Leningrada provinco
Longo 224 km (139 mi)
Akvokolektejo 80 200 km² (8 020 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 590 /s
Vikimedia Komunejo: Volkhov River

Volĥov (ruse Во́лхов) estas rivero en nord-okcidento de la Eŭropa parto de Rusio, en la provincoj Novgoroda kaj Leningrada.

Geografio

La rivero konektas du lagojn, elfuas el Ilmenj kaj enfluas Ladogan. Ĝia longeco estas 224 km, areo de baseno — 80 200 km2.[1] La averaĝa multjara trafluo estas 590 m3/s (la jara amplekso estas 8,621 km3/jaro)[2]. La tuta rivero estas navigebla. Ĝi grandparte frostiĝas, ordinare de fino de novembro ĝis komenco de aprilo.[3]

Je 2 km post la riverkomenco Volĥov disiĝas en du fluejojn, la pli grandan oni plu nomas Volĥov, la alian — Malij Volĥovec (traduke: Malgranda Volĥoveto), ili rekuniĝas post la Velikij Novgorod, la longeco de Malij Volĥovec estas nur 17 km.

La plej gravaj enfluantaj riveroj estas: dekstraj — Viŝera, Pĉjovĵa, Oskuja, maldekstraj — Kerestj, Tigoda.

Sur Volĥovo estas konstruita la Volĥova hidroelektra centralo.

Sur la rivero situas (laŭ ĝia fluo): la urbo Velikij Novgorod, la urbo Kiriŝi, la urbo Volĥov, la historie grava vilaĝo Staraja Ladoga, la urbo Novaja Ladoga.

Historio

Popola etimologio en la libro de 17-a jarcento “Legendo pri Sloveno kaj Ruso kaj la urbo Slovensk” asociis la nomon de la rivero kun la nomo la plej aĝa filo de Sloveno — Volĥovo.

La finna lingvisto J. J. Mikkola kiel origino de la vorto Volĥov rigardis la finnan vorton Olhava, konsiderinte la svedan Ålhava el dokumento de 16-a jarcento kaj la finnan Olhavanjoki[4]

Volĥov estis grava parto de la mezepoka vojo “De la varengoj ĝis la grekoj”.

En kronikoj plurfoje estis skribite, ke Volĥovo povas flui malantaŭen, al Ilmenj. Ekzemple, tio estas indikite por 1176 en la Unua Novgoroda kroniko[5].

Eble tiu fenomeno povus okazi se enfluantaj en Volĥov riveroj portus multon da akvo dum iom pli sudaj riveroj, enfluantaj en la lago Ilmenj iel ne ricevus tiom da akvo kaj la nivelo de la lago malaltiĝis.

Galerio

Notoj

  1. La rivero Volĥov en la ŝtata akva registro (ruse).
  2. С.А.Агафонова, Е.Н. Антохина, В.А. Жук, la artikolo Волхов en la reta scienc-populariga enciklopedio “Akvo de Rusio”.
  3. Ibid
  4. Фасмер М. Этимологический словарь русского языка. T. 1. P. 346.
  5. [Новгородская первая летопись старшего и младшего изводов], — М.-Л., 1950.