Adobo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Adobe brick.jpg|eta|200px|Brikoj el Adobo]]
[[Dosiero:Adobe brick.jpg|eta|200px|Brikoj el Adobo]]
'''Adobo''' estas [[briko]] el [[argilo]], sekiĝinta en aero, subsune, sen aldona hejtado. Ĝi estas unu el la plej malnovaj [[konstrumaterialo]]j de la [[homo]], uzata ankoraŭ hodiaŭ en kelkaj malriĉaj [[regiono]]j. Oni ofte aldonis al la argilo restaĵojn de [[greno]], ĉefe [[pajlo]]n. Oni knedas la argilon, metas en brikujon kaj tiel formas brikon, kiun oni sunbakas. [[Konstruaĵo]]j el adobo estas nek fortikaj ŝarĝoportantoj, nek akvorezistaj.
'''Adobo''' aŭ '''atobo'''<ref>Laŭ [[Francisko Azorín]] '''atobo''' estas ''Ne kuirita, nur sunsekigita briko; armita per pajlo kiam oni uzas ĝin por konstruo.''[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 25. Li indikas etimologion el [[araba]] ''attob'' (la briko).</ref> estas [[briko]] el [[argilo]], sekiĝinta en aero, subsune, sen aldona hejtado. Ĝi estas unu el la plej malnovaj [[konstrumaterialo]]j de la [[homo]], uzata ankoraŭ hodiaŭ en kelkaj malriĉaj [[regiono]]j. Oni ofte aldonis al la argilo restaĵojn de [[greno]], ĉefe [[pajlo]]n. Oni knedas la argilon, metas en brikujon kaj tiel formas brikon, kiun oni sunbakas. [[Konstruaĵo]]j el adobo estas nek fortikaj ŝarĝoportantoj, nek akvorezistaj.


Oni ankoraŭ povas vidi adobajn konstruaĵojn kiel [[muro]]jn, [[fortikaĵo]]jn kaj [[domo]]jn en la iama [[Mezopotamio]], nuna [[Irako]].
Oni ankoraŭ povas vidi adobajn konstruaĵojn kiel [[muro]]jn, [[fortikaĵo]]jn kaj [[domo]]jn en la iama [[Mezopotamio]], nuna [[Irako]].
Linio 32: Linio 32:
La argiloj vitriĝas je temperaturoj dependantaj de iliaj konsistoj.
La argiloj vitriĝas je temperaturoj dependantaj de iliaj konsistoj.


== Notoj ==
[http://perso.wanadoo.fr/mondanisto/terano.htm#ek pri argilo kaj sunbakado]
{{referencoj}}

==Eksteraj ligiloj==
* [http://perso.wanadoo.fr/mondanisto/terano.htm#ek pri argilo kaj sunbakado]


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
Linio 39: Linio 43:


[[Kategorio:Briko]]
[[Kategorio:Briko]]
[[Kategorio:Arkitekturaj eroj]]

Kiel registrite je 13:00, 1 dec. 2017

Brikoj el Adobo

Adoboatobo[1] estas briko el argilo, sekiĝinta en aero, subsune, sen aldona hejtado. Ĝi estas unu el la plej malnovaj konstrumaterialoj de la homo, uzata ankoraŭ hodiaŭ en kelkaj malriĉaj regionoj. Oni ofte aldonis al la argilo restaĵojn de greno, ĉefe pajlon. Oni knedas la argilon, metas en brikujon kaj tiel formas brikon, kiun oni sunbakas. Konstruaĵoj el adobo estas nek fortikaj ŝarĝoportantoj, nek akvorezistaj.

Oni ankoraŭ povas vidi adobajn konstruaĵojn kiel murojn, fortikaĵojn kaj domojn en la iama Mezopotamio, nuna Irako.

Kiel natura konstrumaterialo, ĝi havas ioman renesancon hodiaŭ en la ekologia konstruado. Adobo kun pajlo havas tre bonan temperatur-reguligan karakterizon.

Fizika-kemiaj fenomenoj ligataj al la argila sekiĝo kaj bakado

Se oni konsideras malsekan argilon, taŭge knedebla per manoj, ĉirkaŭ unu kvarono de ĝia maso konsistas el libera akvo (kontraste al la konsistiga akvo, kiu estas kemie kombinata kun la alumini-silikataj kristaloj). Dum la sekiĝo, tiu akvo vaporiĝas, la argilaj eroj, ne plu ĉirkaŭataj de mufo da akvaj molekuloj, pliproksimiĝas kaj malmoviĝas unu rilate al la aliaj; tio klarigas, kial la argilo, sekiĝante, malgrandiĝas kaj perdas sian knedeblecon.

Ju pli la argilaj eroj estas fajnaj, des pli la malgrandiĝo estos granda, ĉar la materio entenas pli da akvo. Kiam oni almetas al la argilo pli grandajn erojn el neknedebla materio (sabloŝamoto), tio estigas kanalojn kaj porojn, per kiuj la akvo povas facile eliri. Tia argilo estas nomata "kun malfermita pasto", ĝia malgrandiĝo kaj knedebleco estas pli malgrandaj, ĝi sekiĝas pli rapide, kaj ĝi malpli riskas eksplodi dum bakado.

Ĉe ordinara temperaturo, argilo entenas ian kvanton da libera akvo (nomata "higrometria akvo"). Tiu ĉi foriras nur dum la komenco de la bakado, kiam la temperaturo atingas 100 °C.

Je 100 °C La akvo iĝas vaporo, kiu devas havi la eblecon eliĝi el la argilo tiel rapide, kiel ĝi kreiĝas, se ne oni devas timi eksplodojn. La temperatura altigo en la bakejo do estu malrapida kaj grada.

Je 350 °C ankaŭ la konsistiganta akvo (la kemie kombinata akvo) ekvaporiĝas; la argilo perdas 14% el sia maso. La plivarmigo devas resti grada.

Je ĉirkaŭ 500 °C la argilo estas tute senakvigita kaj ne plu povas reiĝi knedebla. Ĝia kemia konsisto nerenverseble ŝanĝiĝis, sed, ĝis nun, neniu kroma malgrandiĝo okazis. Je tiu-ĉi stadio, la argilaĵoj estas ege rompeblaj.

Oksidadoj okazas ĝis ĉirkaŭ 900 °C. Tiuj ĉi malkombinas ĉiujn substancojn (organikajn aŭ mineralajn) ne jam oksiditaj. Se la bakejo ne esta sufiĉe aerumata, neoksidita karbono povas resti kaj doni nigran koloron al la argilaĵoj.

Je 573 °C okazas la fenomeno de inverto de la kvarco entenata en la argilo. La alfa kvarco iĝas beta kvarco. La kristala reto ŝanĝiĝis, sed, ĝis nun, neniu kroma malgrandiĝo okazis. Je tiu stadio, la argilaĵoj estas rompleblegaj.

Post 600 °C la varmado povas sendanĝere plirapidiĝi. La fenomeno de kvarca vitriĝo komencas je tiu temperaturo parte ŝanĝi argilon en vitro. La materio malmoliĝas, malgrandiĝas, plidensiĝas kaj pli malpli komplete iĝas netralasiva.

Tiu procezo estas grada, kaj dependas de la fanda temperaturo de ĝia argilo. Se la temperaturo superas ian nivelon, la argilo povas fandiĝi kaj la argilaĵo tute misformiĝi aŭ flui.

La malmoleco de la bakita argilo estas do ŝuldata al la ĉeesto de vitro, kiu kunligas la malpli fandeblajn grajnojn, kaj ankaŭ al ĉeesto de novaj kristalaj retoj, ekzemple, de mulito (aluminia silikato, de formulo Al6Si2O13). Kiu formas nadloformajn kristalojn.

La argiloj vitriĝas je temperaturoj dependantaj de iliaj konsistoj.

Notoj

  1. Laŭ Francisko Azorín atobo estas Ne kuirita, nur sunsekigita briko; armita per pajlo kiam oni uzas ĝin por konstruo.Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 25. Li indikas etimologion el araba attob (la briko).

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

en la angla en:Cob (building) = konstruado per argilo