Kremlo de Novgorod: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 89: Linio 89:
'''La turo “Vladimirskaja”''' ('''5''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, <math>12,8 \times 13</math> m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 17,8 m. Havas pordegon. En [[1959]]—[[1961]] estas restaŭrita laŭ la formo de 15-a jarcento. Havas fenestrojn kun brikaj arkoj. Super la pordego situas la restaĵo de fresko de [[Nikolao de Mira|sankta Nikolao]] kaj ambaŭflanke de pordego — du krucoj. Sian nomon la turo ricevis de la situanta en ĝi kaj konstruita en [[1311]] superpordega preĝejo de sankta Vladimiro (nun ne ekzistas). Laŭ la superpordega fresko la turo havas alian nomon — “Nikoljskaja”.
'''La turo “Vladimirskaja”''' ('''5''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, <math>12,8 \times 13</math> m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 17,8 m. Havas pordegon. En [[1959]]—[[1961]] estas restaŭrita laŭ la formo de 15-a jarcento. Havas fenestrojn kun brikaj arkoj. Super la pordego situas la restaĵo de fresko de [[Nikolao de Mira|sankta Nikolao]] kaj ambaŭflanke de pordego — du krucoj. Sian nomon la turo ricevis de la situanta en ĝi kaj konstruita en [[1311]] superpordega preĝejo de sankta Vladimiro (nun ne ekzistas). Laŭ la superpordega fresko la turo havas alian nomon — “Nikoljskaja”.


[[Dosiero:Fiodorovskaya tower 2.jpg|eta|maldekstra|250px|<small>La turo “Fjedorovskaja”, la vidaĵo de la horloĝa turo]]</small>
[[Dosiero:Fiodorovskaya tower 2.jpg|eta|maldekstra|250px|<small>La turo “Fjedorovskaja”, la vidaĵo de la horloĝa turo</small>]]
'''La turo “Fjedorovskaja”''' ('''6''' sur la mapo) — estas cilindra turo. Dekomence havis pordegon, sed ekde [[1302]] ĝin ne havas. Sian nomon la turo ricevis de la situanta en ĝi kaj konstruita en [[1233]] superpordega preĝejo (nun ne ekzistas), kiu estis konstruita en memoro de subite mortinta antaŭ sia edziĝo Fjodor, la frato de [[Aleksandro Nevskij]].
'''La turo “Fjedorovskaja”''' ('''6''' sur la mapo) — estas cilindra turo. Dekomence havis pordegon, sed ekde [[1302]] ĝin ne havas. Sian nomon la turo ricevis de la situanta en ĝi kaj konstruita en [[1233]] superpordega preĝejo (nun ne ekzistas), kiu estis konstruita en memoro de subite mortinta antaŭ sia edziĝo Fjodor, la frato de [[Aleksandro Nevskij]].


'''La turo “Metropolita”''' ('''7''' sur la mapo) — estas ankaŭ cilindra turo, la diametro estas 13,6 m, la alto (sen la ligna tegmento) — 16,3 m. Neniam havis pordegon. Estas konstruita en 1484—1499-aj, eble sur la pli malnova fundamento. La du cilindraj turoj apudis al la palaco de metropolito kaj estis iusence ĝiaj partoj. Sian nunan nomon la turo ricevis nur en la fino de [[19-a jarcento]], antaŭe oni ofte nomis ĝin “la ronda”, “la ruĝa” aŭ “la ruĝa ronda”. Dum la Dua mondmilito la turo, malsame al ĉiuj aliaj, preskaŭ ne ricevis difektojn. En [[1956]] estas restaŭrita laŭ la formo de 15-a jarcento. Sur la turo estis trovitaj [[Sveda lingvo|svedlingvaj]] skribaĵoj de 17-jarcento.
'''La turo “Metropolita”''' ('''7''' sur la mapo) — estas ankaŭ cilindra turo, la diametro estas 13,6 m, la alto (sen la ligna tegmento) — 16,3 m. Neniam havis pordegon. Estas konstruita en 1484—1499-aj, eble sur la pli malnova fundamento. La du cilindraj turoj apudis al la palaco de metropolito kaj estis iusence ĝiaj partoj. Sian nunan nomon la turo ricevis nur en la fino de [[19-a jarcento]], antaŭe oni ofte nomis ĝin “la ronda”, “la ruĝa” aŭ “la ruĝa ronda”. Dum la Dua mondmilito la turo, malsame al ĉiuj aliaj, preskaŭ ne ricevis difektojn. En [[1956]] estas restaŭrita laŭ la formo de 15-a jarcento. Sur la turo estis trovitaj [[Sveda lingvo|svedlingvaj]] skribaĵoj de 17-jarcento.

[[Dosiero:Museum(Detinets).jpg|eta|dekstra|250px|<small>La Novgoroda muzeo de antikvaĵoj sur la poŝtkarto ([[1913]])</small>]]
'''La turo “Zlatoustovskaja”''' ('''8''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo. Sian nomon la turo ricevis de la apuda preĝejo, konstruinta en 14-a jarcento kaj ekzistinta ĝia [[1694]]. Dum rekonstruo en [[1484]]—[[1490]] ĝi estis malkonstruita kaj konstruita denove. Poste oni rekonstruis ĝin plurfoje. En la fino de [[17-a jarcento]] al la turo oni alkonstruis domon kaj komencis uzi ĉiun komplekson kiel malliberejo. Pro tio la turo havis aliajn nomojn — “la prizona”. En [[1832]] malliberejo estis fermita. En la fino de [[19-a jarcento]] en la turo kun la alkonstruaĵo estis malfermita ''Novgoroda muzeo de antikvaĵoj''. Dum la Dua mondmilito la turo ricevis multajn difektojn. En 1970-aj ĝi estis restaŭrita (parte) laŭ la formo de 15-a jarcento.


== Notoj kaj referencoj ==
== Notoj kaj referencoj ==

Kiel registrite je 19:25, 8 dec. 2017

Kremlo de Novgorod
Новгородский кремль
Monda heredaĵo

Lando  Rusio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv, vi
Fonto 604
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 58° 31′ 18″ N, 31° 16′ 34″ O (mapo)58.52166666666731.276111111111Koordinatoj: 58° 31′ 18″ N, 31° 16′ 34″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 1992  (16-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Eŭropa Ruslando

Kremlo de Novgorod (Eŭropa Ruslando)
Kremlo de Novgorod (Eŭropa Ruslando)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Velikij Novgorod

Kremlo de Novgorod (Velikij Novgorod)
Kremlo de Novgorod (Velikij Novgorod)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Kremlo (aŭ Detinec) de Velikij Novgorod estas fortikaĵo kiu situas sur la maldekstra bordo de la rivero Volĥov. La novgoroda kremlo unue estas menciita en la Unua Novgoroda kroniko ĉe la jaro 1044.[1] La kremlo kiel parto de la historia centro de Velikij Novgorod estas registrita en la listo de monda heredaĵo de Unesko.

Historio

La ligna fortikaĵo estis konstruita dum regado de la princo Vladimiro Jaroslavoviĉ kiu estis filo de Jaroslavo la Saĝa. En 1045 la princo Vladimiro komencigis konstruadon de la Katedralo Sankta Sofio, la ĉefa preĝejo de Novgorod.[2] Oni konstruis la katedralon dum sep jaroj kaj en 1052 konsekris ĝin. Post tio la princo vivis malpli ol unu monato kaj estis entombigita en la ĵus konstruita katedralo.[3]

La ligna fortikaĵo plurfoje forbrulis, sed oni konstruis ĝin denove, kaj dum tio aldonadis pliajn terenojn al la kremlo. En 1116 ĝi ekhavis sian nunan teritorion.

En 1136 novgorodanoj tre limigis potencon de princoj kaj subigis ilin al Veĉe. Princoj ne plu loĝis en la kremlo. Ekde la komenco de la 14-a jarcento ĝis la 30-aj jaroj de 15-a jarcento la ligna fortikaĵo iompostiome anstataŭiĝis per la brika kaj ŝtona.[4]

Post la konkero de la Novgorod fare de Grandprinclando Moskvo, dum 14841490, la kremlo estis multe rekonstruita, preskaŭ konstruita denove “laŭ malnova bazo”. Pagis la rekonstruadon Ivano la Tria kaj la novgoroda ĉefepiskopo Genadij.[5] En multaj lokoj, sed ne ĉie, la kremlaj muroj kaj turoj anstataŭ simplaj rektangulaj novgorodaj kreneloj ricevis moskvajn disduiĝantajn supre “hirundajn vostojn”.

En 1862 oni konstruas en la kremlo la monumenton al Jarmilo de Rusio. Dum preparado al la tiu evento eĉ estis proponita malkonstrui la muron flanke de Volĥov por oni vidu la monumenton de la alia bordo de la rivero, tiujn proponojn ne estis aprobitaj. La 7-an de majo 1862 falis sektoro de la muro, pro baldaŭa solena malfermo de la monumento oni tro rapide kaj iom fuŝe rekonstruis ĝin el novaj brikoj.[4]

Dum la Dua mondmilito la kremlo, ties muroj kaj turoj kaj internaj konstruaĵoj estis tre difektitaj kaj poste oni restaŭris ilin.

La 30-an de aprilo 1991 apud la turo Spaskaja falis sektoro de la muro pli je 20 metroj longa, kaj iom poste, en la nokto de 3-a ĝis 4-a de majo falis plia peco de la muro. Dum 19941996 la detruiĝinta fragmento de la muro inter la turoj Spaskaja kaj Knjaĵnaja estis rekonstruinta.[5]

La vortoj “kremlj” kaj “detinec

La vorto “detinec” signifas la centran parton de urbo en Rusjo,[6], enan urban fortikaĵon. En kronikoj la vorto “detinec” aperadis ekde 1097[7] kaj estis vaste uzata ĝis 14-a jarcento, kiam ĝin anstataŭis la vorto “kremlj”.[8] Ekde 14-a jarcento la vorto “detinec” estis uzata nur en novgorodaj kaj pskovaj fontoj, do ekde tiam oni povas rigardi tiun vorton novgoroda dialektaĵo.[9] Por la kremlo de Pskov oni ofte uzas la trian vorton — “Krom”.

Arkitekturo

La kremlo havas formon de neregula ovalo, etendiĝinta de nordo al sudo kaj iom konkava flanke de la rivero. La eksteraperimetro de la muroj estas 1487 m, la pej granda longo estas 565 m, la larĝo — 220 m. La tuta areo interne de la kremlo estas 12,1 hektaroj.

Ĝi, krom flanke de la rivero, estas ĉirkaŭita per defenda fosaĵo. Ĝi iam plenis ja akvo, sed nun estas seka. Nun la fosaĵo siavice estas ĉirkaŭita per la kremla parko.

Mapo de la kremlo

Per nombroj sur la mapo estas indikitaj:

1) La monumento “Jarmilo de Rusio”; 2) La Katedralo Sankta Sofio; 3) La sonorilejo de la Katedralo Sankta Sofio; 4) La Faceta Ĉambro; 5) La turo “Vladimirskaja”; 6) La turo “Fjedorovskaja”; 7) La turo “Metropolita”; 8) La turo “Zlatoustovskaja”; 9) La turo “Pokrovskaja”; 10) La turo “Kokuj”; 11) La turo “Knjaĵnaja”; 12) La turo “Spaskaja”; 13) La turo Palaca; 14) La turo “Borisoglebskaja”, nun ne ekzistas; 15) La turo “Preĉistenskaja”, nun ne ekzistas, anstataŭigita per la samnoma arko; 16) La turo “Voskresenskaja”, nun ne ekzistas, anstataŭigita per la samnoma arko; 17) La preĝejo de Andreo Stratilat; 18) La preĝejo de Eniro de nia Sinjoro en Jerusalemon (nun ĝi estas lekciejo de la muzeo); 19) La muzeo; 20) La horloĝa turo; 21) La domo Nikitskij; 22) La loĝejo de metrpolito kaj eparkia domo (nun tie ĉi situas la filharmonio); 23) La tri domoj de klerikaro de la Katedralo Sankta Sofio (en ili okazas diversaj ekspozicioj); 24) La domo de eklezia lernejo (nun en ĝi situas la lernejo de arto); 25) La eterna flamo de gloro.

La muroj kaj la turoj de la kremlo

La muroj estas konstruitaj el ŝtonoj kaj kunigitaj per mortero. La larĝo de muroj estas de 3,6 ĝis 6,5 m, la alto de 8 ĝis 15 m.

La nomoj de la turoj ne ĉiu estas historiaj. La nomoj “Palaca”, “Knaĵnaja”, “Kokuj”, “Metropolita” aperis ĉe aŭtoroj de ĉirkaŭ limo inter 19-a kaj 20-a jarcentoj. Interne de ĉiu turo ekzistis kelkaj etaĝoj, kunigitaj per lignaj ŝtuparoj. El ĉiu turo estis eble eliri sur la muron.

La turoj

La turo “Vladimirskaja” (5 sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 17,8 m. Havas pordegon. En 19591961 estas restaŭrita laŭ la formo de 15-a jarcento. Havas fenestrojn kun brikaj arkoj. Super la pordego situas la restaĵo de fresko de sankta Nikolao kaj ambaŭflanke de pordego — du krucoj. Sian nomon la turo ricevis de la situanta en ĝi kaj konstruita en 1311 superpordega preĝejo de sankta Vladimiro (nun ne ekzistas). Laŭ la superpordega fresko la turo havas alian nomon — “Nikoljskaja”.

La turo “Fjedorovskaja”, la vidaĵo de la horloĝa turo

La turo “Fjedorovskaja” (6 sur la mapo) — estas cilindra turo. Dekomence havis pordegon, sed ekde 1302 ĝin ne havas. Sian nomon la turo ricevis de la situanta en ĝi kaj konstruita en 1233 superpordega preĝejo (nun ne ekzistas), kiu estis konstruita en memoro de subite mortinta antaŭ sia edziĝo Fjodor, la frato de Aleksandro Nevskij.

La turo “Metropolita” (7 sur la mapo) — estas ankaŭ cilindra turo, la diametro estas 13,6 m, la alto (sen la ligna tegmento) — 16,3 m. Neniam havis pordegon. Estas konstruita en 1484—1499-aj, eble sur la pli malnova fundamento. La du cilindraj turoj apudis al la palaco de metropolito kaj estis iusence ĝiaj partoj. Sian nunan nomon la turo ricevis nur en la fino de 19-a jarcento, antaŭe oni ofte nomis ĝin “la ronda”, “la ruĝa” aŭ “la ruĝa ronda”. Dum la Dua mondmilito la turo, malsame al ĉiuj aliaj, preskaŭ ne ricevis difektojn. En 1956 estas restaŭrita laŭ la formo de 15-a jarcento. Sur la turo estis trovitaj svedlingvaj skribaĵoj de 17-jarcento.

La Novgoroda muzeo de antikvaĵoj sur la poŝtkarto (1913)

La turo “Zlatoustovskaja” (8 sur la mapo) — estas rektangula en la bazo. Sian nomon la turo ricevis de la apuda preĝejo, konstruinta en 14-a jarcento kaj ekzistinta ĝia 1694. Dum rekonstruo en 14841490 ĝi estis malkonstruita kaj konstruita denove. Poste oni rekonstruis ĝin plurfoje. En la fino de 17-a jarcento al la turo oni alkonstruis domon kaj komencis uzi ĉiun komplekson kiel malliberejo. Pro tio la turo havis aliajn nomojn — “la prizona”. En 1832 malliberejo estis fermita. En la fino de 19-a jarcento en la turo kun la alkonstruaĵo estis malfermita Novgoroda muzeo de antikvaĵoj. Dum la Dua mondmilito la turo ricevis multajn difektojn. En 1970-aj ĝi estis restaŭrita (parte) laŭ la formo de 15-a jarcento.

Notoj kaj referencoj

  1. La Unua Novgoroda kroniko, la malaĝa redakcio (“Izvod”), serĉu skribaĵon por la jaron 1044 (“В лЂто 6552 [1044]”).
  2. La Unua Novgoroda kroniko, la aĝa kaj malaĝa redakcioj, serĉi la jaron 1045.
  3. La Unua Novgoroda kroniko, la aĝa kaj malaĝa redakcioj, serĉi la jaron 1052.
  4. 4,0 4,1 М.Х. Алешковский, А.В. Воробьев. Новгородский кремль. Новгород, 1967
  5. 5,0 5,1 La muroj kaj turoj de la Novgoroda kremlo
  6. Ruse: Русь. En frua mezepoko teritorio loĝata de orientslavaj gentoj; heredintoj de Rusjo estas nuntempaj Rusio, Ukrainio kaj Belorusio; la vorto estas difinita en la vortaro de Volodimir Pacjurko
  7. La Unua Novgoroda kroniko, la aĝa redakcio, serĉi la jaron 1097.
  8. La Детинец en la Granda Sovetia Enciklopedio, la 3-a eldono, la ĉefredaktoro Aleksandr Proĥorov, 1969—1978.
  9. Секретарь Л. А., Трояновский С. В. Детинец в градостроительной терминологии Древней Руси //Древняя Русь. Вопросы медиевистики. 2003. № 4 (14). С. 64.