Fadeno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:SpoolsOfThread.jpg|eta|200px|right|[[Fadenbobeno]]j]]
[[Dosiero:SpoolsOfThread.jpg|eta|200px|right|[[Fadenbobeno]]j]]
'''Fadeno''' estas la baza ero de [[teksaĵo]]j. Fadeno estas longa kaj maldika kaj oni povas ĝin [[teksaĵo|teksi]], [[trikado|triki]] aŭ uzi alimaniere por fabriki maldikan aĵon kiel [[ŝtofo]]j, [[vestaĵo]]j, [[tapiŝo]]j, ktp. [[Komerco|Komerce]], fadenoj estas kutime vendataj sub la formo de [[bobeno]] (ekz. fadenbobeno de [[kotono]]) aŭ de bulo (ekz. fadenbulo de [[lano]]).
'''Fadeno''' (el germana ''Faden'') estas la baza ero de [[teksaĵo]]j. Fadeno estas longa kaj maldika kaj oni povas ĝin [[teksaĵo|teksi]], [[trikado|triki]] aŭ uzi alimaniere por fabriki maldikan aĵon kiel [[ŝtofo]]j, [[vestaĵo]]j, [[tapiŝo]]j, ktp. [[Komerco|Komerce]], fadenoj estas kutime vendataj sub la formo de [[bobeno]] (ekz. fadenbobeno de [[kotono]]) aŭ de bulo (ekz. fadenbulo de [[lano]]).


[[Dosiero:Bindfaden.jpg|eta|200px|dekstre|Buloj de ligfadeno aŭ [[ŝnuro|ŝnureto]] ]]
[[Dosiero:Bindfaden.jpg|eta|200px|dekstre|Buloj de ligfadeno aŭ [[ŝnuro|ŝnureto]] ]]
Linio 8: Linio 8:
Per fadeno enmetita en la trueto de [[kudrilo]] oni povas [[kudrado|kudri]] teksaĵon farante [[vestaĵo]]n.
Per fadeno enmetita en la trueto de [[kudrilo]] oni povas [[kudrado|kudri]] teksaĵon farante [[vestaĵo]]n.


[[Araneoidoj|araneoj]] kaj [[raŭpo]]j kapablas produkti fadenon kiun ili poste teksas. La fadeno de la [[silkraŭpo]] estas uzita de la [[teksaĵindustrio]] por produkti [[silko]]n.
[[Araneoidoj|Araneoj]] kaj [[raŭpo]]j kapablas produkti fadenon kiun ili poste teksas. La fadeno de la [[silkraŭpo]] estas uzita de la [[teksaĵindustrio]] por produkti [[silko]]n.

Laŭ [[Francisko Azorín]] '''fadeno''' estas ''Maldika ŝnureto el kuntorditaj fibroj, uzata por kudrado, teksado, ligado, k.c. Longa maldika fibro.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 70.</ref> Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj fadenaro, fadenego, fadeneto, fadenbulo, fadenigilo, fadenkomputilo, fadenkalibrilo, metalfadeno, orfadeno, kuprofadeno, ŝtala fadeno.<ref>Azorín, samloke.</ref>


== Kulturhistoria simboleco de la fadeno ==
== Kulturhistoria simboleco de la fadeno ==

Kiel registrite je 16:14, 18 dec. 2017

Fadenbobenoj

Fadeno (el germana Faden) estas la baza ero de teksaĵoj. Fadeno estas longa kaj maldika kaj oni povas ĝin teksi, triki aŭ uzi alimaniere por fabriki maldikan aĵon kiel ŝtofoj, vestaĵoj, tapiŝoj, ktp. Komerce, fadenoj estas kutime vendataj sub la formo de bobeno (ekz. fadenbobeno de kotono) aŭ de bulo (ekz. fadenbulo de lano).

Buloj de ligfadeno aŭ ŝnureto

Dikan aŭ kunligitan fadenon oni nomas ŝnureto, ŝnuro kaj ŝnurego, maldika fadeno povas esti fibro, sed ankaŭ fadeno ofte konsistas el kunligitaj fibroj.

Per fadeno enmetita en la trueto de kudrilo oni povas kudri teksaĵon farante vestaĵon.

Araneoj kaj raŭpoj kapablas produkti fadenon kiun ili poste teksas. La fadeno de la silkraŭpo estas uzita de la teksaĵindustrio por produkti silkon.

Laŭ Francisko Azorín fadeno estas Maldika ŝnureto el kuntorditaj fibroj, uzata por kudrado, teksado, ligado, k.c. Longa maldika fibro.[1] Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj fadenaro, fadenego, fadeneto, fadenbulo, fadenigilo, fadenkomputilo, fadenkalibrilo, metalfadeno, orfadeno, kuprofadeno, ŝtala fadeno.[2]

Kulturhistoria simboleco de la fadeno

En antaŭkristanaj kaj antaŭislamaj religisistemoj la fadeno simbolis la sorton. La grekaj Mojroj kaj la norvegaj Nornoj teksis la sorton streĉante la fadenon por ĉiu vivo, mezurante kaj tranĉante ĝin je la antaŭdifinita longeco. El tiu sortofadeno estis teksita la vivo de la homoj. Ankaŭ hodiaŭ oni diras en la germana ke la vivo pendas de silka fadeno aŭ ke ies vivofadeno estis tranĉita.

En la greka mitologio troviĝas la ariadnofadeno, donaco de la princino Ariadno al Tezeo, helpe de kiu li trovis sian vojon tra la labirinto, kie troviĝis la minotaŭro, kiun li mortigis.

La sorteca signifo de la fadeno kondukis ankaŭ al multaj superstiĉoj. Tiel je la tagoj de iaj sanktuloj estis malpermesite kudri. En kelkaj centreŭropaj regionoj oni ne rajtis ripari vestaĵon kiun oni portis ankoraŭ je la korpo, por ne alporti malbonŝancon distranĉinte la fadenon.

Esprimoj

  • iu perdis la fadenon (iu ne plu memoras pri kiu oni parolis, iu ne plu povas daŭrigi la ĉenon de argumentoj)
  • ruĝa fadeno (estas baza simbolo, vojo aŭ rektlinio)
  • ruĝa fadeno videblas (oni rekonas revenantan strukturon aŭ celon; tiu esprimo estas de Johann Wolfgang von Goethe)

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri fadeno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  • Citaĵo
     Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras. 
  • Citaĵo
     Ne iru fadeno antaŭ kudrilo. 

Referencoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 70.
  2. Azorín, samloke.
  3. Proverboj