Nikolaj Kabanov: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto per AWB
+Informkesto
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto homo}}

'''Nikolaj KABANOV''' (Никола́й Алекса́ндрович Кабано́в) (29 [[januaro]] (12 [[februaro]]) 1864, [[Karaĉev]], [[Orjola provinco|Orjola gubernio]] [[Rusio]] - 20 [[novembro]] [[1942]], [[Kazanj]] [[Soveta Unio]]), ruso. Rusia kaj sovetia medicinisto-terapiisto, sciencisto kaj pedagogo, fama rusia kaj sovetia esperantisto.
'''Nikolaj KABANOV''' (Никола́й Алекса́ндрович Кабано́в) (29 [[januaro]] (12 [[februaro]]) 1864, [[Karaĉev]], [[Orjola provinco|Orjola gubernio]] [[Rusio]] - 20 [[novembro]] [[1942]], [[Kazanj]] [[Soveta Unio]]), ruso. Rusia kaj sovetia medicinisto-terapiisto, sciencisto kaj pedagogo, fama rusia kaj sovetia esperantisto.



Kiel registrite je 10:09, 26 dec. 2017

Nikolaj Kabanov
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1864 (1864-02-11)
en Karaĉev, Karachevsky Uyezd,  Rusia Imperio
Morto 20-an de novembro 1942 (1942-11-20) (78-jaraĝa)
en Kazano
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Faculty of Physics and Mathematics of Moscow Imperial University
Familio
Infano Aleksandr Kabanov
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Nikolaj KABANOV (Никола́й Алекса́ндрович Кабано́в) (29 januaro (12 februaro) 1864, Karaĉev, Orjola gubernio Rusio - 20 novembro 1942, Kazanj Soveta Unio), ruso. Rusia kaj sovetia medicinisto-terapiisto, sciencisto kaj pedagogo, fama rusia kaj sovetia esperantisto.

Biografio

Nikolaj Kabanov naskiĝis en familio de vilaĝa instruisto 29-an de januaro (12 februaro) 1864. Finis kun distingo fiziko-matematikan 1886) kaj medicinan (1893) fakultatojn de Moskva Imperiestra Universitato. Li estis disĉiplo de profesoro A.A. Ostroumov. Laboris sur posteno de privat-docento en la Hospitalo de Moskva Universitato (Госпитальная терапевтическая клиника Московского университета). En 1911, kun pluraj profesoroj kaj instruistoj, maldungiĝis protestante kontraŭ agado de ministro de edukado Kasso. Poste iĝis lektoro de la Superaj Pedagogiaj kursoj “Tiĥomirov” (1911-1918), profesoro de terapia hospitalo kaj dekano de fakultato ĉe universitato de Jekaterinoslav (nun Dnepropetrovsk), rektoro de la Supera Jekaterinoslava Pedogogia Instituto (1918-1922). En 1922 revenis al Moskvo kie ĝis 1930 gvidis fakultatan terapian hospitalon de la 2-a Moskva ŝtata universitato. Samtempe organizis kaj estris metiejon por produkti porstudajn lernilojn. Mortis 20-an de novembro 1942 en Kazanj kien estis evakuita dum la Dua mondmilito.

Scienca laboro

Fundamento de sciencevidpunkto de Nikolaj Kabanov estis la opinio, ke homa korpo estas tuteca sistemo. Li asertis ke malsano de ajna korpa organo estas loka riveliĝo de malsano de la tuta korpo. Li ellaboris multfoje reeldonitan metodikon de klinika esploro de malsanulo. La metodiko inkluzivas parkeran pridemandadon de malsanulo, esploron pri sano de liaj prauloj kaj parencoj, kaj kondiĉoj de lia loĝado kaj laboro. Nikolaj Kabanov estas aŭtoro de 150 sciencaj verkoj kaj libroj pri medicino.

Socia agado

En 1894 Nikolaj Kabanov organizis kaj gvidis eldonadon de scienco-popularaj libroj por vastaj tavoloj de legantoj. La libroj rakontis pri rajtoj de civitanoj, popolregado, funkciado de ŝtato, nacieca problemo ktp.

Esperanto-aktivulo

Nikolaj Kabanov estis unu el la plej fervoraj rusaj Esperantistoj antaŭ Unua mondmilito. Estis prezidanto de TEKA kaj ano de LK. Verkis kaj kompilis lernolibrojn, tradukis verkojn de famaj rusiaj aŭtoroj, kompilis legolibron, koncizan Rusa-Esperantan vortaron, historion de la Esperanto-movado en Saratov (1913). Kunlaboris je Tra La Mondo, La Revuo, Oficiala Gazeto Esperanta, Danubo, Internacia Scienca Revuo, redaktoro de la Bulteno de Tutruslanda Esperantista Kuracista Societo, 1911-l4. Li korespondis kun Romain Rolland kaj aliaj kulturaj kaj artaj famuloj.

Nikolaj Kabanov pledis por la alpreno de Esperanto kiel internacia helplingvo en la "Ĵurnalo de la rusa medicina societo fondita memore al Pirogov" (n° 7, 1907). Tiurilata propono estis enmetita en la tagordo de la ĉiudujara kongreso de 1909 de la societo, konforme al deziresprimo de la medicina Societo de la Universitato de Kazanj.

Familio de Nikolaj Kabanov

Nikolaj Kabanov edziĝis al Marija Dmitrievna Poloĵenceva (ruse Мария Дмитриевна Положенцева). Lanĉis dinastion de sciencistoj kaj kuracistoj. Li estis patro de konataj rusiaj scienculoj A.N.Kabanov, B.N.Kabanov kaj Je.N.Kabanova-Meller, avo de V.A.Kabanov, praavo de A.V.Kabanov. Lia filino Olga Kabanova en aĝo 16 jaroj libervole dungiĝis al armeo (alivestinte sin kiel viro) kaj partoprenis la Unuan Mondmiliton, estis vundita, ordenita per la Kruco de Georgij, partoprenis la Civitan militon en Rusio, partoprenis la Blankan (kontraŭbolŝevikan) movadon en la Sudo de Rusio kaj fin-fine elmigris al Usono.

Bibliografio de Nikolaj Kabanov

En Esperanto

Originalaj verkoj

Tradukoj

Ruslingve

Medicina fako

  • О циррозе печени (Из клиники проф. А. А. Остроумова), Moskvo, 1894
  • Методика клинического исследования, Moskvo, 1896 (переизд. 1919, 1923)
  • Очерки по физиологии здорового и больного человеческого организма, Vol. 1, Moskvo, 1910 kaj Vol. 2 Moskvo, 1912
  • Учебник-атлас анатомии, Moskvo, 1916
  • Механика душевной жизни (Ввведение в физиологическую психологию), Moskvo, 1927
  • Анатомия человека, Moskvo, 1938

Socia fako

  • Земельное законодательство в Новой Зеландии, Rostov-na-Donu
  • Государственное устройство в западно-европейских странах, Rostov-na-Donu, 1906
  • Права гражданина и человека, Posrednik
  • Областное народоправие, Moskvo, 1917
  • Kabanov: La germana inteligentularo kaj la milito. el la rusa Eugen Wüster kun Maske, 1917