Eŭbuleo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Tajperaroj
Linio 39: Linio 39:
{{commonscat|Eubouleus}}
{{commonscat|Eubouleus}}
==Eksteraj ligiloj==
==Eksteraj ligiloj==
{{EL}}{{en} [http://www.theoi.com/Georgikos/EleusiniosEubouleus.html Eŭbuleo ĉe Theoi.com]
*{{en} [http://www.theoi.com/Georgikos/EleusiniosEubouleus.html Eŭbuleo ĉe Theoi.com]


== Notoj kaj referencoj ==
== Notoj kaj referencoj ==

Kiel registrite je 23:28, 26 dec. 2017

Ĉi tiu marmora kapo, ofte atribuita al Praksitelo, eble estas bildigo de Eŭbuleo. Nacia Arkeologia Muzeo de Ateno (MA 181).

Laŭ la Antikva greka religio kaj mitologio, EŭbuleoEubulo (el la greka Εὐβουλεύς, «bona konsilisto»)[1] estis dio ĉefe konata danke al religiemaj surskriboj kadre de la misteroreligioj. Tamen, pro la manko de literaturaj fontoj, kelkaj mitologoj konsideras lin simpla duondio aŭ heroo rilanta al la saklara porko ĉe la Eleŭzisaj misteroj kaj eble patrono de semado de grajnoj kaj plugado (lia nomo ankaŭ povas deveni el la vortoj bôlos, «ter-bulo», kaj bôlostropheô, «aperigi terbulojn per plugado»).

Tiu nomo aperas plurfoje en la korpuso de la tiel nomataj Orfeaj or-tabuletoj per diversa literumado, kiaj Euboulos, Eubouleos kaj Eubolos.[2] Ĝi eble temas pri epiteto de la ĉefa orfea dio, DionizoZagreo,[3], de Hadeso aŭ de Zeŭso en nekutima rilato kun la Eleŭzisaj misteroj.[4] Tamen, akademiuloj de fine de la 20-a kaj komence de la 21-a jarcentoj komencis konsideri Eŭbuleon sendependa "grava dio" ĉe la misteraj religioj, surbaze de lia elstaro en la surskribaj pruvoj. Lia arta prezentado kiel torĉisto montras ke lia rolo estis gvidi en la revena vojo el la postmorta mondo.[5]

Genealogio kaj identeco

Literaturaj tekstoj disponigas nur malmultajn aludojn al la mitaro pri Eŭbuleo. Ekzemple, li ne estis menciita en la Homera himno al Demetro.[6] De la diferencoj inter genealogioj kaj kruc-identigoj kun aliaj dioj devenas la demando ĉu ĉiuj fontoj en kie aperas formo de tiu nomo aludas la saman rolulon.[7] Diodoro Sicila asertis ke li estis filo de Demetro kaj Karmanoro, kaj patro de Karmo,[8] do avo de Britomartizo.[9], kio kadrigas lin en la kreta tradicio. Kiel filo de Demetro, Eŭbulo estas ankaŭ asociita al aliaj mitaj personoj kiaj BootoPluto.

La Orfeaj tabletoj konsideras lin filo de Zeŭso, same kiel faras unu el la Orfeaj himnoj.[10] Hesiĥio el Aleksandrio identigas lin al Plutono,[11] kiu ankaŭ estis salutita kiel Eŭbulo en la Orfea himno al Plutono, sed aliaj kuntekstoj distingas la du diaĵojn.

En la orfea tradicio, propra de Eleŭzo kaj Argolando, Eŭbuleo estas filo de Disaŭlo kaj frato de Triptolemo. Kun tiu lasta, li donas konsilon al Demetro kiam ŝi estis serĉanta sian filinon Persefono, forrabita de Hadeso.[12] Kompense, la diino instruis ilin la arton kulturi tritikon.[13]

Fine, en eponima interpreto, Paŭzanio notas ke li estas filo de Troĥilo, sacerdoto de Demetro, kaj Eleŭziso.[14]

Arta prezentado

En ĉi tiu desegnaĵo de figuroj ĉirkaŭj la kolo de la Reĝino de la vazoj (bildigita centre) la porkisto kun nuda brusto ĉe pozicio 8 tre eble estas Eŭbuleo.

En vid-prezentadoj, Eŭbuleo similas Jakĥo, la prezidanto de la eleŭza procesio. Ambaŭ estas ofte bildigitaj kun "revema" aŭ "mistika" esprimo,[15] krom longa hararo kombita en speciala maniero,[16] kaj troviĝas prezentadoj de ambaŭ kiel torĉistoj. Kelkaj fakuloj asertas ke Eŭbuleo estas unu el la figuroj de la tiel nomata Reĝino de la vazoj, hidrio de meze de la 4-a jarcento a.K. malkovrita en Kumo kiu bildigas kelkajn figurojn rilantaj al la Eleŭzisa mitaro.[17][18]

Sulpta kapo plejofte atribuita al la atena artisto Praksitelo foje estis konsiderata kiel bildigo de Eŭbuleo. Malkovrita fare de arkeologoj en 1883 en la Plutonion de Eleŭziso, ĝi ankaŭ povas esti prezentado de Triptolemo. Alternative, la kapo eble estas idealigita portreto de la tipo ofte farita de Aleksandro la Granda, aŭ eble de Demetrio la 1-a Poliorketes, ĉar ĝi plenumas la priskribojn de Plutarko.[19] Tamen, la identigo al Eŭbuleo estas bazita sur komparoj kun aliaj skulptaj kapoj kiuj javas la saman nomon gravurita, krom la apero de tiu nomo en bazo malkovrita aparte, sed ankaŭ ĉe la Plutonion de Eleŭziso.

Mita rakontaro

Asistantino portanta porkidon kaj torĉon, terakota statueto el Eleŭziso.

La skolioj pri Lukiano[20] mencias ke Eŭbuleo estis porkisto kiu estis manĝigante siajn bestojn ĉe la eniro al submondo kiam Persefono estis forkaptita fare de Plutono. Parto el lia porkaro estis englutita de la tero, kune kun li, kiam la dio de la mortintoj eniris en sian regnon kun la ĵusforkaptita junulino. La skolio prezentas tiun rakontan elementon kiel etiono por la ritaro de la Tesmoforioj, en kiu porketo estis ĵetita en oferfosaĵon (megara) dediĉitan al Demetro kaj Persefono.[21] Ritaj asistantoj nomiĝintaj versujistoj (ἀντλήτριαι, antlêtriai) tiam descendis en la fosaĵon kaj prenis la putrajn restaĵojn, kiuj estis metitaj sur altarojn, miksitaj kun semoj kaj poste plantitaj.[22] Fosaĵoj riĉaj je organika materio en Eleŭziso estis konsiderataj kiel indico pri tio, ke Tesmoforio estis organizata tie, same kiel en aliaj demoj en Atiko.[23] Eŭbuleo plenumas, do, rolon en la kultado ĉe Eleŭziso kiel akompananto de Persefono en ŝia reveno el Postmondo.

En harmonio kun lia rita aliro al la mitaro kaj aliaj temoj, James Frazer opiniis en sia La Ora Branĉo ke la porkoj, pli ol simplaj akompanantoj de Persefono en ŝia malsupreniro, origine estis veraj ĉefroluloj de la rakonto, reprezentante la vegetaran diaĵon, la grajnan spiriton kiu poste antropomorfiĝis en la junan diinon.[24]

Kultado

La dekreto pri Unua rikolto (5-a jarcento a.K.) postulis oferojn al Demetro kaj al Koro («la junulino», kutime asociita al Persefono), Triptolemo, Theos (Dio), Thea (Diino) kaj Eŭboleo. La surskribo sur la reliefo de la Lakratidoj identigas la personon kiu plenumas la oferon kiel pastro de la Dio kaj Diino (tio estas, de la Gereĝoj de la Transmondo, en referenco al mistereca kultado) kaj de Eŭbuleo.[25] En la Orfeaj tabuletoj, Eŭbuleo estis alvokita kvar fojojn kune kun Eŭklo («Bona famo»), laŭ la deklaro de la Reĝino de la Postmondo, Persefono, en la unua linio. Li estis alvokita ankaŭ en la Papiruso Gurôb, de meze de la 3-a jarcento a.K..[26]

Ĉar Eŭbuleo sajnas esti homo en la rakonto aludita de la skolioj pri Lukiano, li kelkfoje estis konsiderita heroo, kiel Triptolemo kaj eĉ Jakĥo.[27]

Aliaj personoj same nomiĝintaj

Eŭbulo estis ankaŭ la nomo de la jenaj mitaj personoj:

  1. Unu el la danaidinoj, la kvin dek filinoj de Danao. Ŝi estis edzinita al egiptido Demarĥo, kiun ŝi murdis dum nuptonokto.[28]
  2. Unu el la tri dioskuroj, ankaŭ nomitaj la anacoj. Ili estis filoj de Zeŭso kaj Persefono,[29] laŭ tradicio pli antikva ol la konstruado de la olimpa mitaro.[13]
  3. Atena junulino kiu, kune kun ŝiaj fratinoj Praksiteo kaj Teopo, estis oferata fare de sia patrino, laŭ konsilo de orakolo, por cesigi la malsaton kiu katastrofis Atikon en tiu epoko.[13] Dankeme, la atenanoj estarigis monumenton en ilia honoro. Ĝi nomiĝas Leokoriono pro Leoso, la patro de la junulinoj.[30][31]

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

  1. Rosemarie Taylor-Perry, The God Who Comes: Dionysian Mysteries Revisited (Algora, 2003), paĝ. 10.
  2. Fritz Graf and Sarah Iles Johnston, Ritual Texts for the Afterlife: Orpheus and the Bacchic Gold Tablets (Routledge, 2007), paĝ. 5, 13 kaj 123.
  3. Jane Ellen Harrison, Prolegomena to the Study of Greek Religion(Cambridge University Press, 1908), 2-a eldono, paĝ. 585.587.
  4. Oni uzis ĝin kiel epiteto de Zeŭso en kelkaj surskribaĵoj; J.G. Frazer, Pausanias's Description of Greece (Londono, 1913), vol. 2, paĝ. 70.
  5. Kevin Clinton, "The Mysteries of Demeter and Kore," ĉe A Companion to Greek Religion (Wiley-Blackwell, 2010), paĝ. 347-353. rete. Por plia informo pri la pruvoj de lia kreskanta graveco por la akademianoj, konsultu ankaŭ Kevin Clinton, "The Sanctuary of Demeter and Kore at Eleusis," ĉe Greek Sanctuaries: New Approaches (Routledge, 1993), paĝ. 113, kie Eŭbuleo estis priskribita kiel «unu el la ĉefaj dioj de la misteroj, samrange ol Triptolemo», kaj Pierre Bonnechere, "Trophonius of Lebadea: Mystery Aspects of an Oracular Cult in Boeotia," ĉe Greek Mysteries: The Archaeology and Ritual of Ancient Greek Secret Cults (Routledge, 2003 kaj 2005), paĝ. 181.
  6. Clinton, Greek Sanctuaries, paĝ. 113.
  7. Susan G. Cole, "Landscapes of Dionysos and Elysian Fields," ĉe Greek Mysteries: The Archaeology and Ritual of Ancient Greek Secret Cults (Routledge, 20003), paĝ. 199.
  8. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, 2.30.3.
  9. Diodoro Sicila, Historia biblioteko, 5.76.
  10. Himno 30.6, citita de Graf kaj Johnston, Ritual Texts, paĝ. 123–124 (Himno 29 laŭ la traduko de Thomas Taylor).
  11. Laŭlitere, la kap-vorto ĉe Hesiĥio diras: Εὐβουλεύς (sch. Nic. Al. 14) · ὁ Πλούτων. παρὰ δὲ τοῖς πολλοῖς ὁ Ζεὺς ἐν Κυρήνη (Eubouleus: ho Ploutôn. para de toîs polloîs ho Zeus en Kyrene), 643 (Schmidt).
  12. Gantz, T.. (1993) Early Greek myth: a guide to literary and artistic sources. Baltimoro: Johns Hopkins University Press, p. 66. ISBN 9780801844102.
  13. 13,0 13,1 13,2 François Noël, Dictionnaire Universel de la Fable et la Mythologie, s.v. Eubouleus.
  14. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, 1.14.2.
  15. Birachi, Ugo. (1976) rete. The Greek Mysteries. Brill, p. 24.
  16. "Archaeological News" (nesubskribita), ĉe American Journal of Archaeology 10, paĝ. 552, 1895 rete.
  17. Karl Kerényi, Eleusis: Archetypal Image of Mother and Daughter (Princetown University Press, 1967), paĝ. 153 kaj sekv. Tradukita de la germana versio de 1960.
  18. Clinton, The Mysteries of Demeter and Kore, paĝ. 350.
  19. Plutarko, Vivo de Demetrio; American Journal of Archaeology 10 (1895), paĝ. 552.
  20. Noto pri la referenco al la Tesmoforioj en Dialogoj de la korteganoj, 2.1., de Lukiano.
  21. Klemento de Aleksandrio, Protrepticus 11.20.2.
  22. John Fotopoulos, Food Offered to Idols in Roman Corinth: A Social-Rhetorical Reconsideration (Mohr Siebeck, 2003), paĝ. 74–74 rete; Taylor-Perry, The God Who Comes, paĝ. 34. La fragmento en la skolioj pri Lukiano troviĝas en la eldono de Rabe, paĝ. 275–276.
  23. Clinton, Greek Sanctuaries, paĝ. 113.
  24. FRAZER, James, The Golden Bough: Spirits of the Corn and of the Wild (Londono, 1912), vol. 2, paĝ. 19 rete. Frazer verŝajne ne atentigis la surskribajn atestojn rilantaj al Eŭbuleo.
  25. Clinton, The Mysteries of Demeter and Kore paĝ. 347, kiu mencias Inscriptiones Graecae 13 78, linioj 38–40, Teksto en la greka, rete.
  26. Graf and Johnston, Ritual Texts, paĝ. 189.
  27. William Henry Denham Rouse, Greek Votive Offerings: An Essay in the History of Greek Religion (Cambridge University Press, 1902), paĝ. 28.
  28. Higeno, Fabulae, 170.
  29. Pierre Grimal, Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine, s.v. Eubouleus.
  30. Suido, s.v. Leos.
  31. Eliano, Varia historia, 12.28.