Ajmara lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ref 1
Neniu resumo de redakto
Linio 99: Linio 99:


== Referencoj ==
== Referencoj ==
[[Kategorio:Ajmara lingvaro| ]]
{{projektoj
<references />{{projektoj
|commonscat=Aymara language
|commonscat=Aymara language
|wikt=Kategorio:Ajmara
|wikt=Kategorio:Ajmara
}}
}}{{Lingvoj}}


{{Lingvoj}}
[[Kategorio:Ajmara lingvaro| ]]

Kiel registrite je 23:20, 29 dec. 2017

Ajmara
Mapo
lingvo • makrolingvomoderna lingvo
Aymaran
Parolata en Bolivio, Peruo, Ĉilio (nordo)
Parolantoj 4 000 000
Denaskaj parolantoj 2.200.000
Skribo latina
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Peruo
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ay
  ISO 639-2 aym
  ISO 639-3 aym
  Glottolog nucl1667
Angla nomo Aymara
Franca nomo aymara
Vikipedio
vdr
Geografia distribuo de ajmara lingvo

Ajmara Lingvo estas parolata lingvo de ajmaroj en Bolivio, Peruo (oficiala lingvo), Nordo de Ĉilio kaj montara nordokcidenta regiono de Argentino. Tre vigla lingvo en la sudamerika montara regiono, kun radi-elsendoj, en komputiko[1], ktp. Estis la popola lingvo de Inkaa imperio (la "nobla" estis la Keĉua).

Ecoj

La ajmara estas forte aglutina lingvo. Ĝi ne konas artikolon. Ĝia vortaro estas tre riĉa. Ekzistas ekzemple cento da vortoj por la verbo porti, depende de tio, kion oni portas. La plimulto de la substantivoj havas diversajn formojn, depende de la "certeco". Ekzemple en la frazoj "Mi vidas ĉevalon", "Mi kredas, ke mi vidas ĉevalon" kaj "Li diras, ke li vidas ĉevalon" la vorto "ĉevalo" estas tradukita de 3 diversaj manieroj.

Fonetiko

Vokaloj

Kiel la keĉua kaj araba lingvoj la ajmara konas nur tri vokalojn (a, i, u). Ekzistas longigitaj vokaloj, reprezentataj kun dierezo super si; do skribe ekzistas jenaj ses vokaloj: a, ä, i, ï, u, ü. Menciindas ankaŭ, ke antaŭ uvula konsonanto (q, q', qh, x) vokalo i iĝas /e/ kaj vokalo u iĝas /o/. Ekzistas diftongoj formitaj per y (= "j") kaj w (= ŭ).

Konsonantoj

La ajmara havas 16 konsonantojn, sed kalkulante variantojn de la plozivoj oni atingas 26:

lipa gingiva palata vela uvula
plozivo p t ch k q
frikativo s j x
lateralo l ll
trilo r
nazalo m n ñ
glitanto
(duonkonsonanto)
w y

Ĉe la plozivaj konsonantoj ne ekzistas voĉaj formoj kiaj b, dg . Tamen ekzistas tri formoj de frikativaj konsonantoj: simplaj, velaraj kaj aspiraciaj.

simpla velara aspiracia
p p' ph
t t' th
ch ch' chh
k k' kh
q q' qh

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. La ajmara kiel komputila lingvo, Monato, 1986/08-09, p. 21.