Apeninoj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Rdelre (diskuto | kontribuoj) |
Rdelre (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 37: | Linio 37: | ||
Dum la [[glaciepoko]]j Apeninoj, male al Alpoj, ne estis tute kovritaj de neĝo kaj glacio, kaj pro la suda latitudo kaj pro la malpli granda alto. Ja estis kelkaj glaĉeroj, sed multe pli malgrandaj ol en Alpoj. |
Dum la [[glaciepoko]]j Apeninoj, male al Alpoj, ne estis tute kovritaj de neĝo kaj glacio, kaj pro la suda latitudo kaj pro la malpli granda alto. Ja estis kelkaj glaĉeroj, sed multe pli malgrandaj ol en Alpoj. |
||
Hodiaŭ ekzistas nur unu malgranda (kaj malgrandiĝanta) glaĉero, ''Calderone'' (= "kaldronego"), sur la norda flanko de Gran Sasso. Ĝi estas la plej suda glaĉero en Eŭropo post la malapero de la glaĉero en [[Sierra Nevada]]. |
Hodiaŭ ekzistas nur unu malgranda (kaj malgrandiĝanta) glaĉero, ''Calderone'' (= "kaldronego"), sur la norda flanko de Gran Sasso. Ĝi estas la plej suda glaĉero en Eŭropo post la malapero de la glaĉero de la [[Veleta]] en [[Sierra Nevada]], [[Hispanio]], komence de la [[20-a jarcento]]. |
||
=== Alio === |
=== Alio === |
||
La montoj estas plejparte kovritaj de arbaroj. |
|||
La montoj estas plejparte kovritaj de arbaroj, kvankam flanko de ties plej alta pinto, la [[Gran Sasso d'Italia|Gran Sasso]], de 2.912 m estas parte kovrita en ties norda flanko de la plej suda glaĉero de Eŭropo ekde kiam fandiĝis la glaĉero de la [[Veleta]], en Sierra Nevada, [[Hispanio]], komence de la [[20-a jarcento]]. La orientaj flankoj situas kontraŭ la [[Adriatiko]] estas krutaj, dum la okcidenta zono flankas kun ebenaĵoj kie situas plej parto de la italaj historiaj urboj. |
|||
== Historio == |
== Historio == |
Kiel registrite je 21:52, 5 jan. 2018
Apeninoj | ||
---|---|---|
Gran Sasso, la plej alta monto de Apeninoj.
| ||
montara sistemo | ||
La plej alta punkto | Gran Sasso (2 912 m) | |
Kontinento | Eŭropo | |
Situo | Italio San-Marino | |
La Montoj Apeninoj (Appennini ap:e'n:i:ni en la itala) estas montaro 1.200 km longa kiu situas el nordo al sudo de Italio laŭlonge de la tuta "botoforma" duoninsulo, kaj pli precize laŭ ties orientaj marbordaj regionoj, formante la ĉefan geografian akson de la itala duoninsulo.
Nomo
La nomo estis jam uzita de la Romianoj (Apenninus Mons aŭ Appenninus Mons).
Verŝajne ĝi devenas de la kelta radiko pen(n) (monto), trovebla ankaŭ en la nomoj Peninaj Alpoj kaj Peninoj en Anglio. La Keltoj loĝis en Norditalio, do estas kredinde ke komence la nomo celis nur la nordan parton de Apeninoj.
Geografio
Ĝenerala situo
Apeninoj komencas en Norditalio, apud Ĝenovo, ligataj al Okcidentaj Alpoj, kaj etendiĝas suden kiel akso de la itala duoninsulo ĝis ĝia fino en Kalabrio. La montoj de norda Sicilio estas ofte taksataj kiel lasta parto de Apeninoj.
Oriente kaj okcidente de Apeninoj, maroj estas ĉiam proksimaj, lasante lokon nur por iuj malgrandaj ebenaĵoj. Okcidente, en pluraj regionoj Apeninoj estas flankataj de malaktivaj vulkanoj; kelkaj vulkanoj estas klasataj aktivaj sed dormantaj (Vezuvio, Flegreaj Kampoj ktp).
Divido kaj plej altaj pintoj
Tradicie Apeninoj estas dividataj en tri partojn: Norda, Centra kaj Suda.
Nordaj Apeninoj entenas la montaron en Ligurio (ĉirkaŭ de Savono orienten) kaj laŭ la regiona limo inter Emilio-Romanjo kaj Toskanio. La plej alta pinto estas Monte Cimone, 2165 m.
Centraj Apeninoj entenas la postan montaron ĝis proksimume la limo inter Abruco kaj Molise. Tie estas la plej altaj pintoj de Apeninoj: Gran Sasso, 2912 m; Majella, 2793 m.
Sudaj Apeninoj entenas la sudan parton de Apeninoj. La plej alta pinto estas Serra Dolcedorme, 2267 m.
Glaĉeroj
Dum la glaciepokoj Apeninoj, male al Alpoj, ne estis tute kovritaj de neĝo kaj glacio, kaj pro la suda latitudo kaj pro la malpli granda alto. Ja estis kelkaj glaĉeroj, sed multe pli malgrandaj ol en Alpoj.
Hodiaŭ ekzistas nur unu malgranda (kaj malgrandiĝanta) glaĉero, Calderone (= "kaldronego"), sur la norda flanko de Gran Sasso. Ĝi estas la plej suda glaĉero en Eŭropo post la malapero de la glaĉero de la Veleta en Sierra Nevada, Hispanio, komence de la 20-a jarcento.
Alio
La montoj estas plejparte kovritaj de arbaroj.
Historio
Dum la Dua Mondmilito la germanoj uzis la Apeninojn kiel defenda baraĵo, kun la nomo de Gotika Linio. Ĝi estis atakita malsukcese en septembre de 1944.
Aliaj montaroj kun similaj nomoj
En la Luno estas Montoj Apeninoj, proksime de la Mare Imbrium kie Apollo 15 surluniĝis.