Seĝo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Aalto chair front.JPG|eta|Seĝo]]
[[Dosiero:Aalto chair front.JPG|eta|Seĝo]]
'''Seĝo''' estas - kiel [[fotelo]] - [[meblo]] por [[sidado]], plej ofte ĉe [[tablo]]. La plimulto de la seĝoj havas 4 [[piedo]]jn, unu sidsurfacon kun sidalto de 42-45 cm kaj unu (dorsan) [[apogilo]]n. Pro la graveco de la seĝo kiel meblo oni evoluigis multajn variantojn.
'''Seĝo''' estas - kiel [[fotelo]] - [[meblo]] por [[sidado]], plej ofte ĉe [[tablo]]. La plimulto de la seĝoj havas 4 [[piedo]]jn, unu sidsurfacon kun sidalto de 42-45 cm kaj unu (dorsan) [[apogilo]]n. Pro la graveco de la seĝo kiel meblo oni evoluigis multajn variantojn.

Laŭ [[Francisko Azorín]] '''seĝo''' estas simple ''Meblo por sidi.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 182.</ref> Li indikas [[etimologio]]n el la latina ''sedes'', el ''sedere'' (sidi). Kaj li aldonas la terminojn ''lulseĝo'', ''apogseĝo'', ''brakseĝo'', ''infanseĝo'', ''faldebla seĝo'', ''seĝeto'' kaj ''seĝaro''.<ref>Azorín, samloke.</ref>


== Moderna oficeja seĝo ==
== Moderna oficeja seĝo ==
Linio 47: Linio 49:
* [[seĝo (politiko)]]
* [[seĝo (politiko)]]


==Bildaro==
<gallery>
<gallery>
Dosiero:Chair.png|Seĝo.
|<!-- thumb|left|180px|[[_Alvar_ Ondo|_Alvar_ _Aallon_]] (1898-1976) 1930-_luvun_ _alussa_ _suunnittelema_ seĝo, _johon_ _on_ _lisätty_ _verhoilu_. _Alkuperäinen_ _oli_ _ilman_ _verhoilua_. -->
Dosiero:Rietveld chair 4.JPG|Nekonvencia seĝo.
Dosiero:Chair.png|<!-- thumb|left|180px|Seĝo -->
Dosiero:Gispen412.jpg|Seĝo Gispen 412.
Dosiero:Rietveld chair 4.JPG|<!-- thumb|left|180px|_Una_ seĝo _poco_ _convencional_. -->
Dosiero:Gispen404.jpg|Seĝo Gispen 404.

Dosiero:Gispen412.jpg|<!--thumb|250px|Gispen 412 -->
Dosiero:Gispen404.jpg|<!--thumb|250px|Gispen 404 -->
</gallery>
</gallery>

<br clear=all>
== Notoj ==
{{referencoj}}


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 16:09, 11 jan. 2018

Seĝo

Seĝo estas - kiel fotelo - meblo por sidado, plej ofte ĉe tablo. La plimulto de la seĝoj havas 4 piedojn, unu sidsurfacon kun sidalto de 42-45 cm kaj unu (dorsan) apogilon. Pro la graveco de la seĝo kiel meblo oni evoluigis multajn variantojn.

Laŭ Francisko Azorín seĝo estas simple Meblo por sidi.[1] Li indikas etimologion el la latina sedes, el sedere (sidi). Kaj li aldonas la terminojn lulseĝo, apogseĝo, brakseĝo, infanseĝo, faldebla seĝo, seĝeto kaj seĝaro.[2]

Moderna oficeja seĝo

Oficeja seĝo havas minimume 5 rulradetojn (malmolaj por mola grundo kia tapiŝo aŭ molaj por malmola surfaco kia ligno, kahelo aŭ eĉ PVC). Oni povas ekipi tian oficejan seĝon per brakaj apogiloj; tiaj apogiloj, sidalto, dorsoapogilo povas esti alĝustigitaj. Kelkaj donas tiel agrablan komfortsenton, ke laboranto ekdormemas.

Aliaj seĝoj

Oni evoluigis dum jarcentoj diversajn tipojn de seĝoj, ekz. en Germanio ekzistas melka seĝ(et)o, kiu havas nur unu piedon kaj estas alligita al la korpo. Tiel la melkisto povas uzi ambaŭ manojn.

Pliaj tipoj

  • altseĝo (ĉe teniso, ĉe naĝeja observanto)
  • altareja seĝo
  • antaŭa, malantaŭa seĝo ĉe aŭtomobilo, motorciklo
  • brakseĝo (fotelo)
  • ĉe-lita fekoseĝo (aperturo meze de la sidsurfaco, uzata en malsanulejo)
  • ĉefstirista, vicstirista, katapulta (elĵetseĝo) seĝo ĉe aviadilo
  • elasta, eltirebla, faldebla, esplorseĝo
  • ĝardena kuŝseĝo
  • hejtista, ĥor-, infan-, invalid-, klapseĝo
  • komforta, kuireja, neceseja, pivotigebla seĝo
  • remburita, rulebla kuŝseĝo
  • skribo-tabla, ŝtaltuba
  • rulseĝo aŭ radseĝo
  • seĝoj kun 3 piedoj
  • svingoseĝo, sen postaj piedoj
  • skabelo
  • tabureto, sen apogilo
  • balancoseĝo sen piedoj!
  • faldseĝo
  • klapseĝo
  • turnseĝo
  • buroseĝo
  • kromseĝo (teatro)
  • pufseĝo
  • tolseĝo
  • lulseĝo
  • beboseĝo (bebonutra seĝo)

Vidu ankaŭ

Bildaro

Notoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 182.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj