Erasmo da Narni: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
starigo de la artikolo
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 4: Linio 4:
Kun Braccio, li partoprenis en kampanjoj por konkeri la urbojn [[Todi]], [[Rieti]], Narni, [[Terni]] kaj [[Spoleto]] kaj en [[1419]] en la batalo de [[Viterbo]] kontraŭ [[Muzio Attendolo]]. En la batalo de [[Aquila]] (junie de [[1424]]), la armeo de Braccio estis venkita kaj la ''kondotiero'' mortigita. Gattamelata gvidis la restintajn fortojn serve al la Respubliko de [[Florenco]].
Kun Braccio, li partoprenis en kampanjoj por konkeri la urbojn [[Todi]], [[Rieti]], Narni, [[Terni]] kaj [[Spoleto]] kaj en [[1419]] en la batalo de [[Viterbo]] kontraŭ [[Muzio Attendolo]]. En la batalo de [[Aquila]] (junie de [[1424]]), la armeo de Braccio estis venkita kaj la ''kondotiero'' mortigita. Gattamelata gvidis la restintajn fortojn serve al la Respubliko de [[Florenco]].


En [[1427]], la [[Papo]] [[Marteno la 5-a|Marteno la Kvina]] dungis lin por repreni la terojn kaptitajn de Braccio. Ĉefe pro malfruo en la pagoj, Gattamelata rezignis la servadon al la Papo en [[1434]] kaj dungiĝis de la [[Respubliko de Venecio]]. En serio da bataloj kaj kontraŭatakoj kaj malgraŭ vundiĝo, Gattamelata sukcesis defendi la urbojn [[Brescia]] kaj [[Verona]] en [[1438]]. Tio donis al li la titolon de Ĝenerala Komandanto de la Armeoj de la Respubliko de Venecio. Tamen Venecio en la sekva jaro perdi plurajn urbojn, inter kiuj [[Legnago]], [[Soave]] kaj fine Verona mem. La Respubliko tiam alvokis [[Francesco Sforza]] por kuniĝi al Gattamelata kaj ili kune reprenis Verona-n la 9-an de Julio [[1439]].
En [[1427]], la [[Papo]] [[Marteno la 5-a|Marteno la Kvina]] dungis lin por repreni la terojn kaptitajn de Braccio. Ĉefe pro malfruo en la pagoj, Gattamelata rezignis la servadon al la Papo en [[1434]] kaj dungiĝis de la [[Respubliko de Venecio]]. En serio da bataloj kaj kontraŭatakoj kaj malgraŭ vundiĝo, Gattamelata sukcesis defendi la urbojn [[Brescia]] kaj [[Verona]] en [[1438]]. Tio donis al li la titolon de Ĝenerala Komandanto de la Armeoj de la Respubliko de Venecio. Tamen Venecio en la sekva jaro perdis plurajn urbojn, inter kiuj [[Legnago]], [[Soave]] kaj fine Verona mem. La Respubliko tiam alvokis [[Francesco Sforza]] por kuniĝi al Gattamelata kaj ili kune reprenis Verona-n la 9-an de Julio [[1439]].


En [[1440]] li suferis [[Apopleksio|cerbovaskulan akcidenton]] kaj neniam plu resaniĝis nek havis signifajn militajn kampanjojn ĝis sia morto en 1443. En la centro de Padovo, apud la fama Katedralo de [[Antonio de Lisbono|Sankta Antono]], troviĝas [[surĉevala statuo]] honore al Gattamelata. Ĝi estis konstruita inter [[1446]] kaj [[1453]] de [[Donatello]] kaj mezuras 340 x 390 [[Centimetro|cm]]. Unu el la simboloj de Padovo, la statuo estas videbla ekzemple kiel [[emblemo]] de la 16-a [[Itala Kongreso de Esperanto]] okazinta en tiu urbo en [[1931]].<ref>''Erasmo da Narni Gattamelata'', blogo Esperanto-Vivo http://www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/16/erasmo-da-narni-gattamelata/ (vizitita en la 16-jan-2018)</ref>
En [[1440]] li suferis [[Apopleksio|cerbovaskulan akcidenton]] kaj neniam plu resaniĝis nek havis signifajn militajn kampanjojn ĝis sia morto en 1443. En la centro de Padovo, apud la fama [[Baziliko]] de [[Antonio de Lisbono|Sankta Antono]], troviĝas [[surĉevala statuo]] honore al Gattamelata. Ĝi estis konstruita inter [[1446]] kaj [[1453]] de [[Donatello]] kaj mezuras 340 x 390 [[Centimetro|cm]]. Unu el la simboloj de Padovo, la statuo estas videbla ekzemple kiel [[emblemo]] de la 16-a [[Itala Kongreso de Esperanto]] okazinta en tiu urbo en [[1931]].<ref>''Erasmo da Narni Gattamelata'', blogo Esperanto-Vivo http://www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/16/erasmo-da-narni-gattamelata/ (vizitita en la 16-jan-2018)</ref>


== Referencoj ==
== Referencoj ==

Kiel registrite je 13:20, 16 jan. 2018

Statuo de Gattamelata en la emblemo de la 16-a Itala Esperanto-Kongreso en Padovo, 1931

Erasmo da Narni plej konata laŭ la populara kromnomo Gattamelata ('katino dolĉa kiel mielo'), estis itala soldulo, kiu naskiĝis en Narni, Italio, en 1370 kaj mortis en Padovo, en 1443. Ido de malriĉa familio, la vivsituacio kondukis lin al militista vivo, unue en servado al la nobelulo Cecchino Broglia en Asizo. Poste, kun la amiko Brandolino Brandolini, li servis al la kondotiero Braccio da Montone, sinjoro de Peruĝo ekde 1416.

Kun Braccio, li partoprenis en kampanjoj por konkeri la urbojn Todi, Rieti, Narni, Terni kaj Spoleto kaj en 1419 en la batalo de Viterbo kontraŭ Muzio Attendolo. En la batalo de Aquila (junie de 1424), la armeo de Braccio estis venkita kaj la kondotiero mortigita. Gattamelata gvidis la restintajn fortojn serve al la Respubliko de Florenco.

En 1427, la Papo Marteno la Kvina dungis lin por repreni la terojn kaptitajn de Braccio. Ĉefe pro malfruo en la pagoj, Gattamelata rezignis la servadon al la Papo en 1434 kaj dungiĝis de la Respubliko de Venecio. En serio da bataloj kaj kontraŭatakoj kaj malgraŭ vundiĝo, Gattamelata sukcesis defendi la urbojn Brescia kaj Verona en 1438. Tio donis al li la titolon de Ĝenerala Komandanto de la Armeoj de la Respubliko de Venecio. Tamen Venecio en la sekva jaro perdis plurajn urbojn, inter kiuj Legnago, Soave kaj fine Verona mem. La Respubliko tiam alvokis Francesco Sforza por kuniĝi al Gattamelata kaj ili kune reprenis Verona-n la 9-an de Julio 1439.

En 1440 li suferis cerbovaskulan akcidenton kaj neniam plu resaniĝis nek havis signifajn militajn kampanjojn ĝis sia morto en 1443. En la centro de Padovo, apud la fama Baziliko de Sankta Antono, troviĝas surĉevala statuo honore al Gattamelata. Ĝi estis konstruita inter 1446 kaj 1453 de Donatello kaj mezuras 340 x 390 cm. Unu el la simboloj de Padovo, la statuo estas videbla ekzemple kiel emblemo de la 16-a Itala Kongreso de Esperanto okazinta en tiu urbo en 1931.[1]

Referencoj

  1. Erasmo da Narni Gattamelata, blogo Esperanto-Vivo http://www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/16/erasmo-da-narni-gattamelata/ (vizitita en la 16-jan-2018)