Volbo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 10: | Linio 10: | ||
== Terminoj == |
== Terminoj == |
||
* [[Nervuro]] |
* [[Nervuro]] |
||
* [[Trumpo]] |
|||
== Statiko == |
== Statiko == |
Kiel registrite je 17:01, 16 jan. 2018
Volbo en la arĥitekturo kaj konstruteĥniko estas arkoforma parto de konstruaĵo (ekzemple plafono de ĉambro aŭ arko de ponto), konstruita per ŝtonoj de tiaj formoj kaj aranĝo, ke ili kuntenas sin per sia propra pezo super la profundo.
Laŭ Francisko Azorín volbo estas Arka masonaĵo por kovri spacon.[1] Li indikas etimologion el la latina voluta (envolvita). Kaj li aldonas liston de terminoj por volbotipoj, unue laŭ la formo kaj fine laŭ la uzita materialo: nome plata, cilindra, konusa, revolua, sfera, elipsoida, paraboloida, tora, helica, pavilona, nervura, panelita, ŝtona, brika, betona, metala.[2]
Historio
Terminoj
Statiko
Formoj
Retovolbo kaj ventumilvolbo
Se la volboripoj plurfoje interkruciĝas kiel la fadenoj de reto, oni diras retovolbo.
Ventumilvolbo, ankaŭ palmovolbo, disradia volbo[3] ekestas, se de la abutmentoj ĉe la muro deiras pli ol tri ripoj, pro kio po navero ne plu formiĝas la krucformo de la krucripovolbo, sed du ventumiloj, radioforme strebantaj unu kontraŭ la alia. Anglaj ventumilvolboj konsistas el konusformaj masonitaj ŝeloj supriĝaj de la ripokomencoj. Iliajn interspacojn oni kovris volbomeze per horizontaj platoj.[4]
Bildaro
-
Ĉelovolbo
-
Stelovolbo en Kulm (Polujo)
-
Reta volbo de paroĥopreĝejo en Stirio
-
Maŝoripovolbo en Königswiesen
-
Palmovolbo de Jakobano-Preĝejo de Tuluzo
-
Ventumilvolbo en Bath, Anglujo
-
Ligna ripovolbo en Haarlem, Nederlando
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 212.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Hans Koepf: Bildwörterbuch der Architektur (= Kröners Taschenausgabe. Bd. 194). 2-a eldono. Kröner, Stutgarto 1974, ISBN 3-520-19402-3, p. 284.
- ↑ Walter C. Leedy: Fan vaulting. A study of form, technology, and meaning. Scolar Press, London 1980.
Literaturo
- Hans Koepf: Bildwörterbuch der Architektur (= Kröners Taschenausgabe. Bd. 194). 2-a eldono. Kröner, Stutgarto 1974, ISBN 3-520-19402-3, p. 284.
- Walter C. Leedy: Fan vaulting. A study of form, technology, and meaning. Scolar Press, Londono 1980