Alois Hába: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eksteraj ligiloj: ŝanĝita kategorio per AWB
+Bibliotekoj, multaj redaktetoj per AWB
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto homo}}
{{Informkesto homo}}


'''Alois Hába''' (naskiĝis la [[21-an de junio]] [[1893]] en [[Vizovice]], mortis la [[18-an de novembro]] [[1973]] en [[Prago]]) estis [[ĉeĥa]][[ komponisto]].
'''Alois Hába''' (naskiĝis la [[21-an de junio]] [[1893]] en [[Vizovice]], mortis la [[18-an de novembro]] [[1973]] en [[Prago]]) estis [[ĉeĥa]][[komponisto]].
Enmonde li konatas precipe pro siaj [[mikrointervala]]j ([[mikrotona]]j) komponaĵoj, en kiuj li uzadis precipe [[Kvarontono|kvarontona]]n tonan [[skalo]]n.
Enmonde li konatas precipe pro siaj [[mikrointervala]]j ([[mikrotona]]j) komponaĵoj, en kiuj li uzadis precipe [[Kvarontono|kvarontona]]n tonan [[skalo]]n.


Linio 16: Linio 16:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
*[http://sonic-arts.org/monzo/haba/haba-worklist.htm kronologia listo de verkoj (angle)]
* [http://sonic-arts.org/monzo/haba/haba-worklist.htm kronologia listo de verkoj] {{en}}
*[http://dispatch.opac.d-nb.de/DB=4.1/REL?PPN=118699792 literaturo de kaj pri Alois Hába en la katalogo de la Germana Nacia Biblioteko]
* [http://dispatch.opac.d-nb.de/DB=4.1/REL?PPN=118699792 literaturo de kaj pri Alois Hába en la katalogo de la Germana Nacia Biblioteko]


{{Bibliotekoj}}
{{DEFAŬLTORDIGO:Hába, Alois}}

{{DEFAŬLTORDIGO:Haba, Alois}}
[[Kategorio:Ĉeĥaj komponistoj]]
[[Kategorio:Ĉeĥaj komponistoj]]
[[Kategorio:Komponistoj de la 20-a jarcento]]
[[Kategorio:Komponistoj de la 20-a jarcento]]

Kiel registrite je 17:06, 16 jan. 2018

Alois Hába
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1893 (1893-06-21)
en Vizovice
Morto 18-an de novembro 1973 (1973-11-18) (80-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Praga konservatorioUniversitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Familio
Frat(in)o Karel Hába
Parencoj Emil Hába
Okupo
Okupo komponistopedagogo • muzikologo • muzikinstruisto • muzika teoriisto • universitata instruisto • instruisto
Verkoj La patrino
Nonet No. 1
Nonet No. 3
Nonet No. 4
vdr

Alois Hába (naskiĝis la 21-an de junio 1893 en Vizovice, mortis la 18-an de novembro 1973 en Prago) estis ĉeĥakomponisto. Enmonde li konatas precipe pro siaj mikrointervalaj (mikrotonaj) komponaĵoj, en kiuj li uzadis precipe kvarontonan tonan skalon.

Biografio

Hába studis en Prago ĉe Vítězslav Novák, la studojn li daŭrigis poste en Vieno kaj Berlino. Li estis pioniro de nova muzikstilo, influita de Schönberg kaj Anton Webern. De la popola moravia intonacia praktiko li deduktis sian plej elstaran kontribuon al la eŭropa muziko – prilaboritajn tonajn sistemojn kvarontonajn, sesontonajn, dekduontonajn kaj kvinontonajn. Laŭ liaj proponoj estis konstruitaj specialaj muzikinstrumentoj (pianoj, klarneto, gitaroj, trumpetoj). Grave li influis ankaŭ la ĝistiaman forman ordon per t.n. sen-tema stilo, kiu intence forigis ĉiujn temajn ligojn al la komponaĵo. Tiujn ĉi principojn li konsekvence praktikis en propra verkado kaj li ankau libroforme publikigis ilin.

Hába edukis multajn studentojn kiel profesoro de praga konservatorio kaj alta muzikakademio (AMU). Li estis subtenata de Josef Suk kaj kun lia helpo li fondis en 1924 en la Praga konservatorio departamenton por studado de mikrotona muziko.

Verkaro

El la ampleksa verkaro de Alois Hába elstaras kvarontona opero „Matka“ („La patrino“) kaj simfonia fantazio „Cesta života“ („La vojo de la vivo“) en duontona sistemo, plue operoj „Nová země“ („La nova tero“) kaj la sesontona „Přijď království tvé“ („Venu reĝlando via“). Grandega verkaro enhavas insturmentajn sonatojn kaj suitojn por diversaj muzikinstrumentaj verkitaj en diversaj sistemoj, 13 kvartetojn, violonan kaj violan koncerton ktp.

Eksteraj ligiloj