Batalo de Varsovio (1920): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kompletigo laŭ pola vikipedio
Ŝanĝu de "de-" prefikso al "mal-" prefikso
Linio 15: Linio 15:
Unu el pli gravaj epizodoj de la batalo estis konkero de la Kavaleria Regimento de [[Kalisz]] [[stabo|stabejon]] de la rusa kvara armeo en [[Ciechanów]], sekve do armean kancelarion, magazenojn kaj unu el du radiostacioj servantaj al rusoj komunikiĝi kun komandejo en [[Minsko]]. Tio okazis la 15-an de aŭgusto. Poloj sciis, ke la dua radiostacio ne funkciis, ĉar translokiĝadis aliloken. En la sama tempo komandanto de la fronto Miĥail Tuĥaĉevskij ordonis al la kvara armeo turniĝi al sud-oriento kaj ataki la armeon de generalo [[Władysław Sikorski]], kiu batalis apud [[Nasielsk]].
Unu el pli gravaj epizodoj de la batalo estis konkero de la Kavaleria Regimento de [[Kalisz]] [[stabo|stabejon]] de la rusa kvara armeo en [[Ciechanów]], sekve do armean kancelarion, magazenojn kaj unu el du radiostacioj servantaj al rusoj komunikiĝi kun komandejo en [[Minsko]]. Tio okazis la 15-an de aŭgusto. Poloj sciis, ke la dua radiostacio ne funkciis, ĉar translokiĝadis aliloken. En la sama tempo komandanto de la fronto Miĥail Tuĥaĉevskij ordonis al la kvara armeo turniĝi al sud-oriento kaj ataki la armeon de generalo [[Władysław Sikorski]], kiu batalis apud [[Nasielsk]].


Rapida kaj efika deĉifro de la ordono flanke de poloj ebligis analizon de la situacio kaj entrepreno de fulmrapida decido agordi la radiostacion laŭ [[frekvenco]] de la rusa radiostacio por komenci efikan ĵamadon de pli distancaj transmisiiloj de Minsko. Danke al tio la dua radiostacio post ekfunkciigo en nova loko ne povis ricevi eldonitajn ordonojn. Varsovio samfrekvence disaŭdigadis senĉese dum du tagonoktoj tekstojn de la [[Biblio]], kiuj ricevis [[telegrafo|radiotelegrafistoj]].
Rapida kaj efika malĉifro de la ordono flanke de poloj ebligis analizon de la situacio kaj entrepreno de fulmrapida decido agordi la radiostacion laŭ [[frekvenco]] de la rusa radiostacio por komenci efikan ĵamadon de pli distancaj transmisiiloj de Minsko. Danke al tio la dua radiostacio post ekfunkciigo en nova loko ne povis ricevi eldonitajn ordonojn. Varsovio samfrekvence disaŭdigadis senĉese dum du tagonoktoj tekstojn de la [[Biblio]], kiuj ricevis [[telegrafo|radiotelegrafistoj]].


'''Hungara helpo'''
'''Hungara helpo'''

Kiel registrite je 19:33, 19 jan. 2018

La Batalo de Varsovio (ruse: Варшaвское сражeние [varŝavskoje sraĵenije], pole: Bitwa Warszawska; ankaŭ nomata La Miraklo apud Vistulo) estis decida batalo inter polaj kaj sovetaj armeoj, kiu okazis de la 13-a ĝis la 25-a de aŭgusto 1920 dum la pola-bolŝevika milito. Ĝi estis agnoskata de Edgar Vincent D'Abernon kiel la 18-a plej grava batalo en la historio de la homaro. La venko de la Pola Armeo decidis pri gardigo de sendependeco de Pollando kaj haltigis la komunistan revolucion, irantan al okcidenta Eŭropo.

Skizo

Je la 12-a de aŭgusto 1920 fortoj de la Ruĝa Armeo komandataj de Miĥail Tuĥaĉevskij alvenis ĉe la pola ĉefurbo Varsovio kaj apuda fuorto Modlin, komencante la atakon. La aŭtoro de la pola batalplano estis ĉefstabestro, generalo Tadeusz Rozwadowski. Lunde, la 16-an de aŭgusto, la pola armeo komandata de Józef Piłsudski impete kontraŭatakis la bolŝevikan forton flanke de la suda rivero Wieprz. Tio devigis la rusan soldataron forlasi la sieĝon kaj malorde retiri orienten. Taksataj sovetaj malprofitoj ĉirkaŭas 10,000 mortintajn, 10,000 vunditajn kaj 66,000 kaptitajn. Komparante, poloj suferis 4,500 mortintajn, 10,000 perdiĝitajn kaj 22,000 vunditajn.

Antaŭ la batalo apud Vistulo plejmulto da bolŝevikoj kaj eŭropaj politikaj spertuloj prognozis baldaŭan perdon de preskaŭ venkita pola armeo. Ĝia mira kaj neatendita venko kripligis la sovetajn fortojn. Vladimir Lenin priskribante tiun situacion diris, ke "bolŝevikoj suferis grandegan malvenkon". Dum sekvantaj monatoj kelkaj pluaj venkoj fare de poloj savis la sendependecon de ilia lando. Pro tio ŝtatestroj de Sovetunio konsentis por la paco. En 1921 la traktato de Rigo estis subskribita, firmigante la stabilan pola-sovetan limon.

Gravaj epizodoj

Rompo de rusaj ĉifroj

Laŭ trovitaj dum la lastaj jaroj kaj publikigitaj aŭguste 2005 dokumentoj de la Centra Armea Arkivo jam septembre 1919 ĉifroj de la Ruĝa Armeo estis rompitaj de leŭtenanto Jan Kowalewski. Manovro de pola kontraŭofensivo sukcesis i.a. danke al konateco de planoj kaj ordonoj de la rusa flanko kaj scipovo utiligi la scion de la pola komandejo.

Akiro de radiostacio

Unu el pli gravaj epizodoj de la batalo estis konkero de la Kavaleria Regimento de Kalisz stabejon de la rusa kvara armeo en Ciechanów, sekve do armean kancelarion, magazenojn kaj unu el du radiostacioj servantaj al rusoj komunikiĝi kun komandejo en Minsko. Tio okazis la 15-an de aŭgusto. Poloj sciis, ke la dua radiostacio ne funkciis, ĉar translokiĝadis aliloken. En la sama tempo komandanto de la fronto Miĥail Tuĥaĉevskij ordonis al la kvara armeo turniĝi al sud-oriento kaj ataki la armeon de generalo Władysław Sikorski, kiu batalis apud Nasielsk.

Rapida kaj efika malĉifro de la ordono flanke de poloj ebligis analizon de la situacio kaj entrepreno de fulmrapida decido agordi la radiostacion laŭ frekvenco de la rusa radiostacio por komenci efikan ĵamadon de pli distancaj transmisiiloj de Minsko. Danke al tio la dua radiostacio post ekfunkciigo en nova loko ne povis ricevi eldonitajn ordonojn. Varsovio samfrekvence disaŭdigadis senĉese dum du tagonoktoj tekstojn de la Biblio, kiuj ricevis radiotelegrafistoj.

Hungara helpo

Alianca helpo de Francio ne alvenis pro ĉesigo de transportoj fare de Germanio, Aŭstrio kaj Ĉeĥoslovakio, kiu la 28-an de julio 1920 aneksis Teŝinan princlandon. Dua Internacio apogante bolŝevikojn instigis maristojn de Gdańsk haltigi internacian helpon. Komence de julio 1920 hungara registaro de la ĉefministro Pál Teleki decidis helpi al Pollando transdonante senpage en kritika momento pere de Rumanio armean ekipaĵon: entute ĝis 1921 preskaŭ 100 milionojn da kugloj por diversaj pafiloj, artilerian municion, 440 kampajn kuirejojn, 80 fornojn. La 12-an de aŭgusto 1920 al Skierniewice venis i.a. 22 milionoj da kugloj por Mauser de la fabriko de Manfréd Weiss en la Insulo Csepel.

Konindaj partoprenantoj

Bibliografio

  • Biskupski M. B. "Paderewski, Polish Politics, and the Battle of Warsaw, 1920," Slavic Review (1987) 46#3 pp. 503–512 he was trying to get American support for his comeback in Polish politics in JSTOR
  • Edgar Vincent D'Abernon, The Eighteenth Decisive Battle of the World: Warsaw, 1920, Hyperion Press, 1977, ISBN 0-88355-429-1.
  • Davies, Norman, White Eagle, Red Star: the Polish–Soviet War, 1919–20, Pimlico, 2003, ISBN 0-7126-0694-7.
  • Davies, Norman. "The Soviet Command and the Battle of Warsaw," Soviet Studies (1972) 23#4 pp. 573–585 says the Soviet failure of command was responsible for its defeat
  • Andrzej Nowak, Ojczyzna Ocalona. Wojna sowiecko-polska 1919–1920 (Patrujo Savita. Pola-bolŝevika milito 1919-1920), Biały Kruk, Krakovo 2012

Eksteraj ligiloj

Józef Piłsudski, komandanto de Pola Armeo


Miĥail Tuĥaĉevskij, marŝalo de Sovetunio
1-a fazo: soveta alveno
2-a fazo: pola kontraŭatako