William Randolph Hearst: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
sen resumo de redaktoj
'''William Randolph HEARST''' ([[29-an de aprilo]] [[1863]], [[San-Francisko]] - [[14-an de aŭgusto]] [[1951]], [[Beverly Hills]]) estis [[ĵurnalisto]], [[eldonisto]], [[reklamo|reklamisto]], [[entreprenisto]], [[investisto]], [[politikisto]] kaj [[magnato]] de la usonaj amaskomunikiloj, kiu iĝis unu el la plej potencaj figuroj de la politika kaj entreprena sceno de tiu lando.
 
Hearst konsolidiĝis kiel unu el la plej grandaj entreprenaj imperioj de la historio, posedinte entute 28 naciskalajn ĵurnalojn, inter ili ''[[New York Journal-American]]'', ''Los Angeles Examiner'', ''The Boston American'', ''The Atlanta Georgian'', ''The Chicago Examiner'', ''The Detroit Times'', ''The Seattle Post-Intelligencer'', ''The Washington Times'', ''The Washington Herald'' kaj lia ĉefa ĵurnalo ''The San Francisco Examiner'', krom la posedo de eldonejoj, kompanioj kaj radistacioj, revuoj kiel ''[[Cosmopolitan]]'', ''Town and Country'' kaj ''[[Harper's Bazaar]]'', inter multaj aliaj.
 
Amplekse konata pro la uzado de la komunikiloj kiel politikaj iloj, krom esti la fama kiel pioniro de la [[flava ĵurnalismo]], per kiu li estigis skandalojn kaj manipuladon de la informoj por atingi komercajn kaj politikajn interesojn, el kiuj la plej menciinda estis la interveno por ke komencu la [[Hispana-usona milito]] kaj lia kampanjo kontraŭ la [[Meksika revolucio]], unue por subteni la reĝimon de [[Porfirio Díaz]] kaj poste tiu de [[Victoriano Huerta]], pro la kvanto de propraĵoj kaj farmbienoj kiujn li posedis en Meksiko.
200 768

redaktoj

Navigada menuo