Lezga lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 111: Linio 111:
[[Kategorio:Lingvoj de Kirgizio]]
[[Kategorio:Lingvoj de Kirgizio]]
[[Kategorio:Lingvoj laŭ alfabeto]]
[[Kategorio:Lingvoj laŭ alfabeto]]
[[Kategorio:Dagestano]]
[[Kategorio:Lingvoj de Dagestano]]

Kiel registrite je 15:14, 27 jan. 2018

Lezga
Лезги чІал
lingvo • moderna lingvo
Samur
Parolata en Rusio, ankaŭ Azerbajĝano, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Turkio, Turkmenio, Ukrainio, kaj Uzbekio
Regiono Suda Dagestano, okcidenta bordo de Kaspio, centra Kaŭkazio
Parolantoj proksimume 450 000
Skribo cirila alfabeto
Prononco [lezɡi ʧʼal]
Lingvistika klasifiko

Nordorienta kaŭkaza
Lezgaj lingvoj
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 lez
  ISO 639-3 lez
  Glottolog lezg1247
Angla nomo Lezgian
Franca nomo lezghien
Vikipedio
vdr

Lezga lingvo estas lingvo parolata de la lezgoj nun en suda Dagestano (respubliko de Rusio) kaj en norda Azerbajĝano.

Klasifiko

La lezga apartenas al la grupo de lezgaj lingvoj de la nordorienta kaŭkaza (dagestana) lingva familio.

Alfabeto

А а Б б В в Г г Гъ гъ Гь гь Д д Е е
Ё ё Ж ж З з И и Й й К к Къ къ Кь кь
КӀ кӀ Л л М м Н н О о П п ПӀ пӀ Р р
С с Т т ТӀ тӀ У у Уь уь Ф ф Х х Хъ хъ
Хь хь Ц ц ЦӀ цӀ Ч ч ЧӀ чӀ Ш ш Щ щ Ъ ъ
Ы ы Ь ь Э э Ю ю Я я

Geografia distribuo

En 1996, la lezga estis parolata de proksimume 257 000 homoj en Rusio, ĉefe en suda Dagestano, kaj ankaŭ de 171 400 homoj en Azerbajĝano. La lezga estas ankaŭ parolata en Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Turkio, Turkmenio, Ukrainio, kaj Uzbekio. La tuteca kvanto de parolantoj estas proksimume 451 000.

Oficiala statuso

La lezga ne estas oficiala lingvo, sed estas unu el ses literaturaj lingvoj de Dagestano.

Parencaj lingvoj

Estas dek lingvoj en la lezga lingva familio, nome: agula, tabasarana, rutula, lezga, caĥura, buduĥa, kryza, ĥinaluga, udi kaj arĉi.

La Qusar-Quba dialekto parolata en Azerbajĝano diferenciĝas konsiderinde de la norma lingvo.

Gramatiko

La lezga estas nekutima por nordorientaj kaŭkazaj lingvoj en tio ke ĝi ne havas substantivajn klasojn. Literatura lezga gramatiko havas 18 substantivajn kazojn, el kiuj 12 estas ankoraŭ uzataj en parola konversacio.

Bibliografio

  • Haspelmath, Martin. 1993. A grammar of Lezgian - Gramatiko de lezga. (gramatika biblioteko Mouton; 9). Berlino & Novjorko: Mouton de Gruyter. – ISBN 3-11-013735-6
  • Talibov, Bukar B. kaj Magomed M. Gadžiev. 1966. Lezginsko-russkij slovarj - lezga-rusa vortaro. Moskva: Eld. Sovetskaja Enciklopedija.

Eksteraj ligiloj