Hebrea lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
TMLN123 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 23: Linio 23:
[[Dosiero:Sefer-torah-vayehi-binsoa.jpg|eta|Hebrea skribaĵo uzata por verkado de Toraha rulaĵo. Notu ornamajn "kronojn" super la pintoj de kelkaj literoj.]]
[[Dosiero:Sefer-torah-vayehi-binsoa.jpg|eta|Hebrea skribaĵo uzata por verkado de Toraha rulaĵo. Notu ornamajn "kronojn" super la pintoj de kelkaj literoj.]]
[[Dosiero:Rashiscript.PNG|eta|350px|Raŝia [[skribmaniero]].]]
[[Dosiero:Rashiscript.PNG|eta|350px|Raŝia [[skribmaniero]].]]
La '''hebrea lingvo''' (hebree: עברית, ''ivrit'' {{Prononco|ivRIT|ʔiv'ʁit}}) estas okcidenta [[semida lingvo]] el la [[Afrikazia lingvaro]], nome la antikva lingvo de la [[hebreoj]] aŭ [[izraelidoj]]<!-- (kaj ties prauloj){{mankas fonto}}--> en la [[Biblio]], kvankam la lingvo mem n estas aludita per la nomo Hebrea en la [[Tanaĥo]],<ref>En la [[Tanaĥo]] (Juda Biblio), la lingvo estis aludita kiel Jehudit "la lingvo de Judah" aŭ səpaṯ kəna‘an "la lingvo de Kanaano". "A History of the Hebrew Language". google.co.uk. [https://books.google.es/books?id=EZCgpaTgLm0C&pg=PA1&redir_esc=y#v=onepage&q&f=false] Alirita la 2an de Februaro 2016. Rick Aschmann, “Hebrew” in Genesis [http://aschmann.net/BibleChronology/HebrewInGenesis.pdf] Alirita la 2an de Februaro 2016. Postaj Helenismaj verkistoj kiaj Jozefo kaj la Evangelio de Johano uzis la terminon ''Hebraisti'' por aludi kaj al Hebreo kaj kaj al Arameo."A History of the Hebrew Language". google.co.uk. Samloke</ref> La plej fruaj ekzemploj de verkita pra-hebrea datas el la 10a jarcento a.K.<ref>"Most ancient Hebrew biblical inscription deciphered". Physorg.com. [http://phys.org/news/2010-01-ancient-hebrew-biblical-inscription-deciphered.html] Alirita la 2an de Februaro 2016.</ref> Ĝi estas la komuna lingvo de la [[judoj]], kaj nuntempe oficiala lingvo en [[Israelo]]. Entute kaj nuntempe, la hebrea estas parolata de totalo de 9 milionoj da personoj tutmonde.<ref>Nachman Gur, Behadrey Haredim. "Kometz Aleph – Au• How many Hebrew speakers are there in the world?". [http://www.bhol.co.il/article_en.aspx?id=52405] Alirita la 2an de Februaro 2016.</ref>
La '''hebrea lingvo''' (hebree: עברית, ''ivrit'' {{Prononco|ivRIT|ʔiv'ʁit}}) estas okcidenta [[semida lingvo]] el la [[Afrikazia lingvaro]], nome la antikva lingvo de la [[hebreoj]] aŭ [[izraelidoj]]<!-- (kaj ties prauloj){{mankas fonto}}--> en la [[Biblio]], kvankam la lingvo mem ne estas aludita per la nomo Hebrea en la [[Tanaĥo]],<ref>En la [[Tanaĥo]] (Juda Biblio), la lingvo estis aludita kiel Jehudit "la lingvo de Judah" aŭ səpaṯ kəna‘an "la lingvo de Kanaano". "A History of the Hebrew Language". google.co.uk. [https://books.google.es/books?id=EZCgpaTgLm0C&pg=PA1&redir_esc=y#v=onepage&q&f=false] Alirita la 2an de Februaro 2016. Rick Aschmann, “Hebrew” in Genesis [http://aschmann.net/BibleChronology/HebrewInGenesis.pdf] Alirita la 2an de Februaro 2016. Postaj Helenismaj verkistoj kiaj Jozefo kaj la Evangelio de Johano uzis la terminon ''Hebraisti'' por aludi kaj al Hebreo kaj kaj al Arameo."A History of the Hebrew Language". google.co.uk. Samloke</ref> La plej fruaj ekzemploj de verkita pra-hebrea datas el la 10a jarcento a.K.<ref>"Most ancient Hebrew biblical inscription deciphered". Physorg.com. [http://phys.org/news/2010-01-ancient-hebrew-biblical-inscription-deciphered.html] Alirita la 2an de Februaro 2016.</ref> Ĝi estas la komuna lingvo de la [[judoj]], kaj nuntempe oficiala lingvo en [[Israelo]]. Entute kaj nuntempe, la hebrea estas parolata de totalo de 9 milionoj da personoj tutmonde.<ref>Nachman Gur, Behadrey Haredim. "Kometz Aleph – Au• How many Hebrew speakers are there in the world?". [http://www.bhol.co.il/article_en.aspx?id=52405] Alirita la 2an de Februaro 2016.</ref>


Oni kredas ke iam inter la jaroj [[200]] kaj [[400]] de nia erao en la sekvoj de la [[Bar-Koĥba-ribelo]], ĝi iom post iom ĉesis esti lingvo parolata, dum en la regiono la [[Aramea lingvo|aramea]] kaj je malpli etendo la [[Greka lingvo|greka]] estis jam en uzado kiel internaciaj lingvoj, ĉefe inter elitoj kaj enmigrantoj.<ref>"Se vi ne povus paroli la grekan ĉirkaŭ la tempon de la komenca kristanismo vi ne povus havi postenon. Vi ne povus havigi al vi bonan postenon, profesian laborpostenon. Vi devis koni la grekan aldone al vi propra lingvo. Kaj tiele vi venus al punkto kie Judoj... la Juda komunumo en onidiru Egipton kaj en grandaj urboj kiaj Aleksandrio vi ne konur Hebrean pli ol ili konas nur la Grekan. Kaj tiel vi bezonos Grekan version en la sinagogo." -- Josheph Blankinsopp, Professor of Biblical Studies University of Notre Dame in A&E's ''Who Wrote the Bible''</ref>. La hebrea tamen restadis, dum la tuta historio, la ĉefa skriblingvo de la judoj, ne sole por [[religio]] kaj studado, sed ankaŭ por ĉiutagaj dokumentoj, interjuda [[komerco]], [[literaturo]], [[filozofio]], [[medicino]] kaj [[scienco]]. La Jud-Germana kaj poste la orienteŭropa movado de la "Haskala" ĝin modernigis kaj preparis por laika uzo. La moderna nacia movado ([[cionismo]]) ĝin revigligis kiel verkitan kaj parolatan lingvon en [[Otomana Imperio|Otomana]] [[Palestino]] en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. La [[Britio|Brita]] Mandato de [[Palestino]] rekonis la hebrean kiel unu el la tri oficialaj lingvoj de la nova ŝtato (nome la [[angla]], la [[araba]] kaj la hebrea). La hebre-parolanta [[komunumo]] en Palestino rapide kreskis kaj jam post la [[unua mondmilito]], ekde la jaroj 1920-aj, la hebrea fariĝis la ĉefa lingvo, skribe kaj parole, de la juda komunumo. Ĝi nature fariĝis la ĉefa lingvo de la nova ŝtato [[Israelo]] en [[1948]]. Hodiaŭ ĝi estas la ĉefa lingvo de ĉirkaŭ 5 milionoj da israelaj judoj kaj almenaŭ la dua lingvo de unu miliono da israelaj araboj. Laŭ [[Etnologiisto]], ĉirkaŭ 1998, la hebrea estis iĝanta la lingvo de 5 milionoj da personoj tutmonde.<ref>Moderna Hebrea ĉe Ethnologue (18a eld., 2015)
Oni kredas ke iam inter la jaroj [[200]] kaj [[400]] de nia erao en la sekvoj de la [[Bar-Koĥba-ribelo]], ĝi iom post iom ĉesis esti lingvo parolata, dum en la regiono la [[Aramea lingvo|aramea]] kaj je malpli etendo la [[Greka lingvo|greka]] estis jam en uzado kiel internaciaj lingvoj, ĉefe inter elitoj kaj enmigrantoj.<ref>"Se vi ne povus paroli la grekan ĉirkaŭ la tempon de la komenca kristanismo vi ne povus havi postenon. Vi ne povus havigi al vi bonan postenon, profesian laborpostenon. Vi devis koni la grekan aldone al vi propra lingvo. Kaj tiele vi venus al punkto kie Judoj... la Juda komunumo en onidiru Egipton kaj en grandaj urboj kiaj Aleksandrio vi ne konur Hebrean pli ol ili konas nur la Grekan. Kaj tiel vi bezonos Grekan version en la sinagogo." -- Josheph Blankinsopp, Professor of Biblical Studies University of Notre Dame in A&E's ''Who Wrote the Bible''</ref>. La hebrea tamen restadis, dum la tuta historio, la ĉefa skriblingvo de la judoj, ne sole por [[religio]] kaj studado, sed ankaŭ por ĉiutagaj dokumentoj, interjuda [[komerco]], [[literaturo]], [[filozofio]], [[medicino]] kaj [[scienco]]. La Jud-Germana kaj poste la orienteŭropa movado de la "Haskala" ĝin modernigis kaj preparis por laika uzo. La moderna nacia movado ([[cionismo]]) ĝin revigligis kiel verkitan kaj parolatan lingvon en [[Otomana Imperio|Otomana]] [[Palestino]] en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. La [[Britio|Brita]] Mandato de [[Palestino]] rekonis la hebrean kiel unu el la tri oficialaj lingvoj de la nova ŝtato (nome la [[angla]], la [[araba]] kaj la hebrea). La hebre-parolanta [[komunumo]] en Palestino rapide kreskis kaj jam post la [[unua mondmilito]], ekde la jaroj 1920-aj, la hebrea fariĝis la ĉefa lingvo, skribe kaj parole, de la juda komunumo. Ĝi nature fariĝis la ĉefa lingvo de la nova ŝtato [[Israelo]] en [[1948]]. Hodiaŭ ĝi estas la ĉefa lingvo de ĉirkaŭ 5 milionoj da israelaj judoj kaj almenaŭ la dua lingvo de unu miliono da israelaj araboj. Laŭ [[Etnologiisto]], ĉirkaŭ 1998, la hebrea estis iĝanta la lingvo de 5 milionoj da personoj tutmonde.<ref>Moderna Hebrea ĉe Ethnologue (18a eld., 2015)

Kiel registrite je 11:26, 20 feb. 2018

Hebrea lingvo
עברית
Mapo
natura lingvomoderna lingvo
Kanaana lingvaro • judaj lingvoj
Parolata en Israelo
Parolantoj 7 milionoj en Israelo
Skribo hebrea alfabeto
Lingvistika klasifiko
Afrikazia
Semida lingvaro
Nordokcidenta semida lingvaro
Kanaana lingvaro
Hebrea lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Israelo
Reguligita de Akademio de la Hebrea Lingvo (‫האקדמיה ללשון העברית‬) HaAqademia LaLashon Ha‘Ivrit
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 he
  ISO 639-2 heb
  ISO 639-3 heb
  Glottolog hebr1246
Angla nomo Hebrew
Franca nomo hébreu
Vikipedio
vdr
Hebrea alfabeto.
Hebreaj, Arabaj kaj Anglaj multlingvaj signaloj en Israela ŝoseo.
Hebrea skribaĵo uzata por verkado de Toraha rulaĵo. Notu ornamajn "kronojn" super la pintoj de kelkaj literoj.
Raŝia skribmaniero.

La hebrea lingvo (hebree: עברית, ivrit [ivRIT]) estas okcidenta semida lingvo el la Afrikazia lingvaro, nome la antikva lingvo de la hebreojizraelidoj en la Biblio, kvankam la lingvo mem ne estas aludita per la nomo Hebrea en la Tanaĥo,[1] La plej fruaj ekzemploj de verkita pra-hebrea datas el la 10a jarcento a.K.[2] Ĝi estas la komuna lingvo de la judoj, kaj nuntempe oficiala lingvo en Israelo. Entute kaj nuntempe, la hebrea estas parolata de totalo de 9 milionoj da personoj tutmonde.[3]

Oni kredas ke iam inter la jaroj 200 kaj 400 de nia erao en la sekvoj de la Bar-Koĥba-ribelo, ĝi iom post iom ĉesis esti lingvo parolata, dum en la regiono la aramea kaj je malpli etendo la greka estis jam en uzado kiel internaciaj lingvoj, ĉefe inter elitoj kaj enmigrantoj.[4]. La hebrea tamen restadis, dum la tuta historio, la ĉefa skriblingvo de la judoj, ne sole por religio kaj studado, sed ankaŭ por ĉiutagaj dokumentoj, interjuda komerco, literaturo, filozofio, medicino kaj scienco. La Jud-Germana kaj poste la orienteŭropa movado de la "Haskala" ĝin modernigis kaj preparis por laika uzo. La moderna nacia movado (cionismo) ĝin revigligis kiel verkitan kaj parolatan lingvon en Otomana Palestino en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. La Brita Mandato de Palestino rekonis la hebrean kiel unu el la tri oficialaj lingvoj de la nova ŝtato (nome la angla, la araba kaj la hebrea). La hebre-parolanta komunumo en Palestino rapide kreskis kaj jam post la unua mondmilito, ekde la jaroj 1920-aj, la hebrea fariĝis la ĉefa lingvo, skribe kaj parole, de la juda komunumo. Ĝi nature fariĝis la ĉefa lingvo de la nova ŝtato Israelo en 1948. Hodiaŭ ĝi estas la ĉefa lingvo de ĉirkaŭ 5 milionoj da israelaj judoj kaj almenaŭ la dua lingvo de unu miliono da israelaj araboj. Laŭ Etnologiisto, ĉirkaŭ 1998, la hebrea estis iĝanta la lingvo de 5 milionoj da personoj tutmonde.[5] Usono estis la dua plej granda hebreparolanta loĝantaro, kun 220,000 fluaj parolantoj,[6] ĉefe el Israelo.

La moderna hebrea estas unu el la du oficialaj lingvoj de Israelo (dum la alia estas la moderna normiga araba), dum antaŭmoderna hebrea estas uzata por preĝado aŭ studado en Judaj komunumoj ĉirkaŭ la tuta mondo nuntempe. Antikva hebrea estas ankaŭ la liturgia lingvo de Samarianoj, dum la moderna hebrea aŭ la araba estas ties gepatra lingvo. Kiel fremda lingvo, ĝi estas studata ĉefe de Judoj kaj studentoj de Judismo kaj de Israelo, kaj de arkeologoj kaj de lingvistoj specializiĝantaj en Mezoriento kaj ties civilizacioj, same kiel de teologoj en kristanaj seminarioj.

Trajtoj

Kodekso de Aleppo: 10a-jarcenta Hebrea Biblio kun Masoreta interpunkcio (Joŝua 1:1).
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hebrea alfabeto.

La hebrea estas skribata per la hebrea alfabeto, kiu devenas de la internacia aramea alfabeto, kies origino estas la hebrea-fenica antikva alfabeto, uzata de ĉiuj variantoj de la hebrea-fenica lingvo kaj ankaŭ la origino de la greka, etruska kaj latina alfabetoj. Tiu malnova hebrea-fenica alfabeto tamen ne malaperis komplete ĝis la ribelo kontraŭ la romanoj en 125 kaj la Bar-Koĥba-ribelo. La nova hebrea alfabeto ankaŭ estis uzata por skribi multajn aliajn "judajn" lingvojn, kiel la jud-germanan, la jud-hispanan, la jud-araban, la jud-persan, la jud-ĉeĥan, ktp.

La hebrea alfabeto konsistas ĉefe el konsonantoj, sed eblas aldoni strekojn kaj punktojn por montri vokalojn, sed tio estas kutima nur en la vortaroj, en eldonoj de la Biblio, en libroj por infanoj kaj en poezio. Precipe en post-bibliaj verkoj, estas emo uzi kelkajn literojn ankaŭ kiel vokalojn. Hebreaj vortoj, kiel la vortoj de ĉiuj ŝemidaj lingvoj, baziĝas sur trikonsonantaj radikoj. Rilatajn ideojn eblas formi per aldono aŭ ellaso de prefiksoj kaj finaĵoj, kaj ŝanĝo de internaj vokaloj. Ekzemple, la vorto sefer signifas «libro». Ĝia radiko estas s-f-r, kaj per aldonoj al tiu radiko eblas formi sifrija («biblioteko»), sifrut («literaturo»), kaj sipur («rakonto»; la konsonantoj [f] kaj [p] estas unu sama fonemo en la hebrea). Oni legas hebreajn tekstojn de dekstro al maldekstro, kiel la arameajn kaj la arabajn.

Akademio de la Hebrea Lingvo

Akademio de la Hebrea Lingvo.
Anglalingva gramatiko de la hebrea fare de Judah Monis, publikigita la unuan fojon en 1735 por la lernantoj de Harvardo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Akademio de la Hebrea Lingvo.

La Akademio de la Hebrea Lingvo (hebree, הַאֲקָדֶמְיָה לַלָּשׁוֹן הַעִבְרִית, Ha'academia Lalashón Ha'ivrit), kreita laŭ leĝo de la Kneset de 1953 kiel la supera institucio por la hebrea lingvo, ĝi difinas la normigon de la gramatiko, la ortografio, la reguloj de la transkribado kaj hebreaj interpunkciaj diakritoj, bazitaj sur la historia evoluo de la lingvo. La Akademio konsistas el 23 membroj, inter ili lingvistoj, profesoroj de judaj studoj kaj bibliaj, kaj ankaŭ fakuloj en aliaj kampoj, poetoj, verkistoj, tradukistoj kaj aliaj. La decidoj de la Akademio pri lingvistiko, leksiko kaj idiomaĵo estas devigaj por ĉiuj oficialaj instancoj de Israelo.

Diversaj variantoj

Biblia Hebrea (Hebree: עִבְרִית מִקְרָאִית Ivrit Miqra'it aŭ לְשׁוֹן הַמִּקְרָא Leshon ha-Miqra), nomita ankaŭ Klasika Hebrea, estas arkaika formo de Hebrea, nome kanaana semida lingvo parolata de judoj en la areo nune konata kiel Israelo, iome okcidente de la rivero Jordano kaj oriente de la Mediteranea Maro. La termino "Hebrea" ne estis uzata por la lingvo de la Biblio,[7] kiu estis referencata kiel Kanaana aŭ Judaha,[7] sed la nomo estis uzata en tekstoj en Greka kaj Miŝna Hebrea.[7]

La Miŝna Hebrea estis parolata ĝis la dua jarcento a.K.

Hebrea influo en Esperanto

Paĝo el 11a-jarcenta aramea Targum, nome manuskripto de la Hebrea Biblio.

La uzo de la hebrea lingvo kiel lingvo de la Biblio kaŭzis, ke pluraj hebreaj etimoj estis adoptataj en la fontolingvoj de Esperanto (same kiel en multaj aliaj lingvoj), kaj de tie en Esperanto. Ekzemple: Jehovo, Kabalo, Mesio, rabeno, Pasko, sabato, semidoj.

Ofta eraro estas la senpensa transpreno de la angla traskribo de la hebreaj nomoj al Esperanto. Se la angla teksto skribas sh, tie plej verŝajne devas stari en Esperanto ŝ (ekzemple angle Sharon, en Esperanto Ŝaron).

Multaj personaj nomoj de la okcidenta civilizo estas origine hebreaj : Davido, Johano, Jozefo, Lazaro, Miĥaelo, Raĥel ktp.

Pluraj vortoj venis rekte el la hebrea : aŝkenazoj, gojo, koŝera, Pesaĥo, sefardoj, ŝabato.

Bildaro

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. En la Tanaĥo (Juda Biblio), la lingvo estis aludita kiel Jehudit "la lingvo de Judah" aŭ səpaṯ kəna‘an "la lingvo de Kanaano". "A History of the Hebrew Language". google.co.uk. [1] Alirita la 2an de Februaro 2016. Rick Aschmann, “Hebrew” in Genesis [2] Alirita la 2an de Februaro 2016. Postaj Helenismaj verkistoj kiaj Jozefo kaj la Evangelio de Johano uzis la terminon Hebraisti por aludi kaj al Hebreo kaj kaj al Arameo."A History of the Hebrew Language". google.co.uk. Samloke
  2. "Most ancient Hebrew biblical inscription deciphered". Physorg.com. [3] Alirita la 2an de Februaro 2016.
  3. Nachman Gur, Behadrey Haredim. "Kometz Aleph – Au• How many Hebrew speakers are there in the world?". [4] Alirita la 2an de Februaro 2016.
  4. "Se vi ne povus paroli la grekan ĉirkaŭ la tempon de la komenca kristanismo vi ne povus havi postenon. Vi ne povus havigi al vi bonan postenon, profesian laborpostenon. Vi devis koni la grekan aldone al vi propra lingvo. Kaj tiele vi venus al punkto kie Judoj... la Juda komunumo en onidiru Egipton kaj en grandaj urboj kiaj Aleksandrio vi ne konur Hebrean pli ol ili konas nur la Grekan. Kaj tiel vi bezonos Grekan version en la sinagogo." -- Josheph Blankinsopp, Professor of Biblical Studies University of Notre Dame in A&E's Who Wrote the Bible
  5. Moderna Hebrea ĉe Ethnologue (18a eld., 2015) Classical Hebrew (liturgical) at Ethnologue (18a eld., 2015), Samaria Hebrea (liturgia) ĉe Ethnologue (18a eld., 2015), Amonia (formortinta) ĉe Ethnologue (18a eld., 2015), Moabia (formortinta) ĉe Ethnologue (18a eld., 2015), Edomia (formortinta) ĉe Ethnologue (18a eld., 2015)
  6. "Table 53. Languages Spoken At Home by Language: 2009", The 2012 Statistical Abstract (U.S. Census Bureau), http://www.census.gov/compendia/statab/cats/population/ancestry_language_spoken_at_home.html, retrieved 2011-12-27 
  7. 7,0 7,1 7,2 The Biblical World, John Barton, Taylor & Francis, 2004, p7 Quote: "Interestingly, the term 'Hebrew' (ibrit) is not used of the language in the biblical text"

Bibliografio

  • Hoffman, Joel M. In the Beginning: A Short History of the Hebrew Language. New York: NYU Press. ISBN 0-8147-3654-8.
  • Izre'el, Shlomo (2001). Benjamin Hary, eld. "The Corpus of Spoken Israeli Hebrew". (CoSIH): Working Papers I. [5] Alirita la 2an de Februaro 2016.
  • Klein, Reuven Chaim (2014). "Lashon HaKodesh: History, Holiness, & Hebrew". Mosaica Press. ISBN 978-1937887360. [6] Alirita la 2an de Februaro 2016.
  • Kuzar, Ron (2001). Hebrew and Zionism: A Discourse Analytic Cultural Study. Berlin & New York: Mouton de Gruyter. ISBN 3-11-016993-2.
  • Laufer, Asher (1999). Hebrew Handbook of the International Phonetic Association. Cambridge University Press. ISBN 0-521-65236-7.
  • Sáenz-Badillos, Ángel (1993). A History of the Hebrew Language. Tradukita de John Elwolde. Cambridge, England: Cambridge University Press. ISBN 0-521-55634-1.

en Esperanto

  • HAMMING, G. La aspigo de la hebrea lingvo. En: Scienca Revuo, vol. 2, n-ro 6 (1950), pp. 43-58 (online)


Eksteraj ligiloj