Fenoskandio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
laŭ ReVo
e Robin van der Vliet movis paĝon Finnoskandinavujo al Fenoskandio anstataŭigante alidirektilon: "Finnoskandinavujo" ne ekzistas ekster Vikipedio
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 23:10, 26 feb. 2018

Fenoskandio

Fenoskandio[1] estas geografia kaj geologia termino uzata por ara priskribo de la teritorioj de Skandinavia Duoninsulo, la Kola Duoninsulo, Karelio kaj Finlando. Geologie la termino aludas ankaŭ al la grava teritoriaro de Fenoskandia Platformo de Norvegio, Svedio, Finlando, kaj norda Danio, kiu estas la evidenta parto de la Balta Platformo kiu formas la kernon de Eŭropo. La Fenoskandia Platformo en Skandinavio malnovas ĉirkaŭ 3,100,000 milionoj da jaroj

Laŭ kultura signifo, Fenoskandio signifas la historian najbaran kontakton inter sameaj, finnaj, svedaj, norvegaj kaj rusaj popoloj kaj kulturoj. Malkiel la termino "Nordio", Fenoskandio ne inkluzivas Danion, Islandon, Gronlandon aŭ aliajn geografie senkonektajn transmarajn areojn.

La Kanalo Blanka maro - Balta maro apartigas Fenoskandion de la rusia ĉefa tero.

Vidu ankaŭ

Referencoj