Kalifornio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 85: Linio 85:
* [http://www.businessweek.com/ap/financialnews/D9JS1MLO0.htm]
* [http://www.businessweek.com/ap/financialnews/D9JS1MLO0.htm]
* [http://www.census.gov/census2000/states/ca.html]
* [http://www.census.gov/census2000/states/ca.html]
* [http://vladimir-okc.narod.ru/UU-html/P4c30.htm] [[Unuetaĝa Usono]] la 30-a ĉapitro ''"Rekordo de sinjorino Adams"'' {{eo}}


{{Vidindaĵoj de Kalifornio}}
{{Vidindaĵoj de Kalifornio}}

Kiel registrite je 05:10, 2 mar. 2018

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la usona ŝtato. Por informoj pri aliaj signifoj, vidu la artikolon California.
Kalifornio
Ŝtato de Kalifornio
Ŝtata flago de Kalifornio Ŝtata blazono de Kalifornio
(Flago de Kalifornio) (Blazono de Kalifornio)
Ŝtata kromnomo: The Golden State ("La Ora Ŝtato")
Mapo de Usono kun Kalifornio montrata
Aliaj subŝtatoj de Usono
Ĉefurbo Sakramento
Plej granda urbo Losanĝeleso
Ŝtatestro Jerry Brown
Areo 423970 km² (3)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro 37 593 222 (1-a)
 - Denso 90,49 /km² (11-a)
Aliĝo
 - Dato 9-a de septembro 1850
 - Ordo 31
Horzono Pacifika Tempo:
UTC -8/-7
Latitudo 32° 32′ N al 42° N
Longitudo 114° 8′ U al 124° 26′ U
Larĝeco 400 km
Longeco 1240 km
Alteco
 - Plej alta Monto Whitney, 4418 m m
 - Meza alteco 884 m m
 - Plej malalta Morta Valo, -86 m m
Mallongigoj
 - USPS CA
 - ISO 3166-2 US-CA
Retejo ca.gov
vdr

Kalifornio (angle kaj hispane California) estas usona ŝtato. Ĝi estas la plej multnombre enloĝata ŝtato de Usono, kun proksimume 34 milionoj da homoj kaj terareo de 404.815 km² (iom pli granda ol Japanio). Ĝin limas okcidente la Pacifiko, norde Oregono, oriente Nevado kaj Arizono, kaj sude Meksiko. La nuna Kalifornio mondfamas kiel centro de la usonaj kinoindustrio en Holivudo en la suda urbego Losanĝeleso kaj komputikindustrio en Silicia Valo apud la norda urbego Sanfrancisko.

Geografio

Topografia mapo de Kalifornio

Kalifornio estas granda ŝtato kun tre diversa geografio. La Kalifornia Centra Valo situas meze de la ŝtato, ĉirkaŭita de la Kaskada Montaro norde, la Sierra Nevada oriente, la Tehachapi Montaro sude kaj la Pacifika Marbord-montaro Oriente. La Norda parto de Centra Valo enhavas la Sakramentan Rivervalon, kaj la suda parto enhavas la San-Joaquin-an Rivervalon. La Centra Valo estas ekstreme fekunda, kaj kreskas proksimume unu triono de kultivaĵoj por la tuta Usono.

La Sierra Nevada (Hispane: neĝa montaro) enhavas Monto Whitney, la plej alta montopunkto en la koheraj subŝtatoj, kaj ankaŭ Naciaj Parkoj Josemiteaj, Reĝa-Kanjonaj, kaj Sekvojaj. Oriente situas kelkaj lagoj, kiuj estas grava por migrantaj birdoj, inter ili Lago Mono kaj Lago Tahoe, ankaŭ ĉefa turisto celloko. En la sudorienta angulo situas la Mojave-Dezerto kaj Morta Valo, kiu havas la plej varmega kaj plej malalta punkto en Nordameriko.

Fitogeografie, proksimume 45 procentoj de la stato estas arbaro, inter ili aristaj pinoj en la Sierra Nevada (iom de la plej malnovaj arboj en la mondo), sekvojoj laŭ la norda Marbord-Montaro (la plej altaj arboj en la mondo), kaj sekvojadendroj ĉirkaŭ Nacia Parko Sekvoja (la plej granda vivantaj organismoj). Tektonike, Kalifornio estas tre sismologie aktiva, ĉar kelkaj faŭltoj trapas la staton, plejeminente la Faŭlto de San Andreas. Grandaj tertremoj frapis la staton en 1906 kaj 1989.

Historio

Hispanaj esploristoj de la 16-a jarcento nomis ĉi tiun regionon de centra pacifikborda Nordameriko "California" laŭ paradiza lando en tiama hispana romano, sed ili ne koloniigis la tutan landon ĝis la malfrua 18-a jarcento. Dum longa tempo, la sola eŭropa penetro en la izolita loko estis hispanaj misiistoj. Ĉi tiu kolonia Kalifornio dividiĝis inter du regionoj, poste meksikaj ŝtatoj: norda Alta Kalifornio kaj suda Kalifornia Duoninsulo. Samtempe, usonaj kolonianoj komencis veni en Altan Kalifornion.

En 1846, usona koloniano ribeliĝis kontraŭ la meksika registaro en "La Urso-Flago Ribelo", kiu nomiĝis tiel pro la flago de la ribeluloj, kiu ekzistas en modifita formo en la nuna ŝtata flago. La Respubliko Kalifornio (hispane República de California, angle California Republic), ankaŭ nomita la Respubliko de la flago de la urso (hispane República de la bandera del oso, angle Bear Flag Republic), estis rezulto de ribelo gvidita de Usonanoj la 14-an de junio 1846 en la urbo de Sonoma kontraŭ la aŭtoritatoj de la meksika provinco de Alt-Kalifornio.

Samtempe, Usono forprenis Altan Kalifornion de Meksiko rezulte de la meksika-usona milito de 1846-1848, pro la fekunda Centra Valo kaj la Pacifika haveno de Sanfrancisko. Kalifornio fariĝis la 31-a usona ŝtato la 9-an de septembro 1850, du jaroj post la malkovro de oro kaŭzis la loĝantaron akceli rapide. Pro tio ĉi lasta, ĝi akiris la ĉjo-nomon "La Ora Ŝtato". La enfluo de kolonianoj de norda Usono certigis ke Kalifornio aliĝu al la nordaj ŝtatoj en la usona Enlanda Milito.

Loĝantaro

Kalifornio estas la plej loĝata ŝtato en Usono (vidu la keston maldekstre por loĝantar-statistiko en 2010). Malgraŭ ĉi tiu, la loĝantaro en Kalifornio estas disvastigita tre malegale, dense koncentrita ĉirkaŭ Sanfrancisko kaj la Silicia Valo, Sandiego, kaj Losanĝeleso. Efektive, Kantono Losanĝeleso estas sole pli dense loĝata ol 42 ŝtatoj, kiel la plej dense loĝata kantono en la lando. La Mojave-Dezerto en la sudorienta angulo estas tre malabunde loĝata, kiel ankaŭ la densa arbaro norde de la ŝtato.

Aliaj Statistikoj:

  • Etnoj: angloj (46,7%), latinamerikanoj (32,4%), azianoj (10,9%), afrikanoj (6,7%), indiĝenaj amerikanoj (1,0%), pacifikanoj (0.3%), aliaj (2,0%)
  • Lingvoj: angla (60,5%), hispana (25,8%), ĉina (2,6%), tagaloga (2,0%), vjetnama (1,3%), kaj multaj aliaj

Administra divido

Setlejoj

Ekonomio

La Golden-Gate-Ponto en Sanfancisko

Kalifornio havas la plej grandan ekonomion de ajna usona ŝtato, kaj okupigas proksimume dek tri procenton el la malneta enlanda produkto de Usono. Fakte, nur ok landoj en la mondo havas pli grandajn ekonomiojn ol Kalifornio. La internacia komerco konsistigas preskaŭ kvaronon de kalifornia ekonomio, kaj komputiloj kaj elektronikaj produktoj estas la pinta eksporto, rezulte de Silicia Valo. Aliaj gravaj sektoroj estas agrikulturo, turismo, transportado, registaro, privata komerco, kaj edukado kaj sanaj servoj. Lastatempe, Kalifornia registaro alfrontas buĝetan krizon, pro la nuna usona ekonomia recesio.

Transportado

Kalifornio estas konektita de vasta reto de Interŝtataj Ŝoseoj, Usonaj Vojoj, kaj Kaliforniaj Ŝtataj Vojoj. La Golden-Gate-Ponto, kiu portas Usonan Vojon 101 kaj Kalifornian Ŝtatan Vojon 1, estas unu el la plej fama de rekoniloj en la stato, kompletigis en 1937. Ĉefaj flughavenoj en Kalifornio inkluzivas Losanĝelesa Internacia Flughaveno kaj Sanfranciska Internacia Flughaveno.

Politiko

Kalifornio estas ĝenerale Demokrata ŝtato. Malgraŭ ĉi tiu, ĝi elektis kelkajn Respublikanajn ŝtatestrojn, inter ili siatempa ŝtatestro Arnold Schwarzenegger. Kalifornia oficiale permesas mortpunon, kaj havas la plej grandan nombron de la mortovico prizonuloj en la lando.

Pedagogio

Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley

Kalifornio havas tri apartajn sistemojn por publika postduaranga edukado. La tre respektata Universitato de Kalifornio havas dek terenojn tra la tuta stato, inter ili Berkeley, Irvine, Losanĝeleso kaj Santa Cruz. Kalifornia Ŝtata Universitato havas dudek tri terenojn, kaj estas la plej granda universitata sistemo en la lando laŭ nombro de studentoj. La sistemo de Kaliforniaj Komunumaj Superaj Lernejoj provizas kaj superlernejajn kursojn kaj metian trejnadon malplimultekoste ol universitatoj. Ĝi estas la plej granda superlerneja sistemo en Usono, kun 110 terenoj. En Kalifornio, estas ankaŭ kelkaj estimataj privataj Universitatoj, kiel Stanford, Kalifornia Instituto de Teknologio, kaj Universitato de Suda Kalifornio.

Eksteraj ligiloj