Katedralo de Erfurto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Potsdamo: ni atendu finon de diskuto pri alinomado
e rekat: Kirkoj... -> Preĝejoj..., Skribmaniero: en la 1968-a jaro → en 1968 per AWB
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Erfurt cathedral and severi church.jpg|eta|La katedralo (maldekstre) sur la monteto.]] [[Dosiero:Bundesarchiv Bild 183-31514-0001, Erfurt, Dom.jpg|eta|Historia foto kun la jam ne ekzistanta Mario-bildego super la ĉefa enirejo. Ĝin faris la venecano Salviati en 1870 laŭ la desegno de Kaselowsky; en la 1968-a jaro oni ĝin forprenis.]] [[Dosiero:Erfurt, Erfurter Dom 10.JPG|eta|La [[ĥorejoseĝaro]], la fenestroj, la ĉefaltaro.]] [[Dosiero:Erfurt cathedral interior-0009.jpg|eta|Interno de la preĝejo okcidenten.]]
[[Dosiero:Erfurt cathedral and severi church.jpg|eta|La katedralo (maldekstre) sur la monteto.]] [[Dosiero:Bundesarchiv Bild 183-31514-0001, Erfurt, Dom.jpg|eta|Historia foto kun la jam ne ekzistanta Mario-bildego super la ĉefa enirejo. Ĝin faris la venecano Salviati en 1870 laŭ la desegno de Kaselowsky; en 1968 oni ĝin forprenis.]] [[Dosiero:Erfurt, Erfurter Dom 10.JPG|eta|La [[ĥorejoseĝaro]], la fenestroj, la ĉefaltaro.]] [[Dosiero:Erfurt cathedral interior-0009.jpg|eta|Interno de la preĝejo okcidenten.]]
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 183-E00952, Erfurt, "Kerzenträger".jpg|eta|Wolfram-kandelabro antaŭ la Maria-retablo (historia foto).]] [[Dosiero:Heiliges Grab im Erfurter Dom.jpg|eta|La Sankta Tombo.]] [[Dosiero:Katholisch-Theologische Fakultät der Universität Erfurt im Kreuzgang des Doms.jpg|eta|Klostro katedrala, hodiaŭ parto de la katolika fakultato de la [[Universitato de Erfurto]].]] [[Dosiero:Erfurt, Erfurter Dom 15.JPG|eta|Surkolonaj bildoj.]]
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 183-E00952, Erfurt, "Kerzenträger".jpg|eta|Wolfram-kandelabro antaŭ la Maria-retablo (historia foto).]] [[Dosiero:Heiliges Grab im Erfurter Dom.jpg|eta|La Sankta Tombo.]] [[Dosiero:Katholisch-Theologische Fakultät der Universität Erfurt im Kreuzgang des Doms.jpg|eta|Klostro katedrala, hodiaŭ parto de la katolika fakultato de la [[Universitato de Erfurto]].]] [[Dosiero:Erfurt, Erfurter Dom 15.JPG|eta|Surkolonaj bildoj.]]
La katolika '''Katedralo de la Virgulino''' estas 1200 jarojn aĝa preĝejo situanta sur monteto en la urbocentro de [[Erfurto]]. La belega en [[Gotika arkitekturo|gotika]] stilo konstruita preĝejo estas la episkopa preĝejo de la unua [[Episkopujo de Erfurto]]. [[Martin Luther]] ricevis la pastran ordinon tie ĉi en 1507. Apud la kirko troviĝas hodiaŭ la fakultato de [[teologio]] katolika, parto de la [[Universitato de Erfurto]]. De 1828 ĝis 1835 iĝis grandstila restaŭrado (komence fare de la netalenta Stanislaus von Pereira, poste fare de [[Karl Friedrich Schinkel]]) kaj en la 18-a de oktobro 1835 rekonsekritis la kirko.
La katolika '''Katedralo de la Virgulino''' estas 1200 jarojn aĝa preĝejo situanta sur monteto en la urbocentro de [[Erfurto]]. La belega en [[Gotika arkitekturo|gotika]] stilo konstruita preĝejo estas la episkopa preĝejo de la unua [[Episkopujo de Erfurto]]. [[Martin Luther]] ricevis la pastran ordinon tie ĉi en 1507. Apud la kirko troviĝas hodiaŭ la fakultato de [[teologio]] katolika, parto de la [[Universitato de Erfurto]]. De 1828 ĝis 1835 iĝis grandstila restaŭrado (komence fare de la netalenta Stanislaus von Pereira, poste fare de [[Karl Friedrich Schinkel]]) kaj en la 18-a de oktobro 1835 rekonsekritis la kirko.
Linio 72: Linio 72:
[[Kategorio:Episkopujo de Erfurto]]
[[Kategorio:Episkopujo de Erfurto]]
[[Kategorio:Kirkoj en Erfurto]]
[[Kategorio:Kirkoj en Erfurto]]
[[Kategorio:Kirkoj sub patroneco de Sankta Maria]]
[[Kategorio:Preĝejoj sub patroneco de Sankta Maria]]
[[Kategorio:Gotikaj konstruaĵoj en Erfurto]]
[[Kategorio:Gotikaj konstruaĵoj en Erfurto]]
[[Kategorio:Domplatz (Erfurto)]]
[[Kategorio:Domplatz (Erfurto)]]

Kiel registrite je 17:59, 3 mar. 2018

La katedralo (maldekstre) sur la monteto.
Historia foto kun la jam ne ekzistanta Mario-bildego super la ĉefa enirejo. Ĝin faris la venecano Salviati en 1870 laŭ la desegno de Kaselowsky; en 1968 oni ĝin forprenis.
La ĥorejoseĝaro, la fenestroj, la ĉefaltaro.
Interno de la preĝejo okcidenten.
Wolfram-kandelabro antaŭ la Maria-retablo (historia foto).
La Sankta Tombo.
Klostro katedrala, hodiaŭ parto de la katolika fakultato de la Universitato de Erfurto.
Surkolonaj bildoj.

La katolika Katedralo de la Virgulino estas 1200 jarojn aĝa preĝejo situanta sur monteto en la urbocentro de Erfurto. La belega en gotika stilo konstruita preĝejo estas la episkopa preĝejo de la unua Episkopujo de Erfurto. Martin Luther ricevis la pastran ordinon tie ĉi en 1507. Apud la kirko troviĝas hodiaŭ la fakultato de teologio katolika, parto de la Universitato de Erfurto. De 1828 ĝis 1835 iĝis grandstila restaŭrado (komence fare de la netalenta Stanislaus von Pereira, poste fare de Karl Friedrich Schinkel) kaj en la 18-a de oktobro 1835 rekonsekritis la kirko.

Arkitekturo

Portalo

Suprenirinte la ŝtuparon oni ekvidas portalon imponan kun la 12 apostoloj bonvenigantaj onin. Sur la meza pilo staras la Dipatrino kun Infano. Ŝi aperas duan fojon pli malsube dolorplena pro la krucumita filo: flanke estas Johano la Evangeliisto. Ĉe la okcidenta flanko videblas la Lasta juĝo. La venkinto de la morto, la releviĝinta Kristo, montras la stigmatojn kaj la lancpinte vunditan torakon. Fakte oni rigardas skulptitajn kristnask- respektive paskofeston. Konvenas bonege al tio la ankaŭ montrita parabolo de la dek virgulinoj, kiuj kun malsimila diligenteco atendas la alvenon de la baldaŭa novedzo. Ĝi estas simbolo por la reveno de Jesuo dum la Lasta juĝo (kp. Mt 25,1-12).

Ĥorejo

De 1154-1237 la altarejo estis izolita de la resto de la romanikstila preĝejo per apartiga septovando. La unua malgranda, gotikstila ĥorejo (konsekrita en 1290) jam en 1337 - post nur 47 jaroj! - malkonstruitis por planoj fari pli grandan (finita en 1370/72). Ĝi estas alta je 25 m, larĝa je 13,5 m kaj longa je 33 m. La vitraloj multkoloraj kvazaŭ komplete konserviĝis, unikaĵo en Germanio. El la fenestroj elstaregas la Fenestro de Bonifaco.

Ĉe la norda vando estas la enirejo al la kripto, kie estas entombigitaj Sankta Adelario kaj Sankta Eobano (trovo de la ostoj en 1154).

Alia trezoro estas la ĥoreja seĝaro kun belegaj lignaj skulptaĵoj (de 1328/9). La baroka ĉefaltaro el ligno (pli ol 16 metrojn alta, larĝeco de 13 m) enstalitis en 1697 kaj montras interŝanĝeblajn bildojn de Jakob Samuel Beck kaj Tobias Hildebrand.

Turoj

La centra spajro de la tri turoj enhavas la sonorilon Maria Gloriosa kiu, post sia gisado de Geert van Wou en 1497, estas la plej granda liber-svinganta sonorilo de la mondo. Ĝi estas konata pro la pureco kaj beleco de la tonoj.

Efektoj ĝeneralaj

Starante sub la galerio, la vizitanto sentas la dimensiojn de la katedralo (longeco: 88 m) verŝajne plej bone. La ĉefa navo finkonstruitis en 1465 post 10 jaroj kaj anstataŭis la antaŭan romanikstilan. La grandeco de la iama transepto difinis la larĝecon de la flankaj navoj. Sur la fundamentojn de la romanika meza navo oni starigis la kolonojn de la gotika navo; pro tio la meza navo estas pli malgranda ol la du flankaj. Plilongigo okcidenten malhelpis (kiel ankaŭ ĉe la Preĝejo Sankta Severo) la krutaj deklivoj de la katedralmonteto.

Artaĵoj en la longa navo

  • Se oni revenas el la ĥorejo en la direkton de la longa navo, oni atentiĝas maldekstre, sub malfermita volbaĵo romanikstila, pri stukmadono (de 1160). Duoncirkle staras apud ŝi 8 martiroj kun palmbranĉoj, inter ili la episkopoj Adelario kaj Eobano; meze estas Jesuo Kristo.
  • Ĉe la sama flanko troviĝas eŭkaristia kesto el grejso (de 1570/80) kaj antaŭ ĝi la bronza Wolfram-kandelabro (de 1160): kune kun la t.n.Leono de Brunsvigo ĝi estas la plej malnova, kave gisita granda bronzaĵo de Mezepoko.
  • Malfruromanika juda ŝabatkandelingo (de 1200): oni vidas nur kopion, dume la originalo troviĝas en la katedrala trezorejo. Alia kopio estas en la Juda muzeo. La kandlabro estis nur uzita private, neniam en sinagogo.
  • Sankta Tombo: Ĝi estas kestego de 1450/60; la figuro de la mortinto estas de super natura grandeco kaj datumas eble de ankoraŭ pli frue.
  • Vandbildo de Sankta Kristoforo: La giganta pentraĵo de pli ol 50 kvadratmetroj donacitis en 1499 fare de la katedraldekano Markus Becker. Dekstre - samnivele al la kapo de la sanktulo - estas pentrita en la fono la katedralo.
  • Epitafoj: Sub la Kristoforo-bildo estas la tomboslabo por la Grafo de Gleichen, farita inter 1250-75, kiu ĝis 1813 troviĝis en la Preĝejo Sankta Petro. Menciindas krome la reliefa epitafo de la surloka anstataŭanto de la majenca ĉefepiskopo Johann von Allenblumen (+ 1432) kun la adorado de la Tri reĝoj kaj portretoj de la donacintoj; pluse la tomboslabo de la erfurta helpepiskopo Johannes Bonemilch (+ 1510): la bronzaj eroj surmetitaj al la ŝtonaĵo montras la mortintan ekleziulon en ornato (= la unua slabo maldekstre).
  • Baptujo: tiu malfrurenesanca artaĵo estis donacita en 1587 de la katedrala kapitulestro Konrad Breyttenbach - kaj farita de la plej bona skulptisto siatempe en Erfurto, la (protestanta) artisto Hanas Friedemann la maljuna, kaj de Hieronymus Preußler.
  • Ĥoreja seĝaro nekatedrala: Ĉe la norda vando staras partoj de la altareja seĝaro el la preĝejo de la eksa Kartuzio de Erfurto.
  • Ĉe la ĉefa portalo: Maldekstre troviĝas funebranta madono (originalo en la katedrala trezorejo), dekstre estas tri malfrugotikaj skulptitaj reliefoj kun bunta rando el erfurta ateliero (ĉ. 1470). Ili montras la naskiĝon de la Sinjoro, la adoradon de la Tri reĝoj kaj la elverŝon de la Sankta Spirito pentekoste. Supre de la pordego estas aliaj skulptaĵoj malfrugotikaj prenitaj de kruc-grupo (Maria, Johano kaj Laŭrenco).
  • Altaro de Sankta Katerino: Sub tegmenteto oni vidas bildon de Lucas Cranach la maljuna, kiu montras la Fianĉiniĝon de Sankta Katerino.
  • Pentro sur la kolonoj: La grandaj kurbitaj pentraĵoj de la navaj piloj estas de la 16-a jc.

Orgeno

Ĉe la okcidenta flanko de la navo estas sur galerio orgeno farita en 1992 fare de la firmao Alexander Schuke el Potsdamo. De la romantikstila antaŭa Klais-orgeno de 1906 (forigita en la 1950-aj jaroj) uzeblis kelkaj registroj por la nova instrumento. La inter fakuloj ege laŭdata muzikilo havas 63 registrojn sur tri klavaroj. Ĝi estas simfonia muzikilo kaj povas krei imponan sonpovon. De la ludotablo supre eblas manipuli ankaŭ duan pli malgrandan orgenon malsupre, kio provokas efektojn belegajn. Ambaŭ orgenoj kune havas ne tute 7.000 orgenfajfilojn (ĉ. 4.400 + ĉ. 2.500).

Kulturo

Ĉiujare dum la somero okazas sur la ŝtuparo de la katedralmonteto famaj festivaloj nomitaj DomStufen-festivalo.

Katedralmonteto

70 ŝtupoj kondukas de la katedralplaco supren al la katedralmonto, kiun superregas la katedralo kaj la Preĝejo Sankta Severo. La plej alta pinto de la Severo-kirko estas 86 metrojn super la katedralplaco kaj la plej alta pinto de la katedralo 81 metrojn: la katedralon apogas 12 metrojn altaj kavaj enrokigitaj pilieroj. Supre kondukas rondpado, kiu permesis al la pilgrimuloj edife ĉirkaŭiri la preĝejon.

Verŝajne jam antaŭ la fondo de la Episkopujo de Erfurto konstruitis preĝejo ĉ. en 725. Restoj de la pli malgranda preĝejo devas esti sub la nuna katedralo; fundamenta muraro estis trovita. Dekstre estis eta klostro-kirko de benediktaninoj. Pro mankospaco, dum jarcentoj unu preĝejo simple konstruiĝis sur la pli malnovan. Ĉe la plej mallarĝa loko la du hodiaŭaj preĝejoj ne havas distancon pli grandan ol 5 metroj unu de la alia! La okcidenta portalo kaj la ŝtuparo ĉe la okcidenta parto estas nur de la 19-a jc.

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Falko Bornschein u.a.: Die Glasmalereien von Charles Crodel im Dom zu Erfurt. Edition Leipzig, Leipzig 1999, ISBN 3-361-00502-7.
  • Brandenburgische Akademie der Wissenschaften (Eld.): Historische Glasmalerei. Schutzverglasung, Bestandsicherung, Weiterbildung; ein Projekt der Deutschen Bundesstiftung Umwelt. Edition Leipzig, Leipzig 1999, ISBN 3-361-00500-0, p. 86 sekv., 96 sekv.
  • Johannes Cramer: Forschungen zum Erfurter Dom (= Arbeitsheft des Thüringischen Landesamtes für Denkmalpflege/Neue Folge; Bd. 20). Verlag Reinhold, Altenburg 2005, ISBN 3-937940-10-3.
  • Verena Friedrich: Die Glocken der Domkirche Beatae Mariae Virginis zu Erfurt (= Peda-Kunstführer; Bd. 541). Kunstverlag Peda, Passau 2001, ISBN 3-89643-541-8.
  • Edgar Lehmann, Ernst Schubert: Dom und Severikirche zu Erfurt. 2-a neŝanĝita eldono, Koehler & Amelang, Leipzig 1991, ISBN 3-7338-0041-9.
  • Rolf-Günthe Lucke: Der Dom zu Erfurt (= Kleine Kunstführer; Bd 1874). Schnell und Steiner, Regensburg 2000. ISBN 3-7954-4039-4.
  • Klaus Mertens (Text), Klaus G. Beyer (Fotos): Der Dom zu Erfurt (= Das Christliche Denkmal/Sonderheft; 4). Union-Verlag, Berlin 1975.
  • Ernst Schubert: Der Dom zu Erfurt. Union-Verlag, Berlin 1992, ISBN 3-372-00326-8.
  • Helga Wäß: Grabplatten, Heiligenschrein und Heiliges Grab in der “Domkirche St. Marien“ zu Erfurt. En: Form und Wahrnehmung mitteldeutscher Gedächtnisskulptur im 14. Jahrhundert. Edition Tenea, Berlin 2006, ISBN 3-86504-159-0 (2 vol., samtempe disertacio ĉe la Universitato de Göttingen 2001).

Eksteraj ligiloj