Kritika pensado: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de Monda Tago de Filozofio
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 40: Linio 40:
*
*


[[Kategorio:Filozofio]]
[[Kategorio:Kritika pensado| ]]

Kiel registrite je 15:50, 10 mar. 2018

La kritika pensado estas la procezo permesanta la atentan ekzamenon de la datumoj antaŭe determini ilian validecon.

Etimologio

La sencoj venas el la latina vorto criticus, kaj el la greka vorto κριτικός (kritikos) kun la signifo tiu kiu perceptas.

Difino

Estas diversaj difinoj. Unu el ili estas tiu de la Nacia Konsilo por Plejboneco en Kritika Pensado: "intelekta procezo rigora por konceptado, analizado, sintezado kaj taksado la informadojn kaj kredojn rezultantajn de la observadoj, rezonoj aŭ komunikadoj, kiu helpas agi kaj decidi"[1].

Divastigo de ĝia instruaĵo en la tuta mondo

En Francio

En 2010, la Kolektivo de Transdisciplina Esplorado je Kritika Pensado kaj Scienco (CORTECS france) naskiĝis kaj disvolvas instruaĵojn kaj risursojn, kies atingo estas libera kaj senpaga interrete[2]. Ekde 2011, la "Joseph Fournier" Universitato kreis mision, titolitan "Scienco, kitriko, socio", pri kies zorgo respondecas Richard Monvoisin, unu el la CORTECS-membroj[3]. La CORTECS estas senprofitcela.

En Germanio

La Socio por la Scienca Esploro Parasciencoj (GWUP germane) ankaŭ estas senprofitcela organizo, kiu disponigas tekstojn, prelegojn ktp., pri kritika pensado de membroj[4].

En Svisio

La Svislanda Skeptikisto - Asocio por la kritika pensado (Skeptiker Schweiz, germane) ekzistas de 2012[5]. Ĝi estas tute sendependa de ia ajn profitcela organizo. Ĝi disponigas risursojn kaj organizas eventojn en Svisio.

En Usono

La James Randi Instruaĵo Fondaĵo (JERF angle) estas senprofitcela organizo fondita en 1996 de la magiisto kaj skeptikulo James Randi[6]. Ĝia misio inkludas la instruaĵon de la publiko kaj de amaskomunikiloj pri la danĝeroj de la akcepto de neprovitaj asertoj, kaj subtenas la sciencan esploron pri la paranormaleco.

Ekzistas ankaŭ la Centro por Kritika Pensado kaj Kritika Moralo kaj la Fondaĵo por Kritika Pensado, kiuj estas du senprofitcelaj organizoj[7]. Ili proponas kursojn kaj risursojn por interalie helpi instruistojn propagi la kritikan pensadon. Ili pensas ke la kritika pensado estas necesega por la socio.

Eksteraj ligiloj

Kurso en Esperanto pri kritika pensado, Monda.eu,

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. The Critical Thinking Community criticalthinking.org Atingebla interrete. Legita 2014-09-08. (Angle.)
  2. CORTECS cortecs.org Atingebla interrete. Legita 2014-09-08. (France.)
  3. UJF : misio pri scienco, kritiko kaj socio ujf-grenoble.fr Atingebla interrete. Legita 2014-09-08. (France.)
  4. GWUP gwup.org Atingebla interrete. Legita 2014-09-09. (Germane.)
  5. Skeptiker Schweiz skeptiker.ch [http://www.skeptiker.ch/ueber-uns/ Atingebla interrete.] Legita 2014-09-09. (Germane.)
  6. JERF randi.org Atingebla interrete. Legita 2014-09-08. (Angle.)
  7. Critikal Thinking criticalthinking.org [http://www.criticalthinking.org/pages/our-mission/405 Atingebla interrete.] Legita 2014-09-09. (Angle.)