Carl Abraham Pihl: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Korektis mistajpon
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto homo}}
[[Dosiero:CarlAbrahamPihl.jpg|thumb|150px|Carl Abraham Pihl]]
[[Dosiero:CarlAbrahamPihl.jpg|thumb|150px|Carl Abraham Pihl]]
'''Carl Abraham Pihl''', naskita la {{daton|16|januaro|1825}} en [[Stavanger]], mortinta la {{daton|14|septembro|1897}} en [[Oslo|Christiania]], estis la precipa [[fervojo|fervoja]] inĝeniero de [[Norvegio]] en la dua duono de la [[19-a jarcento]].
'''Carl Abraham Pihl''', naskita la {{daton|16|januaro|1825}} en [[Stavanger]], mortinta la {{daton|14|septembro|1897}} en [[Oslo|Christiania]], estis la precipa [[fervojo|fervoja]] inĝeniero de [[Norvegio]] en la dua duono de la [[19-a jarcento]].

Kiel registrite je 19:10, 19 mar. 2018

Carl Abraham Pihl
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1825 (1825-01-16)
en Stavanger
Morto 14-an de septembro 1897 (1897-09-14) (72-jaraĝa)
en Christiania
Tombo Vår Frelsers gravlund en Oslo
Ŝtataneco Norvegio
Alma mater Teknologia Universitato de Ĉalmers
Familio
Frat(in)o Oluf Pihl
Infano Alice Pihl
Okupo
Okupo inĝeniero • konstruinĝeniero • railway engineer
vdr
Carl Abraham Pihl

Carl Abraham Pihl, naskita la 16-an de januaro 1825 en Stavanger, mortinta la 14-an de septembro 1897 en Christiania, estis la precipa fervoja inĝeniero de Norvegio en la dua duono de la 19-a jarcento.

Pihl studis en Gotenburgo kaj en la 1840-aj jaroj iris labori en Anglio, kie li faris staĝon ĉe Robert Stephenson kaj poste laboris pri fervoja projekto en orienta Anglio. Inter 1850 kaj 1854 li laboris pri la ĉefa norvega fervojo ("Norsk Hovedjernbane") inter Oslo (tiam Christiania) kaj Eidsvoll. Post plia laboro en Anglio kaj Kimrujo inter 1854 kaj 1856 li definitive revenis al Norvegio por iĝi gvida inĝeniero pri fervojkonstruado.

La konstruado de la ĉefa fervojo montris, ke fervoja reto laŭ la norma ŝpuro estis ekonomie problema en monteca kaj maldense loĝata Norvegio. Pro tio Pihl esplorvojaĝis en Aŭstrio kaj Germanio kaj proponis realigi novajn norvegajn fervojajn liniojn en mallarĝa ŝpuro de 3,5 futoj (= 42 coloj aŭ 1066,8 mm); tio estas ĉirkaŭ tri kvaronoj de la norma ŝpuro. Tial oni konstruis novan linion de Hamar al Grundset laŭ tiu ĉi ŝpuro. Pro la sukceso de la linio oni uzis la saman ŝpuron por ĉiuj novaj norvegaj linioj, escepte de la translimaj linioj al Svedio, ĝis ĉirkaŭ 1900.

Pihl dum laboro pri la linio de Røros

La ŝpuro proponita de Pihl estis nomita laŭ liaj inicialoj, CAP.

En 1883, kiam estis fondita la Norvegia Ŝtata Fervojo, Pihl iĝis ĝia unua direktoro. Li restis konvinkita, ke etŝpuraj fervojoj ĉiam estos superaj al normŝpuraj. Unu jaron post lia morto la norvega parlamento decidis, ke la fervojo inter Oslo kaj Bergeno estu konstruita en norma ŝpuro.

Ĝis 1949 Norvegio transkonstruis ĉiujn gravajn fervojojn al norma ŝpuro. Sed la CAP-ŝpuro restis grava en Japanio kaj en suda kaj orienta Afriko. Ekzemple fervojo TAZARA uzas la CAP-ŝpuron.