Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Flag_of_the_Kazakh_SSR.svg estas anstataŭigita per Flag_of_the_Kazakh_Soviet_Socialist_Republic.svg. [[commons:User:CommonsDelinker|CommonsDeli
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Flag of the Kazakh SSR.svg|200px|thumb|[[Flago de la SSR Kazaĥio]].]]
[[Dosiero:Flag of the Kazakh Soviet Socialist Republic.svg|200px|thumb|[[Flago de la SSR Kazaĥio]].]]
[[Dosiero:Coat of arms of Kazakh SSR.png|170px|thumb|Blazonŝildo de SSR Kazaĥio]]
[[Dosiero:Coat of arms of Kazakh SSR.png|170px|thumb|Blazonŝildo de SSR Kazaĥio]]
La '''Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko''', mallongigite kiel '''SSR Kazaĥio''' ([[kazaĥe]]: Қазақ Советтік Социалистік Республикасы), estis la dua plej granda [[Sovetunio|respubliko de Sovetio]] laŭ la etendiĝo, kun 2.717.300 kvadrataj kilometroj, kaj ĝia ĉefurbo estis [[Alma-Ata]].
La '''Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko''', mallongigite kiel '''SSR Kazaĥio''' ([[kazaĥe]]: Қазақ Советтік Социалистік Республикасы), estis la dua plej granda [[Sovetunio|respubliko de Sovetio]] laŭ la etendiĝo, kun 2.717.300 kvadrataj kilometroj, kaj ĝia ĉefurbo estis [[Alma-Ata]].

Kiel registrite je 16:15, 27 apr. 2018

Flago de la SSR Kazaĥio.
Blazonŝildo de SSR Kazaĥio

La Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko, mallongigite kiel SSR Kazaĥio (kazaĥe: Қазақ Советтік Социалистік Республикасы), estis la dua plej granda respubliko de Sovetio laŭ la etendiĝo, kun 2.717.300 kvadrataj kilometroj, kaj ĝia ĉefurbo estis Alma-Ata.

La lando nomiĝis tiel pro la kazaĥa popolo, nomada tujrklingva etno kiu iam havas potencan Ĥanaton en Centra Azio antaŭ la rusa regado. En ĉi tiu respubliko troviĝis la soveta kosmodromo de Bajkonur proksime de la loĝloko Tiuratam, kun la sekreta urbo Leninsk, konstruita por gastigi la laboristojn de la kosmodromo.

SSR Kazaĥio ene de Sovetunio

Ĝi estis fondita la 26-an de aŭgusto 1920,komence ĝi nomiĝis RSSA Kirgizio (la "A" estas de Aŭtonoma) kiu formis parton de la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko. En aprilo 1925 ĝi estis renomata kiel RSSA Kazaĥa. La 5-an de decembro 1936, ĝi fariĝis respubliko ene de Sovetunio.

Dum la 1950-aj kaj 1960.aj jaroj, la registaro instigis al la sovetaj civitanoj ekloĝi la virgajn regionojn de Kazaĥio. La enmigrofluo (plimulte rusoj, kvankam ankaŭ estis aliaj naciaj minoritatoj deportitaj) igis etnan miksaĵon, kiu superis la kazaĥojn. Aliaj nacioj inkluzivis la ukrainojn, germanojn, belorusojn, koreojn, kaj aliaj.

La 10-an de decembro 1991 ĝi ŝanĝis la nomon de SSR Kazaĥio al Respubliko Kazaĥio, kaj ses tagojn poste proklamis la sendependon.

Vidu ankaŭ