Nederlando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 133: Linio 133:
{{legendo|#FEA746|Sen religio - 48,4%}}]]
{{legendo|#FEA746|Sen religio - 48,4%}}]]


Historie, Nederlando estis hegemonie [[Kristanismo|kristana]] socio. El la apero de la [[Protestanta Reformacio]], la nederlandanoj dividiĝis en ĉirkaŭ du trionoj de [[Protestantoj]] (ĉefe [[Reformitaj]]) kaj unu triono [[Romkatolikoj]].<ref> Por detala statistiko, rigardu [[:nl:Religie in Nederland#Statistieken van het CBS|Statistiko de la nederlanda Centraal Bureau van de Statistiek]].</ref> Tio ekŝanĝiĝis laŭgrade en la 20a jarcento ĉar estis forta deklivo en la religia aliĝo, kio plnuas. Pri la religia disvolviĝo de Nederlando en la 20a jarcento, estis tri difinaj censoj: nome la censo de 31a de Decembro 1930 registris la diversajn Protestantojn je 46.3%, Romkatolikojn je 36.5% kaj la ceteron je 17.2%. La censo de 31a de Majo 1947 registris la diversajn Protestantojn je 42.3%, Romkatolikojn je 38.6% kaj la ceteron je 19.1%. La censo de 31a de Majo 1960 registris la diversajn Protestantojn je 40.7%, Romkatolikojn je 40.5% kaj la ceteron je 18.8%. Estis forta duparta religia diferenco inter la romkatolika sudo kaj la reformacia nordo, restoj el kiuj ankoraŭ evidentiĝas. Nederlando estas nuntempe unu el la plej [[sekulara]]j landoj en la mondo. Ĉirkaŭ 39% de la loĝantaro estas religie aliĝinta kaj en 2010 mal pli ol 5.6% vizitis religiajn servojn regule (unufoje aŭ plie por monato). Spite la ĝenerala malpliiĝo en religiemo, kontraŭdirekta tendenco estas la religia revivado en la Protestanta [[Biblia zono (Nederlando)|Biblia Zono]], kaj la kresko de islamaj kaj hinduismaj komunumoj.<ref>Hans Knippenberg, "Secularization in the Netherlands in its historical and geographical dimensions," ''GeoJournal'' (1998) 45#3 pp 209–220. [http://www.springerlink.com/content/k0658n63j673385u/ online]</ref><ref>Tomáš Sobotka and Feray Adigüzel, "Religiosity and spatial demographic differences in the Netherlands" (2002) [http://som.eldoc.ub.rug.nl/ rete]</ref>
Historie, Nederlando estis hegemonie [[Kristanismo|kristana]] socio. El la apero de la [[Protestanta Reformacio]], la nederlandanoj dividiĝis en ĉirkaŭ du trionoj de [[protestantoj]] (ĉefe [[reformitaj]]) kaj unu triono [[romkatolikoj]].<ref> Por detala statistiko, rigardu [[:nl:Religie in Nederland#Statistieken van het CBS|Statistiko de la nederlanda Centraal Bureau van de Statistiek]].</ref> Tio ekŝanĝiĝis laŭgrade en la 20a jarcento ĉar estis forta deklivo en la religia aliĝo, kio plnuas. Pri la religia disvolviĝo de Nederlando en la 20a jarcento, estis tri difinaj censoj, nome:


* La censo de 31-a de decembro 1930 registris:
[[Religio]] en Nederlando estas ĝenerale konsiderata persona afero kaj oni supozas ke ĝi ne estu propagandata publike.<ref name="Becker, Jos and Joep de Hart 2006">{{cite book|title=Godsdienstige veranderingen in Nederland|language=nederlande|author1=Becker, Jos |author2=Joep de Hart |lastauthoramp=yes |isbn=90-377-0259-7|year=2006|publisher=Sociaal en Cultureel Planbureau|oclc=84601762}}</ref><ref>{{Cite book|title=Godsdienstige veranderingen in Nederland|language=nederlande|author1=Becker, Jos |author2=Joep de Hart |lastauthoramp=yes |isbn=90-377-0259-7|year=2006|publisher=Sociaal en Cultureel Planbureau|oclc=84601762}}</ref><ref>[http://www.gmanetwork.com/news/story/338181/news/world/dutch-bishops-give-pope-francis-bleak-picture-of-church-in-decline Bleak picture of church in decline] 4a de Decembro 2013 GMA news</ref>
** 46,3% estis protestantoj diversaj;
La nederlanda [[konstitucio]] garantias liberon de edukado, kio signifas ke ĉiuj lernejoj kiuj aliĝas al la ĝeneralaj kvalitkriterioj ricevas la saman financadon el la registaro. Tio inkludas lernejojn bazitajn sur religiaj principoj fare de religiaj grupoj (ĉefe la Romkatolikoj kaj variaj Protestantoj). Tri politikaj partioj en la nederlanda parlamento ([[Kristandemokrata Apelo|CDA]], [[Unio de Kristanoj|ChristianUnion]], kaj [[Staatkundig Gereformeerde Partij|SGP]]) estas bazitaj sur kristana kredaro. Kelkaj kristanaj religiaj ferioj estas naciaj ferioj (Kristnasko, Pasko, [[Pentekosto]] kaj la Ĉieliro de Jesuo).<ref>{{cite web|url=http://www.beleven.org/feesten/lijsten/landen.php?land=Nederland |title=Feestdagen Nederland |publisher=Beleven.org |accessdate=27a de Januaro 2010}}</ref>
** 36,5% estis romkatolikoj;
** 17,2% cetero.
* La censo de 31-a de majo 1947 registris:
** 42,3% estis protestantoj diversaj;
** 38,6% estis romkatolikoj;
** 19,1% cetero.
* La censo de 31-a de majo 1960 registris:
** 40,7% estis protestantoj diversaj;
** 40,5% estis romkatolikoj;
** 18.8% cetero.

Estis forta duparta religia diferenco inter la romkatolika sudo kaj la reformacia nordo, restoj el kiuj ankoraŭ evidentiĝas. Nederlando estas nuntempe unu el la plej [[sekulara]]j landoj en la mondo. Ĉirkaŭ 39% de la loĝantaro estas religie aliĝinta kaj en 2010 mal pli ol 5.6% vizitis religiajn servojn regule (unufoje aŭ plie por monato). Spite la ĝenerala malpliiĝo en religiemo, kontraŭdirekta tendenco estas la religia revivado en la Protestanta [[Biblia zono (Nederlando)|Biblia Zono]], kaj la kresko de islamaj kaj hinduismaj komunumoj.<ref>Hans Knippenberg, "Secularization in the Netherlands in its historical and geographical dimensions," ''GeoJournal'' (1998) 45#3 pp 209–220. [http://www.springerlink.com/content/k0658n63j673385u/ online]</ref><ref>Tomáš Sobotka and Feray Adigüzel, "Religiosity and spatial demographic differences in the Netherlands" (2002) [http://som.eldoc.ub.rug.nl/ rete]</ref>

[[Religio]] en Nederlando estas ĝenerale konsiderata persona afero kaj oni supozas ke ĝi ne estu propagandata publike.<ref name="Becker, Jos and Joep de Hart 2006">{{cite book|title=Godsdienstige veranderingen in Nederland|language=nederlande|author1=Becker, Jos |author2=Joep de Hart |lastauthoramp=yes |isbn=90-377-0259-7|year=2006|publisher=Sociaal en Cultureel Planbureau|oclc=84601762}}</ref><ref>{{Cite book|title=Godsdienstige veranderingen in Nederland|language=nederlande|author1=Becker, Jos |author2=Joep de Hart |lastauthoramp=yes |isbn=90-377-0259-7|year=2006|publisher=Sociaal en Cultureel Planbureau|oclc=84601762}}</ref><ref>[http://www.gmanetwork.com/news/story/338181/news/world/dutch-bishops-give-pope-francis-bleak-picture-of-church-in-decline Bleak picture of church in decline] 4a de Decembro 2013 GMA news</ref> La nederlanda [[konstitucio]] garantias liberon de edukado, kio signifas ke ĉiuj lernejoj kiuj aliĝas al la ĝeneralaj kvalitkriterioj ricevas la saman financadon el la registaro. Tio inkludas lernejojn bazitajn sur religiaj principoj fare de religiaj grupoj (ĉefe la Romkatolikoj kaj variaj Protestantoj). Tri politikaj partioj en la nederlanda parlamento ([[Kristandemokrata Apelo|CDA]], [[Unio de Kristanoj|ChristianUnion]], kaj [[Staatkundig Gereformeerde Partij|SGP]]) estas bazitaj sur kristana kredaro. Kelkaj kristanaj religiaj ferioj estas naciaj ferioj (Kristnasko, Pasko, [[Pentekosto]] kaj la Ĉieliro de Jesuo).<ref>{{cite web|url=http://www.beleven.org/feesten/lijsten/landen.php?land=Nederland |title=Feestdagen Nederland |publisher=Beleven.org |accessdate=27a de Januaro 2010}}</ref>


== Ŝtato ==
== Ŝtato ==

Kiel registrite je 19:06, 1 maj. 2018

Reĝlando Nederlando
Koninkrijk der Nederlanden

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Wilhelmus
Nacia devizo: Je Maintiendrai
(Mi firmtenos aŭ Mi konservos)
Situo
lando de Reĝlando Nederlando • lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Amsterdamo
Oficiala(j) lingvo(j) nederlanda lingvo, okcidentfrisa lingvo, Papiamento, angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) nederlanda lingvo
Plej ofta(j) religio(j) Kristanismo
Areo 41,526 km²
- % de akvo 18,41 %
Loĝantaro 17 590 672 (21-an de marto 2016)
Loĝdenso 504 loĝ./km²
Horzono UTC+01:00
Interreta domajno .nl
Landokodo NLD
Telefona kodo +31
Plej alta punkto Scenery (monto)
Plej malalta punkto Zuidplaspolder
Politiko
Politika sistemo Parlamenta konstitucia monarkio
Ŝtatestro Vilhelmo-Aleksandro de Nederlando
Ĉefministro Mark Rutte
Nacia tago 27-a de aprilo (Tago de la Reĝo)
Sendependiĝo disde Hispanio 26-a de julio 1581
Ekonomio
Valuto eŭro (EUR)
MEP laŭ 2006
– suma $ 670,929 mlrd
– pokapa $ 35.078
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto Nederland
vdr
Mapo de Nederlando
Nederlando 5500 a.K.

Nederlando (loĝata de Nederlandanoj) estas okcidenteŭropa lando, limigita de la Norda Maro (kun totala marbordo de 451 kilometroj) kaj Germanio kaj Belgio (landlimo de 1027 kilometroj). La ĉefurbo estas Amsterdamo kaj la registara sidejo estas Hago. Aliaj gravaj urboj estas Roterdamo, unu el la plej grandaj havenoj en la mondo, Utrecht, la trafika nodo de la lando kaj Eindhoven. La Reĝlando Nederlando ankaŭ konsistas el transmaraj teritorioj Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, karibaj insuloj kiuj havas grandan internan aŭtonomion.

La oficiala, nederlandlingva nomo de Nederlando estas Koninkrijk der Nederlanden (Reĝlando de la Malaltaj Landoj). Neformale oni nomas ĝin Nederland. Malĝuste ĝi estas ankaŭ nomita Holland (Holando), sed tio fakte estas nur ĝia plej grava historia provinco.

Geografio

Lando, riveroj kaj maro

Ĉirkaŭ duono de la lando situas malpli ol unu metron super la marnivelo (mezurita ĉe Amsterdamo), ĉirkaŭ unu kvarono de la lando sub ĝi. La plataj areoj estas kutime protektitaj kontraŭ ŝtormflusego de digoj, kies tuta longeco mezuras ĉirkaŭ 3.000 kilometrojn. La plej alta punkto de kontinento estas la Vaalserberg en la plej suda parto en la trilanda triangulo al Germanujo kaj Belgujo. Ĝi staras 322,50 m alta super la Amsterdama marnivelo. La plej alta monto de la reĝlando estas la 877 m alta monto Scenery sur la kariba insulo Saba, la plej malgranda loĝata insulo de la nederlandaj Antiloj.

Partoj de Nederlando, kiel ekzemple preskaŭ la tuta provinco Flevoland, estis gajnitaj de la maro. Oni nomas ilin polderoj. Ĉirkaŭ kvinon de la nederlanda areo estas kovrita de akvo. La plej granda akva areo estas la IJsselmeer, eksa nordmara golfo nomita Zuiderzee, kiu estis polderigita en 1932 per 29 km longa digo.

La plej gravaj riveroj de Nederlando, de grote rivieren (la grandaj riveroj) estas la Rejno, la Mozo kaj la Skeldo, kiuj kuniĝas pli-malpli en la granda delto de la Rejno kaj la Mozo; la plej granda centra pejzaĝo de la ŝtato.

Klimato

La ĉefa ventodirekto estas sudokcidenta, tial rezultas meza mara klimato kun malvarmetaj someroj kaj mildaj vintroj. Ĉefe en la okcidento de la lando, ĉe la nordmara bordo, la klimata estas pli oceana (mildaj vintroj, malvarmetaj someroj). Okcidenten malpligrandiĝas la influo de la Atlantiko, tiel ke la klimato ĉe la germana landlimo jam estas subatlantika, kun pli malvarmaj vintroj kaj iom pli varmaj someroj.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Malaltaj Landoj.

La teritorio de la nuna Nederlando estis dum longa tempo maldense loĝata periferia areo. Dum mezepoko ĝi apartenis al la Sankta Romia Imperio, sed en realo malgrandaj feŭdlandoj havis la povon. La diversajn duklandojn kaj graflandojn heredis la familio Habsburg, tiam ankaŭ imperiestroj de la Sankta Romia Imperio. Ili grupigis la diversajn nederlandajn provincojn kiel apartan subdividon ene de la Imperio.

La Guberniestro (nederlande Landvoogd au Gouverneur-Generaal) estis reganto de la Habsburga Nederlando (proksimume la teritorio de la hodiaŭaj Belgio kaj Luksemburgo, komence ankaŭ Nederlando) kiel reprezentanto de la monarĥo - la duko de Burgonjo ĝis 1549, la reĝo de Hispanio 1556-1706, kaj la arkiduko de Aŭstrio 1716-1794.

Post la morto de Karlo la 5-a kaj la disdivido de lia heredo, la nederlandajn provincojn heredis Filipo la 2-a, reĝo de Hispanio. Post konflikto religia kaj politika, la nederlandaj provincoj deklaris sin sendependaj. Sekvis la Okdekjara Milito kun Hispanio, kiu finiĝis en 1648, kiam la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (la nordaj provincoj) agnoskiĝis internacie. La sudaj provincoj restis habsburgaj. La 17-a jarcento estas konata kiel la Ora Epoko en Nederlando, ĉar la respubliko iĝis monda potenco politike, ekonomie kaj kulture. Gravan rolon en la politiko ludis la dinastio Oranje-Nassau, la idoj de la gvidanto de la ribelo kontraŭ la hispanoj, princo Vilhelmo la 1-a.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de judoj en Nederlando.

Post la franca okupado kreiĝis la reĝlando Nederlando en 1815, reunuigante ĉiujn malaltajn landojn en la Reĝlando de la Unuiĝintaj NederlandojUnuiĝinta Reĝlando de la Nederlandoj kiu ekzistis de 1815 ĝis 1831 (1839) kiel kunigo de teritorioj kiuj nun estas an la aktualaj Nederlando, Belgio kaj Luksemburgo. Tiu ĉi ŝtato, ofte ankaŭ simple nomata „Reĝlando de la Nederlandoj“, konsistis el la iamaj Aŭstraj Nederlandoj en la sudo kaj la antaŭa Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (1795–1806: Batava Respubliko, 1806–1810: Reĝlando Holando) en la nordo. Oni intencis starigi vivopovan ŝtaton norde de Francujo kaj okcidente de Prusujo, kiu kiel kontraŭpezo rezistu eblajn novajn ambiciojn francajn ĉi-direkten, sed ankaŭ prusan-germanan entrudiĝon al la flandra marbordo. La lando ekzistis, ĝis la sudaj provincoj sin disigis dum la Belga Revolucio en 1830 por fondi la ŝtaton Belgujo. La tiama reĝo Vilhelmo I de la Nederlandoj rifuzis akcepti subskribi packontrakton kun la nova ŝtato Belgio ĝis 1839. Luksemburgo iĝis aparta lando, sed kun nederlanda reĝo kiel sia grandduko, situacio kiu finiĝis en 1890, kiam la reĝon Vilhelmo la 3-a postsekvis lia filino Wilhelmina.

Nederlando estis granda kolonia imperio, kies plej grava kolonio estis nederlanda Hindio.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Batalo de Nederlando.

Nederlando estis neŭtrala dum la 1-a Mondmilito, sed ĝia neŭtraleco estis rompita de Nazia Germanio kiam ĝi invadis Nederlandon en majo 1940 dum la Dua Mondmilito. La Batalo de Nederlando (nederlande Slag om Nederland) estis parto de la (germane Fall Gelb), nome la Germana invado de la Malaltaj Landoj (Belgio, Luksemburgo, kaj Nederlando) kaj Francio. La batalo finis tuj post la detruega bombardado de Roterdamo fare de la Germania Luftwaffe kaj la posta minaco fare de la Germanoj por bombadi aliajn grandajn nederlandajn urbojn se la nederlandaj trupoj malakceptis kapitulacon. La nederlanda generala stabaanro sciis ke ĝi ne povos haltigi la bombardadon kaj kapitulacis por eviti ke aliaj urboj suferu la saman destinon. Nederlando restis sub germana okupado ĝis 1945, kiam la lasta nederlanda teritorio estis liberigita. Dume okazis terura ekstermado de judoj (Vidu artikolon Holokaŭsto).

Nederlando liberiĝis en 1945. Post la milito Nederlando forlasis sian neŭtralecon kaj iĝis probatalanto de eŭropa kaj internacia kunlaboro, kunfondante Benelukson, diversajn eŭropajn organizaĵojn, NATO-n kaj UN-n. Nederlandaj soldatoj partoprenis interalie la korean militon kaj la UN-protektadon en eks-Jugoslavio, sed ne povis malhelpi la masakron de Srebrenico.

Nederlando provis milite malhelpi sendependiĝon de nederlanda Hindio kiel Indonezio, kio finfine okazis en 1949. Ekde tiam ĝi tamen relative sukcese demokratigis sian regadon de okcidenthindaj teritorioj, kun interna aŭtonomio por tiuj landoj en 1954 kaj paca sendependiĝo de Surinamo en 1975.

Loĝantaro

Nederlando havis ĉirkaŭkalkule 16,785,403 loĝantojn en la 30a de Aprilo 2013.[1] Ĝi estas la 10a plej loĝata lando en Eŭropo kaj la 63a plej loĝata lando en la mondo. Inter 1900 kaj 1950, la loĝantaro de la lando preskaŭ duobliĝis el 5.1 al 10 milionoj. El 1950 al 2000, la loĝantaro plue pliiĝis, al 15.9 milionoj, kvankam tio reprezentis pli malaltan proporcion de loĝantarkresko.[2] La ĉirkaŭkalkulita kresko en 2013 estis 0.44%.[3]

La fekundindico en Nederlando estas 1.78 filojn por virino (2013 ĉ.[3]), kio estas alta kompare kun multaj aliaj eŭropaj landoj, sed sub la proporcio de 2.1 filoj por virinoj postulita por natura anstataŭado de loĝantaro. Vivdaŭro estas alta en Nederlando: 83.21 jaroj por novaj junulinoj kaj 78.93 por junuloj (2013 ĉ.[3]). La lando havas proporcion de migrado de 1.99 enmigrantoj por 1,000 loĝantoj jare.[3]

La majoritato de la loĝantaro de Nederlando estas etne nederlanda. Laŭ ĉirkaŭkalkulo de 2005, la loĝantaro estis 80.9% nederlanda, 2.4% el Indonezio, 2.4% germana, 2.2% turka, 2.0% el Surinamo, 1.9% el Maroko, 0.8% el Antiloj kaj Arubo, kaj 7.4% el aliaj lokoj.[4] Ĉirkaŭ 150,000 al 200,000 personoj kiuj loĝas en Nederlando estas eksterlandanoj, ĉefe koncentritaj en kaj ĉirkaŭ Amsterdamo kaj Hago, nune konstituanta preskaŭ 10% el la loĝantaro de tiuj urboj.[5][6]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nederlandanoj.

La nederlandanoj estas la plej altaj personoj en la mondo,[7] kun averaĝa alto de 1.81 m ĉe masklaj plenkreskuloj kaj 1.67 m ĉe inaj plenkreskuloj en 2009.[8] Homoj en la sudo estas averaĝe ĉirkaŭ 2 cm pli malaltaj ol tiuj de la nordo.

Nederlandanoj, aŭ posteuloj de nederlandanoj, troviĝas ankaŭ en enmigrontaj komunumoj tutmonde, ĉefe en Kanado, Aŭstralio, Sudafriko kaj Usono. LAŭ la usona censo de 2006, pli ol 5 milionoj da usonanoj postulas totalan aŭ partan nederlandan antaŭlaron.[9] Estas ĉirkaŭ 3 milionoj da nederlanddevenaj Afrikansoj kiuj laĝas en Sudafriko.[10] En 1940, estis 290,000 Eŭropanoj kaj Eŭrazianoj en Indonezio,[11] sed plej ekde tiam lasis la landon.[12] Laŭ Eurostat, en 2010 estis 1.8 milionoj da fremdnaskitaj loĝantoj en Nederlando, koresponde al 11.1% de la totala loĝantaro. El tiuj, 1.4 milionoj (8.5%) naskiĝis ekster la EU kaj 0.428 milionoj (2.6%) en alia ŝtato membro de la EU.[13]

Pro siaj ĉirkaŭ 400 loĝantoj por ĉiu kvadratkilometro da landa areo, Nederlando estas unu el la plej dense loĝitaj ŝtatoj en la mondo. Kompare la monda averaĝo estas 48, en Irlando 60, Germanujo 231, Namibio 2,4)[14]. Fakte Nederlando estas la 24a plej dense loĝata lando en la mondo, kun 408.53 loĝantoj por kvadrata kilometro aŭ – se oni kalkulas nur la terareon ted (33,883 km²) – 500.89 loĝantoj por kvadrata kilometro.[15] Kiam oni enkalkulas nur la terareon de provincoj (33 718 km²), nombro de 500 loĝantoj por kvadrata kilometro estis atingita en la unua duono de 2014. La Randstad estas la plej granda kunurbaĵo el la lando kiu situas en la okcidento de la lando kaj enhavas la kvar plej grandajn urbojn: nome Amsterdamo en la provinco Norda Holando, Roterdamo kaj Hago en la provinco Suda Holando, kaj Utreĥto en la provinco Utreĥto. La Randstad havas 7 milionojn da loĝantoj kaj estas la 6a plej granda metropola areo en Eŭropo. Laŭ la nederlanda statistika servo, en 2015, 28 procento de la nederlanda loĝantaro havis enspezon de ĉirkaŭ 40 milojn da EUR.[16]

Ĉefaj urboj

[17]

La distrikto Zuidas de Amsterdamo estas la sidejo de multaj nederlandaj multnaciaj entreprenoj.
Plej grandaj urbaj areoj Population
2011
Amsterdamo 2,502,000
Roterdamo 1,419,000
Hago 850,000
Utreĥto 770,000
Eindhoven 695,000
Groningen 482,000
Enschede 402,000

Lingvoj

Kono de eksterlandaj lingvoj en Nederlando (el maldekstre angla, germana, franca, hispana), laŭ porcento de la loĝantaro super 15 jaroj, 2006. Informo el esploro de EU. ebs_243_en.pdf (europa.eu)

La oficiala lingvo estas la nederlanda, kiu estas parolata de la ampleksa majoritato de la loĝantoj. Krom la nederlanda, ankaŭ la okcidentfrisa estas agnoskata kiel dua oficiala lingvo en la norda provinco Frislando (Fryslân en okcidentfrisa).[18] La okcidentfrisa havas formalan statuson por registara korespondado en tiu provinco. En la eŭropa parto de Nederlando du aliaj regionaj lingvoj estas agnoskitaj laŭ la Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj.[19]

La unua el tiuj regionaj lingvoj kiuj estas agnoskitaj estas la malaltsaksa (Nedersaksisch nederlande). La malaltsaksa konsistas el kelkaj dialektoj parolataj en la nordo kaj oriento, kiel la Tubanta dialekto en la regiono Twente, kaj la Drenta en la provinco Drenthe. Duarange, ankaŭ la Limburga lingvo estas agnoskita kiel regiona lingvo. Ĝi konsistas el nederlandaj variaĵoj de Malnovfranka lingvo en regiono Mozo-Rejno kaj kiu estas parolata en la sudorienta provinco Limburgo.[20] La dialektoj plej parolataj en Nederlando estas la Brabanta kaj la Holanda.[21]

La Ripuara lingvo, kiu estas parolata en Kerkrade kaj Vaals en la formo de, respektive, la Kerkrada dialekto kaj la Vaalsa dialekto[22][23] ne estas agnoskita kiel regiona lingvo de Nederlando.

La angla havas formalan statuson en la specialaj municipoj Saba kaj Sint Eustatius. Ĝi estas amplekse parolata en tiuj insuloj. Papiamento havas formalan statuson en la speciala municipo Bonaire. La jida kaj la cigana lingvoj estis agnoskitaj en 1996 kiel ne-teritoriaj lingvoj.[24]

Nederlando havas tradicion lerni fremdajn lingvojn, formaligita en la nederlandaj eduko leĝaro. Ĉirkaŭ 90% el la totala loĝantaro indikas ke ili kapablas konversacii en angla, 70% en germana, kaj 29% en franca.[25] Angla estas deviga fako en ĉiuj mezlernejoj.[26] En plej malaltaj edukniveloj de mezlernejoj (voorbereidend middelbaar beroepsonderwijsvmbo), unu aldona moderna fremda lingvo estas deviga dum la unuaj du jaroj.[27]

En pli altaj niveloj de mezlernejoj (hoger algemeen voortgezet onderwijshavo kaj voorbereidend wetenschappelijk onderwijsvwo), du aldonaj modernaj fremdaj lingvoj estas devigaj dum la unuaj tri jaroj. Nur dum la lastaj tri jaroj en vwo unu fremda lingvo estas deviga. Krom angla, la normigaj modernaj lingvoj estas franca kaj germana, kvankam la lernejoj povas anstataŭi unu el tiuj modernaj lingvoj per hispana, turka, araba, aŭ rusa.[27] Aldone, lernejoj en Freslando instruas kaj ekzamenas en frisa, kaj lernejoj tra la tuta lando instruas kaj ekzamenas en klasikaj greka kaj Latino por mezlernejoj (nome gimnazio aŭ vwo+).

Religio

Religioj en Nederlando en 2005 (bazita sur Geloven in het publieke domein (2006) fare de WRR)
  •  Rom-Katolikoj - 27,0%
  •  Protestantoj - 16,6%
  •  Islamanoj - 5,7%
  •  Hinduoj- 1,3%
  •  Budhanoj - 1,0%
  •  Sen religio - 48,4%
  • Historie, Nederlando estis hegemonie kristana socio. El la apero de la Protestanta Reformacio, la nederlandanoj dividiĝis en ĉirkaŭ du trionoj de protestantoj (ĉefe reformitaj) kaj unu triono romkatolikoj.[28] Tio ekŝanĝiĝis laŭgrade en la 20a jarcento ĉar estis forta deklivo en la religia aliĝo, kio plnuas. Pri la religia disvolviĝo de Nederlando en la 20a jarcento, estis tri difinaj censoj, nome:

    • La censo de 31-a de decembro 1930 registris:
      • 46,3% estis protestantoj diversaj;
      • 36,5% estis romkatolikoj;
      • 17,2% cetero.
    • La censo de 31-a de majo 1947 registris:
      • 42,3% estis protestantoj diversaj;
      • 38,6% estis romkatolikoj;
      • 19,1% cetero.
    • La censo de 31-a de majo 1960 registris:
      • 40,7% estis protestantoj diversaj;
      • 40,5% estis romkatolikoj;
      • 18.8% cetero.

    Estis forta duparta religia diferenco inter la romkatolika sudo kaj la reformacia nordo, restoj el kiuj ankoraŭ evidentiĝas. Nederlando estas nuntempe unu el la plej sekularaj landoj en la mondo. Ĉirkaŭ 39% de la loĝantaro estas religie aliĝinta kaj en 2010 mal pli ol 5.6% vizitis religiajn servojn regule (unufoje aŭ plie por monato). Spite la ĝenerala malpliiĝo en religiemo, kontraŭdirekta tendenco estas la religia revivado en la Protestanta Biblia Zono, kaj la kresko de islamaj kaj hinduismaj komunumoj.[29][30]

    Religio en Nederlando estas ĝenerale konsiderata persona afero kaj oni supozas ke ĝi ne estu propagandata publike.[31][32][33] La nederlanda konstitucio garantias liberon de edukado, kio signifas ke ĉiuj lernejoj kiuj aliĝas al la ĝeneralaj kvalitkriterioj ricevas la saman financadon el la registaro. Tio inkludas lernejojn bazitajn sur religiaj principoj fare de religiaj grupoj (ĉefe la Romkatolikoj kaj variaj Protestantoj). Tri politikaj partioj en la nederlanda parlamento (CDA, ChristianUnion, kaj SGP) estas bazitaj sur kristana kredaro. Kelkaj kristanaj religiaj ferioj estas naciaj ferioj (Kristnasko, Pasko, Pentekosto kaj la Ĉieliro de Jesuo).[34]

    Ŝtato

    Provincoj

    La provincoj en Nederlando

    Nederlando havas dek du provincojn (provincies) (ĉefurbo interkrampe):

    Ĉi tiuj provincoj konsistas el komunumoj (gemeentes) entute 458, vidu Komunumoj en Nederlando kaj Urboj en Nederlando. Krome la lando estas dividita en 37 akvo-administracioj (waterschappen), kiuj ne konformas al provincaj aŭ komunumaj limoj.

    Politiko

    Nederlando estas konstitucia monarĥio kaj parlamenta demokratio. La monarĥo rezidas en la registaro kun la ministroj kaj devas subskribi leĝojn. Teorie la monarĥo povas havi tre mulkan povon en la politiko, sed reale ŝi aŭ li ne povas uzi tiun povon sen igi konstitucia krizo. La plejparto de monarĥa povo sekve estas teoria kaj formala. La ministroj havas respondecon por la ĉiutaga administro kaj gravaj politikaj decidoj. La monarĥo ankaŭ estas la prezidanto de Raad van State ("Konsilantaro de Ŝtato"), sed tiu maloftege prezidas lin. Pasinte . Ĉar tio Nederlando ne estas ceremonia monarĥio.

    Nederlando havas duĉambra parlamento nomita la Ĝeneralaj Statoj: la plej grava ĉambro nomiĝas Tweede Kamer ("Dua Ĉambro") kaj la senato nomiĝas Eerste Kamer ("Unua Ĉambro"). La Tweede Kamer estas direkte elektata kaj havas leĝdonan povon kaj iniciatrajton, sed la senato estas indirekte elektate, funkcias kiel house of review kaj ne povas enirigi leĝojn. La Tweede Kamer havas 150 membroj inkluzive de prezidanto de la ĉambro, nomitajn parlamentmembroj. Tutaj membroj estas elektata per la nederlanda elektorato per proporcia reprezanteco elde malfermaj partilistoj. Blankaj voĉdonoj estas inkluzita en la unua disdono de seĝoj, ĉi tiuj seĝoj poste disdoniĝis kiel ekstraj seĝoj. Seĝoj estas disdonata laŭ la sistemo D'Hondt kaj la parlamento formale mankas elektosojlo. Sed praktike estas elektosojlo da 0.67% ĉar partio kiu ne enhavas unu seĝo bazata sur proporcio de voĉdonoj ne povas akiri ekstraj seĝoj. La Eerste Kamer havas 75 seĝojn kaj elektiĝas per la provincaj statoj, kiuj estas direkte elektata en provincaj elektoj. La ofico de senatano estas parttempa funkcio.

    La nederlanda parlamento estas konata por havi multajn partiojn. Ofte grandaj partidoj estas la kristandemokracia CDA (Kristandemokracia Apelacio), la socialdemokracia PvdA (Partio de la Laboro), la konservativliberalisma VVD (Partio de Popolo por Libereco kaj Demokracia), la progresliberalisma D66 (Demokratoj 66), la socialisma SP (Socialisma Partio) kaj la naciisma PVV (Partio por la Libereco). Aliaj partioj en la tuta parlamento estas la verda GroenLinks (Verda maldekstro), la verda best-rajta PvdD (Partio por la Bestoj), la konservativa kristansocia ChristenUnie (Kristanunio), la maljunulisma 50PLUS kaj la tre konservativa protestanta SGP (Politike Reformacia Partio). La regionalisma OSF (Sendependa Senata Partio) sole aperas en la senato. La Tweede Kamer ankaŭ havas kvin secesipartioj: unu el PvdA, unu el VVD, du el PVV kaj unu del 50PLUS.

    Rezultoj de parlamenta elekto de 2012
    Partiestro Partio Seĝoj antaŭ Seĝoj Voĉdonoj Proporcio
    Mark Rutte VVD (dekstre liberala) 31 41 2,504,948 26.6%
    Diederik Samsom PvdA (Partio de la laboro) 30 38 2,340,750 24.8%
    Geert Wilders PVV (Ekstreme dekstra) 24 15 950,263 10.1%
    Emile Roemer SP (Socialistoj) 15 15 909,853 9.7%
    Sybrand van Haersma Buma CDA (Kristan-demokratoj) 21 13 801,620 8.5%
    Alexander Pechtold D66 (Progresive liberala) 10 12 757,091 8.0%
    Arie Slob CU (Kristanoj) 5 5 288,785 3.1%
    Jolande Sap GL (Maldekstre verdula) 10 4 213,757 2.3%
    Kees van der Staaij SGP (Konservative kristana) 2 3 195,355 2.1%
    Marianne Thieme PVD (Partio por la bestoj) 2 182,162 1.9%
    Henk Krol 50PLUS (Pliaĝuloj) 0 2 177,631 1.9%

    Ekonomio

    Kulturo

    Pentrarto

    „Sunfloroj“ de Van Gogh
    Rijksmuseum, Amsterdamo. Unu el la plej famaj artmuzeoj en la mondo.

    Multaj mondfamaj pentristoj estis nederlandanoj. Unu el la plej famaj fruoj artistoj estis Hieronymus Bosch. La tiel nomata ora jarcento en la 17-a jarcento vidis grandajn artistojn kiel Rembrandt van Rijn, Johannes Vermeer, Frans Hals, Carel Fabritius, Gerard Dou, Paulus Potter, Jacob Izaaksoon van RuisdaelJan Steen. Famaj pentristoj el pli malfruaj epokoj estis Vincent van Gogh kaj Piet Mondriaan. M. C. Escher kaj Otto Heinrich Treumann estis konataj grafistoj.

    Sciencoj kaj teknologio

    Ĉefkonstruaĵo de la teknika universitato en Delft

    El Nederlando devenas multaj gravaj scienculoj kiel Erasmo de Roterdamo, Baruch Spinoza, Christiaan Huygens kaj Antoni van Leeuwenhoek. René Descartes pasigis la plej grandan parton de sia verkada vivo en Nederlando.

    Nuntempe ekzistas 14 ŝtataj universitatoj kaj multaj altlernejoj en Nederlando. En Noordwijk troviĝas la sidejo de la Eŭropa Kosma Agentejo.

    La Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj (en nederlanda Koninklijke Nederlandse Akademie van Wetenschappen, mallongige: KNAW) estas organizaĵo dediĉita al la antaŭeniro de scienco kaj literaturo en Nederlando. La Akademio havas hejmo en Trippenhuis en Amsterdamo.

    Literaturo

    En la ora epoko (nederlande: De Gouden Eeuw) floris krom la pentrarto ankaŭ la literaturo, kies plej famaj reprezentantoj estas Joost van den Vondel kaj Pieter Corneliszoon Hooft.

    Dum la germana okupado (19401945) Anne Frank verkis en Amsterdamo sian tutmonde konatan taglibron.

    La tri plej gravaj aŭtoroj de la dua duono de la 20-a jarcento estas Harry Mulisch ("La atenco", "La malkovro de la ĉielo", ambaŭ ankaŭ filmigitaj), Willem Frederik Hermans ("La malhelĉambro de Damokles", ankaŭ filmigita; "Neniam plu dormi") kaj Gerard Reve ("La vesperoj", "La kvara viro", ambaŭ ankaŭ filmigitaj). Aliaj konataj aŭtoroj estas Cees Nooteboom, Jan Wolkers kaj Hella Haasse.

    Muziko

    Dum longa tempo la klasika muziko ne estis organizita en Nederlando samnivele kiel en aliaj eŭropaj ŝtatoj. Nur fine de la 19-a jarcento okazis profesiigo kaj estiĝis multaj orkestroj.

    La verŝajne plej bone konata nederlanda rokbando, Golden Earring sukcesegis en la 1970-aj jaroj per "Radar Love". Ankaŭ tutmonde konataj estis en la 1970-aj jaroj la bando Ekseption kun Rick van der Linden kaj Focus, kaj ankaŭ Shocking Blue ("Venus").

    Vidu ankaŭ: Ĥabrohaŭso.

    Fama esperanta kantistaro estas Kajto.

    Kuirarto

    Amaskomunikiloj

    Radio Nederlando Tutmonda (nederlande Radio Nederland Wereldomroep, mallongigo RNW, ekde 2013 RNW Media) ĝis la jaro 2012 estis publika kaj ŝtate subvenciita radiofonia kaj televida dissenda instanco en Hilversum, produktante kaj transdonante programojn por internaciaj spektantaroj ekster Nederlando. Ekde la jaro 1992, Radio Nederlando Tutmonda ankaŭ distribuis enhavon tra retejo kaj retpoŝta teknologio.

    Esperanto en Nederlando

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado.

    La sidejo de UEA troviĝas en Roterdamo, kie okazis la Universala Kongreso en 2008.

    Nederlandaj Esperantistoj

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nederlandaj esperantistoj.

    Vidu ankaŭ

    Eksteraj ligiloj

    Referencoj

    1. Population and population dynamics; month, quarter and year. Statistics Netherlands. Alirita 12a de Junio 2013.
    2. CBS Statline – Population; history. Centraal Bureau voor de Statistiek. Alirita la 8an de Marto 2009.
    3. 3,0 3,1 3,2 3,3 The World Factbook – Netherlands. Central Intelligence Agency. Alirita 11a de Junio 2013.
    4. Garssen, Joop, Han Nicolaas and Arno Sprangers (2005) Demografie van de allochtonen in Nederland (nederlande) (PDF). Centraal Bureau voor de Statistiek. Alirita 2a de Julio 2011.
    5. Expats in Nederland.
    6. Feiten en cijfers over immigratie – Pagina 5. Ons Amsterdam.
    7. Enserink, Martin, "Did natural selection make the Dutch the tallest people on the planet?", 7a de Aprilo 2015.
    8. Reported health and lifestyle. Centraal Bureau voor de Statistiek. Alirita 12a de Aŭgusto 2012.
    9. American FactFinder, United States Census Bureau Census 2006 ACS Ancestry estimates. Factfinder.census.gov. Arkivita el la originalo je 28a de Aprilo 2011. Alirita 29a de Aprilo 2010.
    10. South Africa – Afrikaans Speakers. Library of Congress.
    11. A Hidden Language – Dutch in Indonesia (PDF). Institute of European Studies (University of California, Berkeley).
    12. Dutch colonialism, migration and cultural heritage webarchive [1] 28a de Aprilo 2011 (PDF). Royal Netherlands Institute of Southeast Asia and Caribbean Studies.
    13. Vasileva, Katya (2011) 6.5% of the EU population are foreigners and 9.4% are born abroad Arkive en [2] 28a de Januaro 2012, Eurostat, Statistics in focus vol. 34.
    14. Der Fischer Weltalmanach 2006. Zahlen, Daten, Fakten. Fischer Taschenbuch Verlag, Frankfurt am Main 2005, ISBN 3-596-72006-0; S. 334,117,126,321,325
    15. Bevolkingsteller. CBS. Alirita 23a de Novembro 2015.
    16. CBS – Income distribution – Extra. Alirita 15a de Septembro 2015.
    17. http://appsso.eurostat.ec.europa.eu/nui/show.do?dataset=urb_lpop1&lang=en
    18. Talen in Nederland – Erkende talen. rijksoverheid.nl. Alirita 12a de Aŭgusto 2014.
    19. CIA World Factbook: Official languages per country. Cia.gov. Alirita 23a de Aprilo 2011.
    20. Welschen, Ad: Course Dutch Society and Culture, International School for Humanities and Social Studies ISHSS, Universiteit van Amsterdam, 2000–2005.
    21. Hoeveel dialecten heeft het Nederlands? | Taalcanon. Taalcanon.nl. Alirita 23a de Aprilo 2014.
    22. Gemeente Kerkrade | Kirchröadsj Plat. Alirita 10a de Junio 2015.
    23. Cittaslow Vaals: verrassend, veelzijdig, veelkleurig. Alirita 9a de Septembro 2015. La arkivo PDF povas esti alirita ĉe la fino de la paĝo. La koncerna citaĵo estas en la paĝo 13: "De enige taal waarin Vaals echt te beschrijven en te bezingen valt is natuurlijk het Völser dialect. Dit dialect valt onder het zogenaamde Ripuarisch."
    24. "The Kingdom of the Netherlands further declares that the principles enumerated in Part II of the Charter will be applied to the Lower-Saxon languages used in the Netherlands, and, in accordance with Article 7, paragraph 5, to Yiddish and the Romanes languages." Netherlands: Declaration contained in the instrument of acceptance, deposited on 2 May 1996 – Or. Engl., List of declarations made with respect to treaty No. 148 – Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj
    25. European Union survey
    26. Foreign languages in secondary education. Wat is het aanbod aan vreemde talen in de onderbouw van het voortgezet onderwijs (vo)?. Rijksoverheid. Arkivita el la originalo je 29a de Aprilo 2011. Alirita 3a de Majo 2010. nederlande
    27. 27,0 27,1 Schedule of the Central Exams of 2009, Examenblad
    28. Por detala statistiko, rigardu Statistiko de la nederlanda Centraal Bureau van de Statistiek.
    29. Hans Knippenberg, "Secularization in the Netherlands in its historical and geographical dimensions," GeoJournal (1998) 45#3 pp 209–220. online
    30. Tomáš Sobotka and Feray Adigüzel, "Religiosity and spatial demographic differences in the Netherlands" (2002) rete
    31. (2006) Godsdienstige veranderingen in Nederland (nederlande). Sociaal en Cultureel Planbureau. ISBN 90-377-0259-7. OCLC 84601762.
    32. (2006) Godsdienstige veranderingen in Nederland (nederlande). Sociaal en Cultureel Planbureau. ISBN 90-377-0259-7. OCLC 84601762.
    33. Bleak picture of church in decline 4a de Decembro 2013 GMA news
    34. Feestdagen Nederland. Beleven.org. Alirita 27a de Januaro 2010.

    Eŭropa Unio