Emilo de Smolando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 13: Linio 13:
[[Kategorio:Smolando]]
[[Kategorio:Smolando]]
[[Kategorio:Svedlingva literaturo por infanoj]]
[[Kategorio:Svedlingva literaturo por infanoj]]
[[Kategorio:Fikciuloj]]
[[Kategorio:Fikciaj infanoj]]

Kiel registrite je 22:48, 1 maj. 2018

Emilo de Smolando (svede Emil i Lönneberga) estas la ĉefa figuro de pluraj infanaj libroj de la aŭtorino Astrid Lindgren.

La historioj pri Emilo publikiĝis ekde la jaro 1963 kaj filmiĝis ekde komenco de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. La libroj, sondokumentoj, filmetoj de televida serio kaj tri kinejaj filmoj iĝis plej konataj en tuta Eŭropo. Laŭ enketo de la televida kanalo RTL dum la jaro 2004 en Germanio, tie la demanditoj nomumis la figuron (tie nomata germane Michel aus Lönneberga) la plej populara personaĵo de infana literaturo.

Emil Svensson komence de la 20-a jarcento vivas sur la farmbieno Katthult en la vilaĝo Lönneberga de la sveda provinco Småland (Smolando). Kune kun li vivas la patro Antono, la patrino Alma, la fratineto Ida, la bienservisto Alfred kaj la bienservistino Lina. En Lönneberga kaj ankaŭ la ĉirkaŭaj vilaĝoj de Smolando Emilo realigas la plej fantazioplenajn petolaĵojn.

Ĉiam, kiam Emilo faris ion malŝatatan de la plenkreskuloj, li estas malliberigita en lignaĵistejo, kie li eltranĉas lignajn figurojn. Iom post iom ekestas impona kolekto.

Eksteraj ligiloj