Kostroma: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{Fonto}}
{{Fonto}}
{{informkesto urbo|regiono-ISO=RU}}
[[Dosiero:Flag of Kostroma (Kostroma oblast).png|thumb]]
'''Kostroma''' estas [[Rusio|rusia]] antikva [[urbo]], ĉefurbo de [[Kostroma provinco]]. Ĝi situas ĉirkaŭ 360 km nordoriente de [[Moskvo]] sur bordo de [[Volgo]] ĉe enenfluo en ĝin de rivero [[Kostroma (rivero)|Kostroma]] (Кострома). Unuaj mencioj apantenas al jaro [[1152]], fondinto estas konsiderata [[Georgo la Longbraka]].
'''Kostroma''' estas [[Rusio|rusia]] antikva [[urbo]], ĉefurbo de [[Kostroma provinco]]. Ĝi situas ĉirkaŭ 360 km nordoriente de [[Moskvo]] sur bordo de [[Volgo]] ĉe enenfluo en ĝin de rivero [[Kostroma (rivero)|Kostroma]] (Кострома). Unuaj mencioj apantenas al jaro [[1152]], fondinto estas konsiderata [[Georgo la Longbraka]].


Linio 40: Linio 40:
Inter rimarkindaj esperantistoj menciindas [[Ljoŝa Kuznecov]]{{Mankas fonto}}.
Inter rimarkindaj esperantistoj menciindas [[Ljoŝa Kuznecov]]{{Mankas fonto}}.


{{Commons|Кострома}}
== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.gradkostroma.ru oficiala paĝo de la urbo] {{ru}}
* [http://www.gradkostroma.ru oficiala paĝo de la urbo] {{ru}}

Kiel registrite je 08:52, 10 maj. 2018

Kostroma
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 156000–156029
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 277 393  (2021) [+]
Loĝdenso 1 920 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 57° 46′ N, 40° 56′ O (mapo)57.76805555555640.926944444444Koordinatoj: 57° 46′ N, 40° 56′ O (mapo) [+]
Alto 110 m [+]
Areo 144,5 km² (14 450 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Kostroma (Rusio)
Kostroma (Rusio)
DEC
Kostroma
Kostroma
Situo de Kostroma

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kostroma [+]
vdr

Kostroma estas rusia antikva urbo, ĉefurbo de Kostroma provinco. Ĝi situas ĉirkaŭ 360 km nordoriente de Moskvo sur bordo de Volgo ĉe enenfluo en ĝin de rivero Kostroma (Кострома). Unuaj mencioj apantenas al jaro 1152, fondinto estas konsiderata Georgo la Longbraka.

Kodo de OKATO de la urbo estas 34401.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1719.

La interurba telefona kodo estas 0942, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj.

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo.

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 57° 46′ N 40° 56′ O / 57.767 °N, 40.933 °O / 57.767; 40.933 (mapo)Koordinatoj: 57° 46′ N 40° 56′ O / 57.767 °N, 40.933 °O / 57.767; 40.933 (mapo).

En la urbo estas fervoja stacio kaj flughaveno.

En jaro 1959 la urbo havis 172 mil loĝantojn. En jaro 2002 la urbo havis 278,8 mil loĝantojn.

Kostroma estas plej vasta konata pro Ipatjevskij monaĥejo (ekde la 14-a jarcento), en kiu majstrumis bojaroj GODUNOVoj kaj unua caro Miĥail el carfamilio ROMANOV cariĝis tie. Popola heroo Ivan Susanin ankaŭ loĝis en Kostroma regiono. En Kostroma katedralo oni povas vidi faman miraklofaran ikonon de Fjodorovskaja Dipatrino. Centrala historia parto de la urbo konservas sian aspekton ekde la 18-a jarcento.

En la urbo situas grandaj teksaj fabrikoj (loka havindaĵo por turistoj estas linaj vestaĵoj), kelkaj uzinoj, 4 altlernejoj, milita kemia altlernejo, eklezia seminario.

En Kostroma verkis siajn dramojn Aleksandr N. Ostrovskij, kaj loka teatro portas lian nomon, en ĝi estis surscenigitaj ĉiuj verkoj de la dramaturgo. Ankaŭ en Kostroma situas ekspozicio de popola pentristo Jefim Ĉestnjakov.

Partneraj urboj

Esperanto en Kostroma

Inter la unuaj esperantistoj de Kostroma estis Anna Ŝarapova, kiu naskiĝis en 1863 kaj mortis en 1923. Ŝi propagandis Esperanton en la urbo kaj krome internacie kunlaboris en pluraj Esperanto-gazetoj. En apartaj libretoj aperis ŝiaj tradukoj „Kaŭkaza kaptito“, „Esperanto kaj Vegetarismo“, „Dio - unu por ĉiuj“ kaj „La Morto de Ivan Iljiĉ“ de Lev Tolstoj. Dum la Unua mondmilito ŝi loĝis en Svislando; ŝia reveno al Rusio en 1920 multe helpis al restarigo de internaciaj Esperanto-rilatoj post la milito inter la rusaj kaj alilandaj esperantistoj. Aliaj aktivuloj antaŭ la moderna periodo estis ekzemple Andrej Sokolov kaj Aleksandr Averin. Tiam en la Pedagogia Instituto estis Esperanto-klubo.

Meze de la 20-a jarcento en Ipatjevskaja Sloboda aktivis Tolokoncev, instruisto de germana lingvo en mezlernejo. Lia nepo Aleksandr transdonis al KETo kolekton de bildkartoj kaj Esperanto-libroj de sia patro.

En 1998 esperantisto Andrej Grigorjevskij vizitis la urbon por semajnfina ekspreskurso por novuloj (t.n. "Projekto EKI"). Post tiu kurso aperis kerna grupo de komencantoj, kiu poste formis lokan junularan klubon KETo. En 1999 tie okazis renkontiĝo StRIGO-4. Ankaŭ por gvido de ekspreskursoj la urbon vizitis Natalja Grigorjevskaja, Onjo Ŝejnina kaj Oleg Ĉajka.

KETo dum kelkjara ekzisto aktivis en la urbo, okazigis unuopajn kursojn kaj festivalojn. Loka gazetaro skribis pri Esperanto-eventoj kaj okazis kelkaj televidaj elsendoj/intervjuoj pri Esperanto. En 2001 KETo helpis aranĝi Rusian Esperanto-Kongreson (REK) kaj en 2003 la renkontiĝon OkSEJT-43 apud Kostroma. Membroj de KETo partoprenis Esperanto-renkontiĝojn inter alie en Ivanovo, Plos, Jaroslavl kaj Niĵnij Novgorod.

Post 2003 jaro KETo ĉesigis kunvenojn kaj nun organizita Esperanto-komunumo en Kostroma mankas.

Inter rimarkindaj esperantistoj menciindas Ljoŝa Kuznecov[mankas fonto].

Eksteraj ligiloj