Islanda lingvo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
786r (diskuto | kontribuoj) e superfluaj ligiloj, mi kredas (ili ne estu tro multaj, un troveblas en la ŝablono), kaj vikipedio |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 52: | Linio 52: | ||
Fine de la 20-a jarcento la alfabeto estis ŝanĝita. Oni anstataŭis la kombinon ''je'' per la litero ''é''. En 1974 estis abolita la litero ''z''. |
Fine de la 20-a jarcento la alfabeto estis ŝanĝita. Oni anstataŭis la kombinon ''je'' per la litero ''é''. En 1974 estis abolita la litero ''z''. |
||
== |
== Specimenoj == |
||
=== La Patro Nia === |
|||
<poem lang="is">Faðir vor, þú sem er á himnum. |
<poem lang="is">Faðir vor, þú sem er á himnum. |
||
Helgist þitt nafn, til komi þitt ríki, |
Helgist þitt nafn, til komi þitt ríki, |
Kiel registrite je 19:11, 15 maj. 2018
Islanda lingvo | |
íslenska | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
okcident-skandinava lingvaro • Nordĝermana lingvaro | |
Parolantoj | prosimume 300 000 |
Skribo | latina alfabeto (islanda alfabeto) |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropaj lingvoj
| |
Oficiala statuso | |
Reguligita de | Árni Magnússon Institute for Icelandic Studies |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | is |
ISO 639-2 | |
Bibliografia | ice |
Terminologia | isl |
ISO 639-3 | isl |
Glottolog | icel1247 |
Angla nomo | Icelandic |
Franca nomo | islandais |
La islanda lingvo (íslenska [Islenska], antaŭ 1974 íslenzka) estas nordĝermana lingvo. Ĝi estas la oficiala lingvo en Islando. Ĝi estas parolata de proksimume 300 000 homoj, ĉefe de la enloĝantoj de Islando, sed ankaŭ de kelkaj usonanoj havantaj islandajn praulojn.
Vortoj kun islanda origino en Esperanto inkluidas:
Lingva klasifiko
La islanda lingvo devenas rekte de la norena lingvo de la vikingoj, kaj tiom malmulte pluevoluis, ke multaj eĉ konsideras tiujn du unu sama lingvo. Ĝia plej proksima parenco estas la feroa lingvo, iom pli fore la norvega (nynorsk).
Specialaĵo
Parte pro la fiereco de la islandanoj pri sia kulturo, parte pro la iom fora situo de la insulo, la islanda lingvo dum pluraj jarcentoj ne spertis gravajn ŝanĝojn. Dum la aliaj skandinavaj lingvoj dum sia longa historio forĵetis la plej multajn gramatikajn specialaĵojn, la islanda gardis ilin ĝisdetale.
Krom tio la islandanoj klopodas eviti la transprenon de fremdlingvaj neologismoj. Novajn terminojn ili formas kutime el jam ekzistantaj islandaj vortoj. Tiel ekzemple la vorto tölva (komputilo) formiĝis el tala (nombro) kaj völva (magiistino). La vorto alnæmi (aidozo) estis formita el la eroj al (ĉio) kaj næmi (sensiveco), ktp.
La lernado de la islanda lingvo pro tio fariĝas sufiĉe komplika. Tamen ĝi povas esti inda, ĉar: kiu regas la nuntempan islandan lingvon, tiu eĉ pli-malpli kapablas legi la antikvajn islandajn sagaojn.
Skribo
La islanda lingvo estas skribata per varianto de la latina alfabeto, kun du konsonantaj kromsignoj þ, ð (interdenta s, z, IFA-a [ð, θ], þ venas el runoj) kaj vokalaj signoj æ, ö.
La islanda alfabeto tiel konsistas el 32 literoj:
Majuskloj | |||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
A | Á | B | D | Ð | E | É | F | G | H | I | Í | J | K | L | M | N | O | Ó | P | R | S | T | U | Ú | V | X | Y | Ý | Þ | Æ | Ö |
Minuskloj | |||||||||||||||||||||||||||||||
a | á | b | d | ð | e | é | f | g | h | i | í | j | k | l | m | n | o | ó | p | r | s | t | u | ú | v | x | y | ý | þ | æ | ö |
Historio
La nuna islanda alfabeto estis kreita surbaze de la normo formiĝinta en la 19-a jarcento. La precipa kunkreinto estas la dana lingvisto Rasmus Rask.
Fine de la 20-a jarcento la alfabeto estis ŝanĝita. Oni anstataŭis la kombinon je per la litero é. En 1974 estis abolita la litero z.
Specimenoj
La Patro Nia
Faðir vor, þú sem er á himnum.
Helgist þitt nafn, til komi þitt ríki,
verði þinn vilji, svo á jörðu sem á himni.
Gef oss í dag vort daglegt brauð.
Fyrirgef oss vorar skuldir,
svo sem vér og fyrirgefum
vorum skuldunautum.
Og eigi leið þú oss í freistni,
heldur frelsa oss frá illu.
Því að þitt er ríkið, mátturinn og dýrðin
að eilífu amen.
Vidu ankaŭ
- Ŝanĝoj inter la malnovnordlanda kaj islanda lingvoj
- Tago de la islanda lingvo
- Islanda literaturo
- Alta-Islanda lingvo
- Listo de lingvoj