Yanny aŭ Laurel: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 5: Linio 5:
[[Kategorio:Aŭdaj iluzioj]]
[[Kategorio:Aŭdaj iluzioj]]
[[Kategorio:Interretaj memeoj]]
[[Kategorio:Interretaj memeoj]]
[[Kategorio:Aperis en 2018]]
[[Kategorio: 2018]]

Kiel registrite je 15:09, 23 maj. 2018

YannyLaurel estas aŭda fenomeno, kiu ek- kaj vaste diskoniĝis en majo 2018. Temas pri unusekunda sonregistraĵo el angla retvortaro, kiun ĉirkaŭ duono de la aŭdantoj perceptis kiel laurel [ˈlɔːrəl, ˈlɒrəl], kaj la alia kiel yanny [ˈjæni], do tute malsame. Tiu ĉi miriga efekto dum kelkaj tagoj kaŭzis certan sensacion en la interreto kaj aliaj medioj. Laŭ fakuloj ĝi rezultas el tio, ke kelkaj personoj emas percepti pli altajn sonerojn, kelkaj pli malaltajn.

La (hazarda) malkovro de la fenomeno atribuiĝas al Katie Hetzel, 15-jaraĝa lernejanino de Flowery Branch High School, proksime de Atlanto, Georgio, Usono, kiu publikigis la unuan priskribon en Instagram la 11-an de majo 2018.