Kremlo de Novgorod: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
WOSlinker (diskuto | kontribuoj)
small
Neniu resumo de redakto
Linio 116: Linio 116:
'''La turo “Spaskaja”''' ('''12''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 15 x 8,3 m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 19 m. La larĝo de pordego estas 3 m. Ĝin kronas la restaŭritan laŭ priskriboj de la [[17-a jarcento]] ligna tegmento alta je 15 m, kun la observeja tureto. La ekstera fasado havas la tri rondajn ornamaĵojn kaj la zono el rombtoj. Sian nomon la turo ricevis de la superpordega preĝejo de la [[Transfiguriĝo]] de la Savanto (ruse: Savanto = Spas). Tiu preĝejo estis unuafoje konstruita en [[1297]] (aŭ [[1294]]) kaj situis en la turo, kiu ekzistis en la sama loko. La nuna turo estas konstruita en la fino de 15-a jarcento. Dum la dua mondmilito estis detruita la ligna tegmento de turo, sed la turo mem preskaŭ ne estis difektita. En [[1946]]—[[1947]], oni malkonstruis ĉiuj apudturaj alkonstruiaĵoj kaj restaŭris la turon kaj ĝian tegmenton laŭ la formo de 15-a jarcento.<ref name = tur/> <br clear="all" />
'''La turo “Spaskaja”''' ('''12''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 15 x 8,3 m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 19 m. La larĝo de pordego estas 3 m. Ĝin kronas la restaŭritan laŭ priskriboj de la [[17-a jarcento]] ligna tegmento alta je 15 m, kun la observeja tureto. La ekstera fasado havas la tri rondajn ornamaĵojn kaj la zono el rombtoj. Sian nomon la turo ricevis de la superpordega preĝejo de la [[Transfiguriĝo]] de la Savanto (ruse: Savanto = Spas). Tiu preĝejo estis unuafoje konstruita en [[1297]] (aŭ [[1294]]) kaj situis en la turo, kiu ekzistis en la sama loko. La nuna turo estas konstruita en la fino de 15-a jarcento. Dum la dua mondmilito estis detruita la ligna tegmento de turo, sed la turo mem preskaŭ ne estis difektita. En [[1946]]—[[1947]], oni malkonstruis ĉiuj apudturaj alkonstruiaĵoj kaj restaŭris la turon kaj ĝian tegmenton laŭ la formo de 15-a jarcento.<ref name = tur/> <br clear="all" />


[[Dosiero: Дворцовая_башня.JPG|eta|maldekstra|250px|<small>La interna flsanko de la turo “Palaca</small>]]
[[Dosiero: Дворцовая_башня.JPG|eta|maldekstra|250px|<small>La interna flanko de la turo “Palaca</small>]]


'''La turo “Palaca”''' ('''13''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 10,2 x 11,2 m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 20 m. Ĝi havas pordegon ekstere, sed la pordego ne estas traa, flanke de la interno de la kremlo situis alkonstruaĵo, kiu havas nur malgrandan pordon, do la turo ne estis traveturebla. Sian nomon la turo ricevis nur en 1913 laŭ ne tre klaraj kialoj. La turo estis konstruita en 1484—1499 sur la pli malnova fundamento. La interna alkonstruaĵo estis pli malnova la turo mem. En 1966—1967 estas restaŭrita laŭ la formo de 15-a jarcento, kaj oni rekonstruis la alkonstruaĵon laŭ arkeologiaj donitaĵoj.<ref name = tur/>
'''La turo “Palaca”''' ('''13''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 10,2 x 11,2 m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 20 m. Ĝi havas pordegon ekstere, sed la pordego ne estas traa, flanke de la interno de la kremlo situis alkonstruaĵo, kiu havas nur malgrandan pordon, do la turo ne estis traveturebla. Sian nomon la turo ricevis nur en 1913 laŭ ne tre klaraj kialoj. La turo estis konstruita en 1484—1499 sur la pli malnova fundamento. La interna alkonstruaĵo estis pli malnova la turo mem. En 1966—1967 estas restaŭrita laŭ la formo de 15-a jarcento, kaj oni rekonstruis la alkonstruaĵon laŭ arkeologiaj donitaĵoj.<ref name = tur/>

Kiel registrite je 19:59, 23 maj. 2018

Kremlo de Novgorod
Новгородский кремль
Monda heredaĵo

Lando  Rusio
Provinco
Urbo
Novgoroda
Velikij Novgorod
Tipo kultura heredaĵo
Surfaco 12,1 ha
Kriterioj ii, iv, vi
Fonto 604
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 58° 31′ 18″ N, 31° 16′ 34″ O (mapo)58.52166666666731.276111111111Koordinatoj: 58° 31′ 18″ N, 31° 16′ 34″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 1992  (16-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Eŭropa Ruslando

Kremlo de Novgorod (Eŭropa Ruslando)
Kremlo de Novgorod (Eŭropa Ruslando)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Velikij Novgorod

Kremlo de Novgorod (Velikij Novgorod)
Kremlo de Novgorod (Velikij Novgorod)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Kremlo (aŭ Detinec) de Velikij Novgorod estas fortikaĵo kiu situas sur la maldekstra bordo de la rivero Volĥov. La novgoroda kremlo unue estas menciita en la Unua Novgoroda kroniko ĉe la jaro 1044.[1] La kremlo kiel parto de la historia centro de Velikij Novgorod estas registrita en la listo de monda heredaĵo de Unesko.

Historio

La novgoroda kremlo sur la fragmento de ikono de la fino de 17-a jarcento.

La ligna fortikaĵo estis konstruita dum regado de la princo Vladimiro Jaroslavoviĉ kiu estis filo de Jaroslavo la Saĝa. En 1045 la princo Vladimiro komencigis konstruadon de la Katedralo Sankta Sofio, la ĉefa preĝejo de Novgorod.[2] Oni konstruis la katedralon dum sep jaroj kaj en 1052 konsekris ĝin. Post tio la princo vivis malpli ol unu monato kaj estis entombigita en la ĵus konstruita katedralo.[3]

La ligna fortikaĵo plurfoje forbrulis, sed oni konstruis ĝin denove, kaj dum tio aldonadis pliajn terenojn al la kremlo. En 1116 ĝi ekhavis sian nunan teritorion.

En 1136 novgorodanoj tre limigis potencon de princoj kaj subigis ilin al Veĉe. Princoj ne plu loĝis en la kremlo. Ekde la komenco de la 14-a jarcento ĝis la 30-aj jaroj de 15-a jarcento la ligna fortikaĵo iompostiome anstataŭiĝis per la brika kaj ŝtona.[4]

Post la konkero de la Novgorod fare de Grandprinclando Moskvo, dum 14841490, la kremlo estis multe rekonstruita, preskaŭ konstruita denove “laŭ malnova bazo”. Pagis la rekonstruadon Ivano la Tria kaj la novgoroda ĉefepiskopo Genadij.[5] En multaj lokoj, sed ne ĉie, la kremlaj muroj kaj turoj anstataŭ simplaj rektangulaj novgorodaj kreneloj ricevis moskvajn disduiĝantajn supre “hirundajn vostojn”.

En 1862 oni konstruas en la kremlo la monumenton al Jarmilo de Rusio. Dum preparado al la tiu evento eĉ estis proponita malkonstrui la muron flanke de Volĥov por oni vidu la monumenton de la alia bordo de la rivero, tiujn proponojn ne estis aprobitaj. La 7-an de majo 1862 falis sektoro de la muro, pro baldaŭa solena malfermo de la monumento oni tro rapide kaj iom fuŝe rekonstruis ĝin el novaj brikoj.[4]

Dum la Dua mondmilito la kremlo, ties muroj kaj turoj kaj internaj konstruaĵoj estis tre difektitaj kaj poste oni restaŭris ilin.

La 30-an de aprilo 1991 apud la turo Spaskaja falis sektoro de la muro pli je 20 metroj longa, kaj iom poste, en la nokto de 3-a ĝis 4-a de majo falis plia peco de la muro. Dum 19941996 la detruiĝinta fragmento de la muro inter la turoj Spaskaja kaj Knjaĵnaja estis rekonstruinta.[5]

La vortoj “kremlj” kaj “detinec

La vorto “detinec” signifas la centran parton de urbo en Rusjo,[6], enan urban fortikaĵon. En kronikoj la vorto “detinec” aperadis ekde 1097[7] kaj estis vaste uzata ĝis 14-a jarcento, kiam ĝin anstataŭis la vorto “kremlj”.[8] Ekde 14-a jarcento la vorto “detinec” estis uzata nur en novgorodaj kaj pskovaj fontoj, do ekde tiam oni povas rigardi tiun vorton novgoroda dialektaĵo.[9] Por la kremlo de Pskov oni ofte uzas la trian vorton — “Krom”.

Arkitekturo

La kremlo havas formon de neregula ovalo, etendiĝinta de nordo al sudo kaj iom konkava flanke de la rivero. La eksteraperimetro de la muroj estas 1487 m, la pej granda longo estas 565 m, la larĝo — 220 m. La tuta areo interne de la kremlo estas 12,1 hektaroj.

Ĝi, krom flanke de la rivero, estas ĉirkaŭita per defenda fosaĵo. Ĝi iam plenis ja akvo, sed nun estas seka. Nun la fosaĵo siavice estas ĉirkaŭita per la kremla parko.

Mapo de la kremlo

Per nombroj sur la mapo estas indikitaj:

1) La monumento “Jarmilo de Rusio”; 2) La Katedralo de Sankta Sofio; 3) La sonorilejo de la Katedralo de Sankta Sofio; 4) La Faceta Ĉambro; 5) La turo “Vladimirskaja”; 6) La turo “Fjodorovskaja”; 7) La turo “Metropolita”; 8) La turo “Zlatoustovskaja”; 9) La turo “Pokrovskaja” kun la preĝejo de la Kovro de Dipatrino; 10) La turo “Kokuj”; 11) La turo “Knjaĵnaja”; 12) La turo “Spaskaja”; 13) La turo “Palaca”; 14) La turo “Borisoglebskaja”, nun ne ekzistas; 15) La turo “Preĉistenskaja”, nun ne ekzistas, anstataŭigita per la samnoma arko; 16) La turo “Voskresenskaja”, nun ne ekzistas, anstataŭigita per la samnoma arko; 17) La preĝejo de Andreo Stratilat; 18) La preĝejo de Eniro de nia Sinjoro en Jerusalemon (nun ĝi estas lekciejo de la muzeo); 19) La muzeo; 20) La horloĝa turo; 21) La domo Nikitskij; 22) La loĝejo de metrpolito kaj eparkia domo (nun tie ĉi situas la filharmonio); 23) La tri domoj de klerikaro de la Katedralo Sankta Sofio (en ili okazas diversaj ekspozicioj); 24) La domo de eklezia lernejo (nun en ĝi situas la lernejo de arto); 25) La eterna flamo de gloro.

La muroj kaj la turoj de la kremlo

La muroj estas konstruitaj el ŝtonoj kaj kunigitaj per mortero. La larĝo de muroj estas de 3,6 ĝis 6,5 m, la alto de 8 ĝis 15 m.

La nomoj de la turoj ne ĉiu estas historiaj. La nomoj “Palaca”, “Knaĵnaja”, “Kokuj”, “Metropolita” aperis ĉe aŭtoroj de ĉirkaŭ limo inter 19-a kaj 20-a jarcentoj. Interne de ĉiu turo ekzistis kelkaj etaĝoj, kunigitaj per lignaj ŝtuparoj. El ĉiu turo estis eble eliri sur la muron.[10]

La turoj

La turo “Vladimirskaja” (5 sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 12,8 x 13 m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 17,8 m. Havas pordegon. En 19591961 estas restaŭrita laŭ la formo de 15-a jarcento. Havas fenestrojn kun brikaj arkoj. Super la pordego situas la restaĵo de fresko de sankta Nikolao kaj ambaŭflanke de pordego — du krucoj. Sian nomon la turo ricevis de la situanta en ĝi kaj konstruita en 1311 superpordega preĝejo de sankta Vladimiro (nun ne ekzistas). Laŭ la superpordega fresko la turo havas alian nomon — “Nikoljskaja”.[10]

La turo “Fjodorovskaja”, la vidaĵo de la horloĝa turo

La turo “Fjodorovskaja” (6 sur la mapo) — estas cilindra turo, la diametro estas 14,6 m, la alto (sen la ligna tegmento) — 19 m. Dekomence havis pordegon, sed ekde 1302 ĝin ne havas. Sian nomon la turo ricevis de la situanta en ĝi kaj konstruita en 1233 superpordega preĝejo (nun ne ekzistas), kiu estis konstruita en memoro de subite mortinta antaŭ sia edziĝo Fjodor, la frato de Aleksandro Nevskij.[10]

 

La turo “Metropolita” (7 sur la mapo) — estas ankaŭ cilindra turo, la diametro estas 13,6 m, la alto (sen la ligna tegmento) — 16,3 m. Neniam havis pordegon. Estas konstruita en 1484—1499-aj, eble sur la pli malnova fundamento. La du cilindraj turoj apudis al la palaco de metropolito kaj estis iusence ĝiaj partoj. Sian nunan nomon la turo ricevis nur en la fino de 19-a jarcento, antaŭe oni ofte nomis ĝin “la ronda”, “la ruĝa” aŭ “la ruĝa ronda”. Dum la Dua mondmilito la turo, malsame al ĉiuj aliaj, preskaŭ ne ricevis difektojn. En 1956 estas restaŭrita laŭ la formo de 15-a jarcento. Sur la turo estis trovitaj svedlingvaj skribaĵoj de 17-jarcento.[10]

La Novgoroda muzeo de antikvaĵoj sur la poŝtkarto (1913)

La turo “Zlatoustovskaja” (8 sur la mapo) — estas rektangula en la bazo. Sian nomon la turo ricevis de la apuda preĝejo, konstruinta en 14-a jarcento kaj ekzistinta ĝia 1694. Dum rekonstruo en 14841490 ĝi estis malkonstruita kaj konstruita denove. Poste oni rekonstruis ĝin plurfoje. En la fino de 17-a jarcento al la turo oni alkonstruis domon kaj komencis uzi ĉiun komplekson kiel vira malliberejo. Pro tio la turo havis aliajn nomojn — “la prizona”. En 1832 malliberejo estis fermita. En la fino de 19-a jarcento en la turo kun la alkonstruaĵo estis malfermita Novgoroda muzeo de antikvaĵoj. Dum la Dua mondmilito la turo ricevis multajn difektojn. En 1970-aj ĝi estis restaŭrita (parte) laŭ la formo de 15-a jarcento.[10]

La preĝejo de la Kovro de Dipatrino apud la turo “Pokrovskaja”.

La turo “Pokrovskaja” (9 sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 16 x 10,5 m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 18 m. Elstaras el la muroj eksteren je 9 m. Nun ne havas pordegon, sed dekomence havis. En 1305 al ĝi estis alkonstruita la preĝejo de la Kovro de Dipatrino, de kiu la turo ricevis sian nomon (La rusa vorto Pokrov signifas Kovro). Ekde la komenco de 19-a jarcento la turon oni uzas kiel virina malliberejo. Ekde 1898 — kiel kadukulejo. Ekde la 1920-aj jaroj en la turo situis arkivoj.[10] En 1968 estas restaŭrita laŭ formo de 16-a jarcento.

La turo “Kokuj” (10 sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 8,5 x 10,4 m. La alto estas 38,5 m. Pordegon la turo ne havas. Ĝia tegmento estas kovrita per ferlado, super la tegmento estas la orita kaj arĝentita flageto kun la novgoroda blazono, super flageto — la krono, kaj super ĝi — la floro. Ĝia formo estas tre malsimila kun tiu de ĉiu alia turo de novgoroda kremlo kaj tiu ĉi turo estas multe pli granda ol aliaj. En la 15-a jarcento ĉi tie estis malgranda turo, ne pli alta ol muroj. En la 17-a jarcento la turo estas rekonstruita, oni superkonstruis al ĝi tri kvarangulajn kaj pli supre du okangulajn etaĝojn. Supre oni starigis lignan tegmentiton, kovritan per ferlado. Sian nomon la turo ricevis nur en 1913. En 1960-aj ĝi estis restaŭrita laŭ la formo de 17-a jarcento. Nun sur la turo situas elrigardplatformo kun teleskopoj por rigardi vidindaĵoj de Novgorod kaj ties ĉirkaŭaĵo.[10]

La turo “Knjaĵnaja” (11 sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 9 x 9,8 m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 18,5 m. La turo ne havas pordegon. Eliroj sur la murojn nun ne plu ekzistas. Estis konstruita en 14841499, verŝajne, anstataŭ la pli malnova. Sian nunan nomon ricevis nur en la komenco de 20-a jarcento. La nomon oni povas traduki kiel “La princa”. Dum la dua mondmilito la turo estis deŝirita de la muroj, sed ne falis.[10]

La turo “Spaskaja”, vidaĵo de la turo “Kokuj”.

La turo “Spaskaja” (12 sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 15 x 8,3 m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 19 m. La larĝo de pordego estas 3 m. Ĝin kronas la restaŭritan laŭ priskriboj de la 17-a jarcento ligna tegmento alta je 15 m, kun la observeja tureto. La ekstera fasado havas la tri rondajn ornamaĵojn kaj la zono el rombtoj. Sian nomon la turo ricevis de la superpordega preĝejo de la Transfiguriĝo de la Savanto (ruse: Savanto = Spas). Tiu preĝejo estis unuafoje konstruita en 1297 (aŭ 1294) kaj situis en la turo, kiu ekzistis en la sama loko. La nuna turo estas konstruita en la fino de 15-a jarcento. Dum la dua mondmilito estis detruita la ligna tegmento de turo, sed la turo mem preskaŭ ne estis difektita. En 19461947, oni malkonstruis ĉiuj apudturaj alkonstruiaĵoj kaj restaŭris la turon kaj ĝian tegmenton laŭ la formo de 15-a jarcento.[10]

La interna flanko de la turo “Palaca

La turo “Palaca” (13 sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 10,2 x 11,2 m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 20 m. Ĝi havas pordegon ekstere, sed la pordego ne estas traa, flanke de la interno de la kremlo situis alkonstruaĵo, kiu havas nur malgrandan pordon, do la turo ne estis traveturebla. Sian nomon la turo ricevis nur en 1913 laŭ ne tre klaraj kialoj. La turo estis konstruita en 1484—1499 sur la pli malnova fundamento. La interna alkonstruaĵo estis pli malnova la turo mem. En 1966—1967 estas restaŭrita laŭ la formo de 15-a jarcento, kaj oni rekonstruis la alkonstruaĵon laŭ arkeologiaj donitaĵoj.[10]

La turoj “Borisoglebskaja”, “Preĉistenskaja” kaj “Voskresenskaja” (14, 15 kaj 16 sur la mapo respektive) ne plu ekzistas, anstataŭ la du lastaj nun estas la grandaj arkoj, tra kiu nun oni plej ofte eniras en la kremlon. Ekzistis proponoj denove konstrui la turon “Borisoglebskaja” en 1960, sed tiu propono ne estis efektivigita.
[10]

 

La muroj

La longoj de ĉiuj muroj estas jenaj:[10]

N De Ĝis Longo (m)
1 La arko “Preĉistenskaja” “La turo Palaca” 286
2 La turo “Palaca” La turo “Spaskaja” 59
3 La turo “Spaskaja” La turo “Knjaĵnaja” 75
4 La turo “Knjaĵnaja” La turo “Kokuj” 52,5
5 La turo “Kokuj” La turo “Pokrovskaja” 58,9
6 La turo “Pokrovskaja” La turo “Zlatoustovskaja” 88,4
7 La turo “Zlatoustovskaja” La arko “Voskresenskaja” 100,6
8 La arko “Voskresenskaja” La turo “Metropolita” 150
9 La turo “Metropolita” La turo “Fjodorovskaja” 62
10 La turo “Fjodorovskaja” La turo “Vladimirskaja 112,6
11 La turo “Vladimirskaja La arko “Preĉistenskaja” 172

La internaj objektoj

La monumento Jarmilo de Rusio (1 sur la mapo) estas monumento konstruita en 1862 je honoro de la miljara jubileo de la legenda alvoko de Varengoj en Rusjon.

La Katedralo de Sankta Sofio (2 sur la mapo) estas rusortodoksa katedralo konstruita inter 1045 kaj 1052, unu el la la plej antikvaj preĝejoj en Rusio, iama spirita centro de la Novgoroda respubliko.

La sonorilejo kun la alkonstruita dometo
La ekspozicio de sonoriloj

La sonorilejo de la Katedralo de Sankta Sofio (3 sur la mapo) estas murforma konstruaĵo kun kvin arkoj kaj kupoleto supre. Ĝi estas la specimeno de arkitekturo de 15-a18-a jarcentoj. La longo de sonorilejo estas 22,5 m, la larĝo — 3,4 m. Unufoje estis menciita en kronikoj ĉe 1437, kie oni skribis, ke la sonorilejo falis en Volĥov kune kun la apuda kremla muro. En 1439 laŭ ordono de ĉefepiskopo oni ĝin rekonstruis en la sama loko. Poste la sonorilejo estis plurfoje rekonstruita, en 17-a jarcento al ĝi oni alkonstruis dometon. En la mezo de la 18-a jarcento la sonorilejo ekhavas sian nunan aspekton. Dum la dua mondmilito la sonorilejo estis difektita, en 1948 — restaŭrita. La malnovaj grandaj sonoriloj estis parte perditaj, parte difektitaj kaj nun oni uzas ilin nur kiel eksponaĵoj. La sonorilejo nun estas uzata por sia komenca celo, kaj sur ĝi troviĝas ankaŭ elrigardplatformo. Antaŭ la sonorilejo situas ekspozicio de malnovaj sonoriloj.

La ĉefa halo en 18811886
La konsruaĵo de la Faceta Ĉambro ekstere

La Faceta Ĉambro (4 sur la mapo) estas domo de 15-a jarcento, konstruita en la brikogotika stilo. La Dua Novgoroda kroniko informas, ke en la konstruado partoprenis germanaj majstroj. La ĉefa halo estas la ejo por juĝo kaj konsilo de gravuloj de Novgoroda Respubliko. En 1478 ĝuste tie oni anoncis la edikton de la moskva grandprinco Ivano la Tria pri anekso de Novgorod. En la postaj jarcentoj la domo estis multfoje rekonstruita kaj sian nunan eksteran aspekton ĝi ricevis nur en 19-a jarcento, sed la ĉefa halo interne malpli ŝanĝiĝis. Nun oni aktive esploras kaj restaŭras la konstruaĵon, do espereble ĝi iam ekhavos sian komencan aspekton.

La preĝejo de Andreo Stratilat (17 sur la mapo) estas malgranda preĝejo de15-a—17-a jarcentoj kun malgranda unuarka sonorilejo super la enirejo. Ĝin kronis unu kupoleto.

La horloĝa turo (20 sur la mapo) estis konstruita en 1673. Ĝi estas la plej alta konstruaĵo en la kremlo kaj kutime ĉeestas sur ties tradiciaj vidaĵoj.

Numismatiko kaj filatelo

La novgoroda kremlo estas prezentita sur jenaj moneroj, monbiletoj kaj poŝtmarkoj:

La monbiletoj de 1995 kaj 1997 fakte estas samkostaj — 1 nova rublo egalis 1000 malnovajn post la redukto de nominalvaloro en 1997. Sur ambaŭ monbiletoj oni pentris la turojn “Knjaĵnaja”, “Spaskaja” kaj “Palaca”, estas la vidaĵo el la turo “Kokuj”.

La bildo sur la sovetunia poŝtmarko ne tre korekte spegulas la realon; sur la arĝenta monero de 2009, male, situas la mirinde ĝusta bildo de la novgoroda kremlo.

Ankaŭ oni multfoje bildigis la monumenton de Jarmilo de Rusio, situantan en la kremlo:

La monbiletoj tie ĉi estas la samaj kiel en la unua grupo, estas montrataj iliaj aliaj flankoj.

Notoj kaj referencoj

  1. La Unua Novgoroda kroniko, la malaĝa redakcio (“Izvod”), serĉu skribaĵon por la jaro 1044 (“В лЂто 6552 [1044]”).
  2. La Unua Novgoroda kroniko, la aĝa kaj malaĝa redakcioj, serĉi la jaron 1045.
  3. La Unua Novgoroda kroniko, la aĝa kaj malaĝa redakcioj, serĉi la jaron 1052.
  4. 4,0 4,1 М.Х. Алешковский, А.В. Воробьев. Новгородский кремль. Новгород, 1967
  5. 5,0 5,1 La muroj kaj turoj de la Novgoroda kremlo
  6. Ruse: Русь. En frua mezepoko teritorio loĝata de orientslavaj gentoj; heredintoj de Rusjo estas nuntempaj Rusio, Ukrainio kaj Belorusio; la vorto estas difinita en la vortaro de Volodimir Pacjurko
  7. La Unua Novgoroda kroniko, la aĝa redakcio, serĉi la jaron 1097.
  8. La artikolo Детинец en la Granda Sovetia Enciklopedio, la 3-a eldono, la ĉefredaktoro Aleksandr Proĥorov, 1969—1978.
  9. Секретарь Л. А., Трояновский С. В. Детинец в градостроительной терминологии Древней Руси //Древняя Русь. Вопросы медиевистики. 2003. № 4 (14). С. 64.
  10. 10,00 10,01 10,02 10,03 10,04 10,05 10,06 10,07 10,08 10,09 10,10 10,11 Великий Новгород. История и культура IX—XVII веков. Энциклопедический словарь. СПб.: Нестор-История, 2007.