Francisko (papo): Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
626 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
→‎Vivo: Vojaĝoj
(Titoletoj, movoj kaj etaj korektoj)
(→‎Vivo: Vojaĝoj)
La {{daton|13|marto|2013}} la [[konklavo]] elektis lin papo. Lia elektiĝo okazis en la kvina baloto, la lasta de la dua balota tago (la unuan tagon okazis nur unu baloto).
 
Li estas la unua papo naskiĝinta ekster Eŭropo post [[Gregorio la 3-a]] (naskiĝinta en [[Sirio]], kajelektita papo ekde la jaroen [[731]]).
 
Li elektis por si la nomon Francisko, kiu neniam antaŭe estis uzita de papo.
 
==== La unua parolado kiel papo ====
Tuj post la solena anonco [[Habemus Papam]] la nova papo montriĝis al la publiko kaj antaŭ ol doni sian unuan benon [[Urbi et orbi]], li faris sian unuan publikan paroladon. En ĝi li komence salutis per simpla "buonasera" ([[itala lingvo|itale]] ''bonan vesperon'') kaj aludis la fakton ke li estas neeŭropano per rimarkigi ke la ''fratoj [[kardinalo]]j iris preni lin preskaŭ je la fino de la mondo''. Li daŭrigis per preĝo por la emerita papo [[Benedikto la 16-a]], kaj, nekutime, antaŭ ol doni la benon al la urbo [[Romo]] kaj al la mondo, li mem petis ĉiun spektanton silente preĝi pri beno por li. Sekve li anoncis sian intencon iri la venontan tagon peti savogardon ĉe la [[Maria (patrino de Jesuo)|Madono]] kaj adiaŭis la publikon bondezirante al ĝi bonan nokton kaj bonan ripozon.<ref>[http://www.ikue.org La unua parolado de Papo Francisko] – traduko el la itala en la hejmpaĝo de [[IKUE]] (citita la 18-an de marto 2013)</ref>
 
=== Vojaĝoj ===
Papo Francisko vizitis (ĝis junio 2018) la sekvantajn landojn ekster Vatikano kaj Italio:
* Eŭropo: [[Albanio]], [[Bosnio kaj Hercegovino]],[[Grekio]], [[Pollando]], [[Portugalio]], [[Svedio]], [[Turkio]]
* Sudameriko: [[Bolivio]], [[Brazilo]], [[Ĉilio]], [[Ekvadoro]], [[Kolombio]], [[Paragvajo]], [[Peruo]]
* Nordameriko: [[Kubo]], [[Meksiko]], [[Usono]]
* Azio: [[Armenio]], [[Azerbajĝano]], [[Bangladeŝo]], [[Birmanio]], [[Filipinoj]], [[Israelo]], [[Jordanio]], [[Kartvelio]], [[Palestino]], [[Sud-Koreio]], [[Srilanko]].
* Afriko: [[Centr-Afrika Respubliko|Centr-Afriko]], [[Egiptio]], [[Kenjo]], [[Ugando]]
 
== Ideoj ==
1 932

redaktoj

Navigada menuo