Eljas: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 29: Linio 29:
Limas norde kun [[Navasfrías]], oriente kun [[El Payo]], ambaŭ municipoj de la [[provinco de Salamanca]]; sude kun [[San Martín de Trevejo]] kaj okcidente kun [[Valverde del Fresno]].
Limas norde kun [[Navasfrías]], oriente kun [[El Payo]], ambaŭ municipoj de la [[provinco de Salamanca]]; sude kun [[San Martín de Trevejo]] kaj okcidente kun [[Valverde del Fresno]].


Ĝin trapasas la [[rivero Eljas]] (Erges en portugala), alfluanto dekstre de la [[Rivero Taĥo]], kiu faras landlimon inter [[Hispanio]] kaj [[Portugalio]] dum ĉirkaŭ 80 km., ĝis sia enfluo en la [[Taĥo]].
Ĝin trapasas la [[rivero Eljas]] (Erges en portugala), alfluanto dekstre de la [[Rivero Taĵo]], kiu faras landlimon inter [[Hispanio]] kaj [[Portugalio]] dum ĉirkaŭ 80 km., ĝis sia enfluo en la [[Taĵo]].


La pejzaĝo estas belega kaj la [[klimato]] ege favora pro kio estas eĉ [[plantejo]]j de [[banano]]j.
La pejzaĝo estas belega kaj la [[klimato]] ege favora pro kio estas eĉ [[plantejo]]j de [[banano]]j.

Kiel registrite je 13:04, 21 jun. 2018

Eljas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Komarko Sierra de Gata
Poŝtkodo 10891
Retpaĝaro Municipo de Eljas
Politiko
Urbestro Antonio Bellanco Fernández
Demografio
Loĝantaro 1 046  (2008)
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 13′ N, 6° 51′ U (mapo)40.215833333333-6.8461111111111Koordinatoj: 40° 13′ N, 6° 51′ U (mapo) [+]
Alto 640 m [+]
Areo 33 km² (3 300 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Eljas (Ekstremaduro)
Eljas (Ekstremaduro)
DEC
Eljas
Eljas
Situo de Eljas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Eljas [+]
vdr

Eljas [Elĥas] (As Ellas en Fala, loka lingvo) estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso), regiono Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas lagarteirus. La censita populacio en 2008 estis 1046 loĝantoj.

Situo

Vidaĵo de Eljas ĉe la Sierra de Gata.

Eljas estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Gata(inter Las Hurdes kaj la portugala landlimo), je altitudo de 640 m; je 118 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 178 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas 33 km².

Limas norde kun Navasfrías, oriente kun El Payo, ambaŭ municipoj de la provinco de Salamanca; sude kun San Martín de Trevejo kaj okcidente kun Valverde del Fresno.

Ĝin trapasas la rivero Eljas (Erges en portugala), alfluanto dekstre de la Rivero Taĵo, kiu faras landlimon inter Hispanio kaj Portugalio dum ĉirkaŭ 80 km., ĝis sia enfluo en la Taĵo.

La pejzaĝo estas belega kaj la klimato ege favora pro kio estas eĉ plantejoj de bananoj.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe ankaŭ turismo.

Toponimio

La nomo de Eljas ŝajne devenas el romia epoko, pli precize el la vorto "ergástulum" aŭ karcero.

Historia heredaĵo

Kastelo

Kastelo de Eljas.

La plej grava vidindaĵo estas la kastelo de Eljas, de la 14a jarcento, kiam la vilaĝo estis sidejo de la Ordeno de Alcántara. Ĝi estas ĉe la Plaza Mayor (Granda Placo) kaj estis deklarita Monumento Histórico Artístico en 1970.

Popola arkitekturo

Temas pri vilaĝo kiu ege suferis elmigradon. Revenintoj invertis en novajn domojn kio ŝanĝis la tipan konstrumanieron. La vidaĵoj estas belegaj ĉar altas pro sia defenda situo.

Lingvo

Eljas, aŭ As Ellas, dirata en lagarteiru (loka parolmaniero), estas unu de la tri vilaĝoj de la valo de Jálama kiuj havas propran lingvon konatan kiel "Fala", kio signifas "Parolmaniero". Laŭ Ethnologue de SIL International, rilate kun UNESCO, temus pri vera lingvo, kvankam kelkaj parolas pri nur dialekto. La varianto de Eljas, pli muzikeca ol tiu de Valverde del FresnoSan Martín de Trevejo, nomiĝas lagarteiru (el lagarto, lacerto), pro la tradicia emo de la loĝantaro manĝi tiujn reptiliojn, kio nuntemope estas malpermesata. La lacertoj aperas en la blazono de la vilaĝo.

Kuriozaĵo

Same kiel en Valverde del Fresno, en Eljas estis grava "industrio" de kontrabando el la 1940-aj jaroj al la 1970-aj.

Eksteraj ligiloj

Bildaro