Ivan Franko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{informkesto homo}}
{{informkesto homo}}
'''Ivan FRANKO''' (en [[ukraina]] '''Іван Франко''') naskiĝis la [[27-an de aŭgusto]] [[1856]] en vilaĝo [[Nahujeviĉi]] apud urbeto [[Drohobiĉo]], [[Aŭstrio-Hungario]], nun - [[Ukrainio]], forpasis la [[28-an de majo]] [[1916]] en [[Lvivo]]), unu el la tri kolonoj de la ukraina poezio kune kun [[Taras Ŝevĉenko]] kaj [[Lesja Ukrajinka]], prozisto, ĵurnalisto, filozofo, tradukisto, lingvisto-scienculo, socia kaj politika aganto.
'''Ivan FRANKO''' (en [[ukraina]] '''Іван Франко''') naskiĝis la [[27-an de aŭgusto]] [[1856]] en vilaĝo [[Nahujeviĉi]] apud urbeto [[Drohobiĉo]], [[Aŭstrio-Hungario]], nun - [[Ukrainio]], forpasis la [[28-an de majo]] [[1916]] en [[Lvivo]]), unu el la tri kolonoj de la ukraina poezio kune kun [[Taras Ŝevĉenko]] kaj [[Lesja Ukrajinka]], prozisto, ĵurnalisto, filozofo, tradukisto, lingvisto-scienculo, socia kaj politika aganto.
[[Dosiero:IwanFrankoLwow.jpg|eta|La tombo de [[Ivan Franko]], en la [[Liĉakova tombejo]], en [[Lvivo / [[Lvovo]]]]
[[Dosiero:IwanFrankoLwow.jpg|eta|La tombo de [[Ivan Franko]], en la [[Liĉakova tombejo]], en [[Lvivo]] / [[Lvovo]]]]
Ivan Franko naskiĝis en orienta [[Galicio]], ukraine - ''Галичина'', en la familio de riĉa germandevena forĝisto, lia patrino apartenis al ukraina nobelaro. Fininte klasikan gimnazion en Drohobiĉo en [[1875]], li fariĝis studento de la [[Lviva Universitato]], kie li studis klasikan filozofion kaj [[ukraina]]n lingvon kaj literaturon. Siajn unuajn literaturajn verkojn li publikigis en la studenta revuo ''Druh (Amiko)''.
Ivan Franko naskiĝis en orienta [[Galicio]], ukraine - ''Галичина'', en la familio de riĉa germandevena forĝisto, lia patrino apartenis al ukraina nobelaro. Fininte klasikan gimnazion en Drohobiĉo en [[1875]], li fariĝis studento de la [[Lviva Universitato]], kie li studis klasikan filozofion kaj [[ukraina]]n lingvon kaj literaturon. Siajn unuajn literaturajn verkojn li publikigis en la studenta revuo ''Druh (Amiko)''.



Kiel registrite je 09:14, 28 jul. 2018

Ivan Franko
Persona informo
Aliaj nomoj Джеджалик • Мирон • Мирон Сторож • Мирон Ковалишин • Руслан • Іван Живий
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1856 (1856-08-27)
en Nahujeviĉi, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio
Morto 28-an de majo 1916 (1916-05-28) (59-jaraĝa)
en Lvivo, Cislajtio,  Aŭstrio-Hungario
Tombo Liĉakiva tombejo
Lingvoj ukrainapolagermana
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Alma mater Lviva UniversitatoĈernivca UniversitatoUniversitato de Vieno
Familio
Edz(in)o Olha Franko
Infanoj Petro Franko • Anna Klyuchko • Taras Franko • Andriy Franko
Okupo
Okupo verkistoĵurnalisto • poeto • kulturhistoriisto • dramaturgotradukistoekonomikisto • literaturkritikisto • politikisto • translation into Ukrainian
Verkoj Kameniari
vdr

Ivan FRANKO (en ukraina Іван Франко) naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1856 en vilaĝo Nahujeviĉi apud urbeto Drohobiĉo, Aŭstrio-Hungario, nun - Ukrainio, forpasis la 28-an de majo 1916 en Lvivo), unu el la tri kolonoj de la ukraina poezio kune kun Taras Ŝevĉenko kaj Lesja Ukrajinka, prozisto, ĵurnalisto, filozofo, tradukisto, lingvisto-scienculo, socia kaj politika aganto.

La tombo de Ivan Franko, en la Liĉakova tombejo, en Lvivo / Lvovo

Ivan Franko naskiĝis en orienta Galicio, ukraine - Галичина, en la familio de riĉa germandevena forĝisto, lia patrino apartenis al ukraina nobelaro. Fininte klasikan gimnazion en Drohobiĉo en 1875, li fariĝis studento de la Lviva Universitato, kie li studis klasikan filozofion kaj ukrainan lingvon kaj literaturon. Siajn unuajn literaturajn verkojn li publikigis en la studenta revuo Druh (Amiko).

Pro siaj kontaktoj kun socialistoj li estis arestita (1877) kaj pasigis 8 monatojn en malliberejo. Poste okazis la dua aresto (1880, Kolomeo) kaj forpelo el la universitato. De 1887 li laboris plentempe en la redakcio de pollingva ĉiutaga gazeto ''Kurier Lwowski'' kaj antaŭ la parlamentaj balotoj en 1889 li estis arestita trian fojon.

En 1890 kune kun Miĥajlo Pavlik li fondis t.n. RURP-n (Ruten-Ukraina Radikala Partio) kaj forveturis en Ĉernivcon por daŭrigi studadon en la Ĉernivca Universitato. En 1893 en Vieno I. Franko ricevis sciencan gradon Doktoro de Filozofio en slavistiko.

Trifoje en 1895, 1897, 1898 li malsukcese balotiĝis al la Galicia Sejmo. En siaj publikaĵoj Franko kritikis marksismon kaj avertis homaron pri danĝero konstrui totalitaran ŝtaton surbaze de socialisma dogmaro.

De 1894 Franko kunlaboras kun la Ŝevĉenka Scienca Societo, kiu rolis kiel ukraina scienc-akademio, kaj redaktas periodaĵon - "Literatura kaj Scienca Heroldo". Pro liaj studoj en lingvistiko kaj historio de literaturo du renomaj rusiaj akademianoj Ŝaĥmatov kaj Korĵ proponis elekti I. Frankon kiel membro de Rusia Imperiestra Sciencakademio, sed cara registaro malpermesis tion.

Mortis Ivan Franko en Lvivo kaj estis enterigita en Liĉakiva tombejo.

Verkado

La tuta verkaro de I. Franko konsistas el preskaŭ 5000 titoloj. Al ĝi apartenas versoj kaj poemoj; noveloj kaj rakontoj; dramoj; ukrainaj tradukoj el 14 lingvoj kaj elukrainaj tradukoj en germanan kaj polan lingvojn; lingvistikaj verkoj pri lingvoj ukraina, pola, rusa, germana, franca, angla kaj hungara; etnografiaj verkoj; publistikaj artikoloj en sociologio, politiko, ekonomiko, kulturaj scienscoj.


La plej konataj poemaroj: De pintoj kaj valoj (1887), Velkinta foliaro (1896), Mia smeraldo (1898), Semper tiro (1905), poemo Moseo (1905). Noveloj: Boa constrictor(1881), Borislavo ridas(1881), historia novelo Zaĥar Berkut(1882). La plej konata dramo: Forŝtelita feliĉo(1893). Li verkis ankaŭ porinfanan literaturon.

Antisemitismo

En 2013 ekstarigitis en Aŭstrio la demando, ĉu memorilo ĉe la Universitato de Vieno omaĝe al Franko restu pro antisemitismaj tendencoj en lia verkaro[1]. Nepras ĉiuokaze ankaŭ ĝenerale informiĝi pri la tiutempaj akademiaj vidpunktoj pri antisemitismo[2].

Franko kaj Esperanto

La plej unua traduko de Dediĉo (okaze de 100-jariĝo de Taras Ŝevĉenko) aperis en Ukraina Stelo en 1914 (n-ro 3-5). En 1960-aj jaroj, Andreo Rogov tradukis 3 poemojn de Ivan Franko por planata Ukraina antologio. Kun li ankaŭ kunlaboris Sergeo Zikejev, kiu tradukis 4 poemojn okaze de 50-a datreveno de la poeta morto en 1966. Nadija Hordijenko Andrianova tradukis poemon Semper tiro, Denteto tradukis La Ŝtonhakistoj kaj Pasis temp'. En libro Narode mij (en lingvoj de la mondo) aperis traduko de Prologo al poemo Moseo fare de Aleksandr Koroleviĉ. Rusia esperantisto Mikaelo Bronŝtejn tradukis 14 poemojn, kiuj aperis en: Poezia kajero (48-49, aŭgusto, 1972), Literatura Skatolo (4, 1986), Hungara Vivo (1, 1989), La Kancerkliniko (118, 2006), krome - en libro Tradukoj kaj elpensaĵoj (KromLKK, 2003, Les Thaumiers). Prozaĵojn de I. Franko - rakonton Schon Schreiben (Esperanto USA, 3-4, 2006), fabelon La farbita vulpo (La Ondo de Esperanto, 8-9, 2006) kaj ĉapitron de historia novelo Zaĥar Berkut - tradukis Viktor Pajuk. Fabelon Regolo kaj Urso esperantigis Marina Aleksejeva (Bulteno "Kunlabore", 3, 2007).

Ĉiuj listigitaj supre tradukoj aperis en la plej plena E-verk-kolekto de Ivan Franko, kompilita de Viktor Pajuk, en biblioteko de Helianto, volumo 1. ISBN 978-966-517-613-8

Ankaŭ Orest Kuzjma tradukis rakonton "Mia krimo" (Literatura mondo, 1925, 10).

Subnotoj

  1. Artikolo en la semajngazeto profil.
  2. Eseo de Kai Struve Juden, Polen, Ruthenen – die “Judenfrage” in der Lemberger Zeitschrift Przegląd Społeczny 1886-87.