Evangelia lernejfondaĵo (EKD): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Nova paĝo kun 'thumb|En [[Erfurto ĉe Augustmauer nr 1 troviĝas la lernejfondaĵa filio por Meza Germanio]] La '''Evangelia lernejfondaĵo (EKD)''' (g...'
 
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 07:03, 19 aŭg. 2018

En Erfurto ĉe Augustmauer nr 1 troviĝas la lernejfondaĵa filio por Meza Germanio

La Evangelia lernejfondaĵo (EKD) (germane: Evangelische Schulstiftung in der EKD, mallongigo: ESS EKD) estas institucio de la Evangelia Eklezio en Germanio (EKD) evoluigante la protestantisman instruadon en Germanio. La fondaĵo fonditis en 1994, al kiu apartenas 19 filiaj eklezioj germanaj. La sidejo troviĝas en Hannover-Herrenhausen, rekte ĉe la supera eklezia administradejo de EKD.

Taskoj

La fondaĵo antaŭenpuŝas la evangelian instruadon en Germanlando fokusigante ĉefe la Novajn Federaciajn Landojn. Ĝis 2012 fonditis jam pli ol 160 lerniginstitutoj evangeliaj. La fondaĵo konsiladas kaj apogas lernejfondiniciativojn helpante ellabori pedagogiajn konceptojn aŭ lernejajn profilojn. Subtenatas oni ĉe administrado, lernejevoluigo, juraj problemoj, financado. Alia fokuso estas la pluklerigo de lernejestroj kaj instruistoj. Regule publikigatas informoj pri lernejfondoj kaj diversaj aliaj utilaj materialoj. Siajn proprajn monajn rimedojn ĝi ĉerpas ĉefe el mondonacoj.

Literaturo

  • Lasst einen neuen Geist euer Denken bestimmen. 20 Jahre Evangelische Schulstiftung in der Evangelischen Kirche in Deutschland. Eldonis Annerose Fromke kaj Alexander Dölecke, Hannover 2014.

Eksteraj ligiloj