Francisco de Montejo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo kun '{{Informkesto homo}} '''Francisco de MONTEJO''' [monTEĥo] (Salamanko, 1479 - same, 1553) estis hispana militisto kaj esploristo, kiu konkeris Jukatanon laŭ titolo de ''...' |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 7: | Linio 7: | ||
La venontan jron li akompanis [[Hernán Cortés]] en lia ekspedicio. Ili sekvis la saman vojon de [[Juan de Grijalva]] kaj fondis la ''Villa Rica de la Vera Cruz'', nuntempe konata kiel la [[Verakruco|Haveno de Veracruz]], elirejo por la konkero de Meksiko. La 22an de aprilo 1519 li estis nomumita urbestro kun [[Alonso Hernández Portocarrero]], posteno kiun ili plenumis dum mallonge. |
La venontan jron li akompanis [[Hernán Cortés]] en lia ekspedicio. Ili sekvis la saman vojon de [[Juan de Grijalva]] kaj fondis la ''Villa Rica de la Vera Cruz'', nuntempe konata kiel la [[Verakruco|Haveno de Veracruz]], elirejo por la konkero de Meksiko. La 22an de aprilo 1519 li estis nomumita urbestro kun [[Alonso Hernández Portocarrero]], posteno kiun ili plenumis dum mallonge. |
||
Francisco de Montejo elstaris pro sia diplomatiemo, pro kio li estis sendita de Cortés al Hispanio por informi al la Reĝa Kortego pri la rezultoj de la ekspedicio. Kun Portocarrero kaj la piloto Antón de Alaminos elŝipiĝis la 26an de julio 1519 kun la unua el la famaj rakontaj leteroj de Cortés kaj la Reĝa Kvinono por defendi la interesojn de Cortés antaŭ [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio)|Karlo la 1-a]]. |
|||
==Notoj== |
|||
<references/> |
|||
{{Bibliotekoj}} |
|||
[[Kategorio:Hispanaj konkistadoroj]] |
|||
[[Kategorio:Hispanaj esploristoj]] |
Kiel registrite je 21:36, 26 aŭg. 2018
Francisco de Montejo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1478 en Salamanko |
Morto | 30-an de novembro 1552 (74-jaraĝa) en Salamanko |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esploristo • konkistadoro |
Francisco de MONTEJO [monTEĥo] (Salamanko, 1479 - same, 1553) estis hispana militisto kaj esploristo, kiu konkeris Jukatanon laŭ titolo de adelantado, akompanata de sia filo kaj de sia nevo, la tri samnomaj.
En 1514, li enŝipiĝis voje al Ameriko, kaj alvenis al Sankta Domingo en la insulo Hispaniolo, kaj poste translokiĝis al la insulo Fernandina (Kubo) kaj partoprenis en 1518 en la ekspedicio de Juan de Grijalva; ĉar li estis riĉa, li kontribuis per unu el la ŝipoj kaj multaj provizoj, kaj tiel li estis kaj kapitalisma partnero kaj kaj kapitano.[1]
En la vojaĝo ili faris vojon similan al tiu de Francisco Hernández de Córdoba, sed la fluo portis ilin al la malkovro de la insulo Kozumelo. Ili ĉirkaŭiris la marbordon de la duoninsulo Jukatano kaj dum la ekspedicio ili suferis luktadon kontraŭ la majaoj de Ĉakan-Putumo estritaj de la halaĉ-uinik Moĉ-Kouoh. Kvin hispanaj soldatoj rezultis vunditaj, sed ili sukcesis antaŭeniri ĝis atingi teritoriojn de Verakruco, el kie li revenis al Kubo per la ŝipo estrita de Pedro de Alvarado. Pro la suferitaj malfacilaĵoj, li malakceptis kun la kapitano Alonso de Ávila, lasi soldatojn por komenci setliĝojn sur la teritorioj ĵus malkovritaj.
La venontan jron li akompanis Hernán Cortés en lia ekspedicio. Ili sekvis la saman vojon de Juan de Grijalva kaj fondis la Villa Rica de la Vera Cruz, nuntempe konata kiel la Haveno de Veracruz, elirejo por la konkero de Meksiko. La 22an de aprilo 1519 li estis nomumita urbestro kun Alonso Hernández Portocarrero, posteno kiun ili plenumis dum mallonge.
Francisco de Montejo elstaris pro sia diplomatiemo, pro kio li estis sendita de Cortés al Hispanio por informi al la Reĝa Kortego pri la rezultoj de la ekspedicio. Kun Portocarrero kaj la piloto Antón de Alaminos elŝipiĝis la 26an de julio 1519 kun la unua el la famaj rakontaj leteroj de Cortés kaj la Reĝa Kvinono por defendi la interesojn de Cortés antaŭ Karlo la 1-a.