Anna Walentynowicz: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 6: Linio 6:
[[Dosiero:Anna Walentynowicz.JPG|thumb|La [[Prezidento de Pollando]] [[Lech Kaczyński]] dekoras Anna Walentynowicz per la [[Ordeno de Blanka Aglo]], 3an de majo 2006]]
[[Dosiero:Anna Walentynowicz.JPG|thumb|La [[Prezidento de Pollando]] [[Lech Kaczyński]] dekoras Anna Walentynowicz per la [[Ordeno de Blanka Aglo]], 3an de majo 2006]]
[[Dosiero:Anna Walentynowicz house Gdansk Wrzeszcz.JPG|thumb|La domo en [[Gdansko]]-Wrzeszcz, en kiu Anna Walentynowicz loĝis ĝis la morto]]
[[Dosiero:Anna Walentynowicz house Gdansk Wrzeszcz.JPG|thumb|La domo en [[Gdansko]]-Wrzeszcz, en kiu Anna Walentynowicz loĝis ĝis la morto]]
[[Dosiero:Anna Walentynowicz grave.JPG|thumb|La tombo de Anna Walentynowicz en la tombejo Srebrzysko en [[Gdansko]]]]
'''Anna WALENTYNOWICZ''' (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1929 en [[Rivno|Równe]], mortis la 10-an de aprilo 2010 en [[Smolensk]]) - agantino de Liberaj [[Sindikato]]j (Wolne Związki Zawodowe), kunfondintino de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "[[Solidareco (Pollando)|Solidarność]]", distingita per la plej altaj ŝtataj insignoj de [[Pollando]] - [[Ordeno de Blanka Aglo]] kaj [[Usono]] - Prezidenta Medalo de Libereco.
'''Anna WALENTYNOWICZ''' (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1929 en [[Rivno|Równe]], mortis la 10-an de aprilo 2010 en [[Smolensk]]) - agantino de Liberaj [[Sindikato]]j (Wolne Związki Zawodowe), kunfondintino de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "[[Solidareco (Pollando)|Solidarność]]", distingita per la plej altaj ŝtataj insignoj de [[Pollando]] - [[Ordeno de Blanka Aglo]] kaj [[Usono]] - Prezidenta Medalo de Libereco.



Kiel registrite je 17:19, 31 aŭg. 2018

Anna Walentynowicz
Anna Walentynowicz, ŝia subskribo
La memortabulo al Anna Walentynowicz sur la domo en Gdansko-Wrzeszcz, kie ŝi loĝis ĝis la morto
Anna Walentynowicz, ŝi tenas en la mano la afiŝon de la Sindikato Solidareco (kun la infano), 1983
La Prezidento de Pollando Lech Kaczyński dekoras Anna Walentynowicz per la Ordeno de Blanka Aglo, 3an de majo 2006
La domo en Gdansko-Wrzeszcz, en kiu Anna Walentynowicz loĝis ĝis la morto
La tombo de Anna Walentynowicz en la tombejo Srebrzysko en Gdansko

Anna WALENTYNOWICZ (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1929 en Równe, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) - agantino de Liberaj Sindikatoj (Wolne Związki Zawodowe), kunfondintino de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidarność", distingita per la plej altaj ŝtataj insignoj de Pollando - Ordeno de Blanka Aglo kaj Usono - Prezidenta Medalo de Libereco.

Vivo

Ŝi naskiĝis limrande de la Dua Pola Respubliko kiel filino de Jan kaj Aleksandra Lubczyk. Dum infaneco finis kvar klasojn de la universala lernejo. En la aĝo de 10 jaroj orfiĝis. Akceptita de fremdaj homoj, en 1941 ektroviĝis apud Varsovio. De tie translokiĝis poste en la ĉirkaŭaĵoj de Gdańsk, kie laboris en agrikultura mastrumejo. Poste dungiĝis en bakejo kaj pli poste en fabriko de margarino.

Novembre 1950 Anna Walentynowicz partoprenis kurson de veldado kaj trafis al Gdanska Ŝipfarejo. Rapide fariĝis frontlaboristino farante 270% de normo. Ŝiaj fotoj aperis en gazetaro. Rekompence, kiel membrino de komunista Asocio de Pola Junularo, estis sendita aŭguste 1951 al junulara kunveno en Berlin. Tamen tuj poste redonis sian legitimaĵon kaj aliĝis al la Ligo de Polaj Virinoj. Kiel agantino de ĉi-tiu organizo komencis klopodi pri rajtoj de laboristoj. Tiam aperis ŝiaj embarasoj kun Sekurec-Ofico. Septembre 1952 naskis filon Janusz. Decidis ne edziniĝi al patro de la infano.

Kun paso de la tempo peza laboro de veldistino ruinigis ŝian sanon. Ne volante laborinvalidan renton ŝi transkvalifikiĝis al ŝovilistino.

Kiam en 1968 ŝi postulis klarigon pri mon-defraŭdo el monhelpa fonduso oni entreprenis la unuan, senrezultan provon forigi ŝin de la laboro. La tuta ŝipanaro de la fako W-3, kie ŝi laboris, ekmobilizis por defendi sian koleginon.

Dum laborista protesto decembre 1970 Anna Walentynowicz pretigis manĝadon al strikantoj. Januare 1971 estis elektita delegitino por renkonto kun Edward Gierek. En 1978 estis unu el kunfondintinoj de Liberaj Sindikatoj. Agadis malkaŝe. Ŝia loĝloko estis kontaktejo de la Liberaj Sindikatoj de la Marbordo. Tio kaŭzis seriozajn ĉikanojn flanke de Sekureca Servo: arestadon por 48 horoj, reviziojn, minacojn de maldungo.

La 8-an de aŭgusto 1980, kvin monatojn antaŭ emeritiĝo, Anna Walentynowicz estis discipline maldungita. La decido de direkcio kaŭzis strikon la 14-an de aŭgusto dum kiu fondiĝis Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco". La unua postulo de strikantaj laboristoj estis denova laborigo de Anna Walentynowicz. Ordonpovoj cedis al la postuloj kaj baldaŭ permesis al ŝi labori.

En 1981 dum renkonto kun laboristoj en Radom du funkciistoj de Sekureca Servo kunlabore kun Sekreta Kunlaboranto "Karol" estis provontaj veneni ŝin per la medikamento - furosemid. En 2009 Instituto pri Nacia Memoro formulis kontraŭ ili riproĉojn.

Dum la milita stato estis internigita post perforta disfalo de la striko en Gdanska Ŝipfarejo. La 9-an de marto 1983 Anna Walentynowicz ekstaris antaŭ juĝejo en Grudziądz kun riproĉo pri organizo de la striko decembre 1981. Por la proceso alvenis Lech Wałęsa. Walentynowicz estis kondamnita al 1,5 jaroj de mallibereco kun kondiĉa prokrasto.

Anna Walentynowicz, Seweryn Jaworski, Marian Jurczyk

Al malliberejo iris la 4-an de decembro 1983 pro partopreno en provo enmurigi memortabulon al ministoj de la minejo "Wujek". El la malliberejo en Lubliniec estis liberigita aprile de la venonta jaro. La 5-an de aprilo 1984 pro malbona sanstato de akuzitinoj, juĝejo en Katowice por nedifinita tempo prokrastis proceson de Anna Walentynowicz kaj Ewa Tomaszewska, arestitaj kun riproĉo organizi publikan kunvenon decembre 1983 ĉe la kruco apud la minejo "Wujek".

Anna Walentynowicz iniciatis protestan malsatstrikon post murdo de pastro Jerzy Popiełuszko, kiu daŭris de la 18-a de februaro 1985 ĝis la 31-a de aŭgusto 1986 en la krakova parokejo de pastro Adolf Chojnacki. En la 80-aj jaroj kritikis tiutempan gvidantaron de la sindikato kolektitan ĉirkaŭ Lech Wałęsa. Esenco de la disputo fariĝis ŝia riproĉo kontraŭ Lech Wałęsa pri ties kunlaboro kun Sekureca Servo kaj ŝia kontraŭstaro al la politiko direktanta al la Ronda Tablo difinata de ŝi kiel "kompromisa". Ŝi daŭrigis kontakton kun la medio de Andrzej Gwiazda. Pro tio post la jaro 1989 ne identiĝis kun la politiko de regantaj postsolidarecaj partioj. En 1995 pere de malferma letero turnis sin al Lech Wałęsa kun pluraj kritikaj demandoj.

En 2000 ŝi rifuzis akcepti la titolon de honora civitano de Gdańsk. Estante en malfacila vivsituacio en 2003 turnis sin pri rekompenco de 120 mil zlotojn kontraŭ persekutado en la 80-aj jaroj, kvankam pli frue ekskludis tian paŝon. Februare 2005 juĝejo en Gdańsk rifuzis doni preston pro fortempiĝo de la pretendoj. Post tio Anna Walentynowicz ne konsentis ricevi specialan pension de ĉefministro Marek Belka. Finfine dum laŭvica procedo la 22-an de februaro juĝejo atribuis al ŝi rekompence 70 mil zlotojn.

La 13-an de decembro 2005 en Vaŝingtono transprenis por Solidareco de Amerika Fonduso por Viktimoj de Komunismo la Medalon de Libereco. Honora prezidanto de la Fonduso estis iama prezidento de Usono George W. Bush.

Julie 2006 gdanska filio de Instituto pri Nacia Memoro malkaŝis, ke Anna Walentynowicz estis gvatata de pli ol 100 funkciistoj kaj sekretaj kunlaborantoj de Sekureca Servo, kiu en 1981 planis ŝin venenigi.

Ŝi pereis en la katastrofo de la pola registara aviadilo Tu-154M en Smolensk la 10-an de aprilo 2010. La 21-an de aprilo estis enterigita en Srebrzysko-tombejo en Gdańsk-Wrzeszcz.

Oktobre 2010 Urba Konsilantaro de Gdynia voĉdonis rezolucion pri nomumo de vojkruciĝo de la stratoj Bosmańska kaj Benisławski la Rondo al Anna Walentynowicz kaj aprile 2011 frontmure de la str. Grunwaldzka 49 en Gdańsk-Wrzeszcz oni malkovris memortabulon dediĉitan al ŝi.

Filmoj

  • Człowiek z żelaza (La homo el fero) (1981), reĝisoro Andrzej Wajda - ŝi mem ludas sin
  • Anna Walentynowicz (1993), reĝisoro Krzysztof Wojciechowski
  • Anna Walentynowicz (1994), reĝisoro Andrzej Bednarek
  • Prisoners of "Freedom" (2004), reĝisorinoo Laura Quaglia
  • Doceniałam każdy przeżyty dzień (Mi alte taksis ĉiun travivitan tagon), (2010), reĝisoro Jędrzej Lipski, Piotr Mielech

Bibliografio

  • Sławomir Cenckiewicz, Anna Solidarność. Życie i działalność Anny Walentynowicz na tle epoki (1929-2010) (Anna Solidareco). Vivo kaj agado de Anna Walentynowicz fone de la epoko), Zysk i S-ka, 2010, ISBN 978-83-7506-507-7
  • Ryszard Terlecki, „Solidarność”. Dekada nadziei 1980–1989 ("Solidareco". Jardeko de espero), Warszawa 2010
  • NSZZ „Solidarność” 1980–1989 (Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco"), volumoj 1–7, Warszawa 2010

Eksteraj ligiloj

  • [1] Enciklopedio de Solidareco