Eric Campbell: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 22: Linio 22:
[[Kategorio:Usonaj aktoroj]]
[[Kategorio:Usonaj aktoroj]]
[[Kategorio:Usonaj komikistoj]]
[[Kategorio:Usonaj komikistoj]]
[[Kategorio:Britaj aktoroj]]
[[Kategorio:Britaj komikistoj]]

Kiel registrite je 09:37, 3 sep. 2018

Eric Campbell
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1880 (1880-04-26)
en Sale, Anglio
Morto 20-an de decembro 1917 (1917-12-20) (37-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Angelus-Rosedale Cemetery
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro
vdr

Alfred Eric Campbell (26a de Aprilo 1879 – 20a de Decembro 1917), estis brita aktoro. Li estis ŝlosila membro de la kina truparo de Charlie Chaplin, senvarie ludanta timigan bravulaĉon, kaj aperis en dekunu el la filmoj de Chaplin antaŭ li mortis pro aŭtoakcidento kiam li estis 38jaraĝa. Li estis la temo de dokumenta filmo fare de Kevin Macdonald.

Campbell iris al Novjorko en 1914, kun Chaplin kaj lia tiam anstataŭanto Stan Laurel, kiu jam iris tien en 1913. Campbell tuj setliĝis en Usono kiel aktoro de teatro. En 1916 Chaplin, en Novjorko subskribonta kontrakton kun Mutual Film, vidis Campbell en teatraĵo de Brodvejo. Tuj, Chaplin invitis lin al Holivudo por aliĝi al la geaktoraro por la 12 filmoj ĉe Mutual film kiujn Chaplin estis kontraktintaj.

La unua filmo de Campbell kun Chaplin estis The Floorwalker (La plankopurigisto, 1916). En ĝi li atingis sukceson pro la "grimposceno", en kiu li persekutis Chaplin tra granda vendejo. En ilia dua filmo kune, nome The Fireman (La fajrobrigadisto, 1916), Campbell disvolvigis la rolon kiu aperos en ĉiuj liaj verkoj kun Chaplin. Alta tur-viro (1.96 m.) peza preskaŭ 136 kg, iĝas la bravulaĉo kaj komika kontrapunkto de ŝercoj de Little Tramp. Lia plej bonkvalita rolo estis probable en Easy Street (1917), en kiu, kiel brutala bravulaĉo, li faldas feran stratlampo en ortangulo por timigi la policanon luditan de Chaplin.

Filmaro

  • 1916, The Floorwalker
  • 1916, The Fireman
  • 1916, The Vagabond
  • 1916, The Count
  • 1916, The Pawnshop
  • 1916, Behind the Screen
  • 1916, The Rink
  • 1917, Easy Street
  • 1917, The Cure
  • 1917, The Immigrant
  • 1917, The Adventurer
  • 1918, How To Make Movies (nepublikita filmo)