Meandro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Bot: anstataŭigas evitindan ŝablonon per nova ŝablono
Linio 21: Linio 21:
* http://intern.csg-germering.de/faecher/mathe/mathematisch/quelle.htm germanlingva paĝo "riveroj kaj la nombro [[Pi (nombro)|Pi]]"
* http://intern.csg-germering.de/faecher/mathe/mathematisch/quelle.htm germanlingva paĝo "riveroj kaj la nombro [[Pi (nombro)|Pi]]"


{{ĝermo-geografio}}
{{Ĝermo|geografio}}


[[Kategorio:Geografio]]
[[Kategorio:Geografio]]

Kiel registrite je 21:19, 11 sep. 2018

Evoluo de meandro

Meandro estas unu kurbaĵo de sinua parto de rivero kun aparta konduto, se tero ĉirkaŭ la riverujo estas sufiĉe mola kaj la deklivo malakra.

Meandroj evoluas pro erozio : dum la fluo, pro pli granda rapido, erodas la konkavan bordon de la riverujo, ĉe la konveksa bordo, pro malpli granda rapido, aluvioj surfundiĝas kaj sedimentiĝas. Tiel la river-kurbiĝo kreskas flanken de la ĝenerala vojo de la rivero.

Laŭlonge de la tempo, du kurbiĝoj fine kuniĝas kaj la rivero fluas tra la kuniĝo, per malpli longa riverujo, forlasante la kurbiĝon kiu iĝas "morta brako", t.e. lago kun ofte marĉaj bordoj. Tia lago povas akve kuniĝi kun la rivero dum periodo kun plej alta nivelo de la rivero.

La vorto fontas el la rivero Meandro en Malgrandazio, la nuna Turkio, kiu estis aparte sinueca kaj diigita de la antikvaj grekoj.

Bildaro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj