Latva Soveta Socialisma Respubliko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q192180)
Neniu resumo de redakto
Linio 16: Linio 16:
| align="center" colspan="2" style="border-bottom:3px solid gray;" |
| align="center" colspan="2" style="border-bottom:3px solid gray;" |
|-
|-
| align="center" colspan="2" | [[Dosiero:Latvian SSR map.svg]]
| align="center" colspan="2" | [[Dosiero:Soviet Union - Latvian SSR.svg|250px]]
|-
|-
| oficialaj lingvoj
| oficialaj lingvoj

Kiel registrite je 03:17, 12 sep. 2018

Latvijas Padomju Sociālistiskā Republika
Латвийская Советская Социалистическая Республика
Flago de Latva Soveta Socialisma Respubliko.
(flago de la Latva SSR) (blazono de la Latva SSR)
oficialaj lingvoj oficiale neniuj, fakte la rusa kaj latva
ĉefurbo Rigo
areo 64.589 km²
nombro de enloĝantoj (dum 1989) 2.666.567
denseco de enloĝantoj 56,6/km²
tempozono UTC + 3

La Latva Soveta Socialista Respubliko aŭ mallonge ‘’’Latva SSR’’’ - latve Latvijas Padomju Sociālistiskā Republika, ruse Латвийская Советская Социалистическая Республика [prononco "Latvijskaja Sovjetskaja Socialistiĉeskaja Respublika"] inter la jaroj 1940 kaj 1990 estis unia respubliko de la Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj.

La nomon oni donis la 21-an de julio 1940 al unia respubliko kreita dum la Dua Mondmilito: la teritorio de Latva SSR kongruis kun tiu de la antaŭe sendependa Respubliko de Latvio, antaŭ la ekokupo de la baltaj ŝtatoj fare de Sovetunio la 17-an de junio 1940 konforme al la pakto Molotov-Ribbentrop. Latva prezidento Karlis Ulmanis kunlaboris kun Soveta registaro. 17-an de junio li diris per radio: "Vi restu loke kaj mi restos ofice!" (latve "Es palikšu savā vietā, jūs palieciet savās!"). La Latva SSR estis oficiale aneksita de Sovjetunio la 5-an de aŭgusto 1940, kiam ĝi fariĝis la 15-a respubliko de Sovjetunio.

Antaŭ aneksio, en Latvio formiĝis nova registaro, amika al Sovetunio, sed ne komunista (konforme al Soveta ultimato la 16-an de junio). Formis nova partio — Bloko de labora popolo. Ĝi estis sola partio permesinta al falsa elektoj la 14-an de julio. Bloko de labora popolo havis 97,8% de voĉoj, oficiale aperadis 94,8% latvoj.

Ekzistas vidipunkto, ke Latvio jure neniam apartenis al Sovetunio, ĉar ĝi estis armee konkerita kaj perforte anektita. Inter la jaroj 1941 ĝis 1944 Latvio estis konkerita fare de la armeo de Nazia Germanio kaj apartenis al la imperia komisariejo Ostland (orienta lando) de Nazia Germanio. Sekve la ruĝa armeo rekonkeris la landon kaj oficiale plufunkciis la Latva SSR.

La 4-an de majo 1990 Latvio deklaris restarigon de sia ŝtata sendependeco kaj suvereneco, kion la ŝtato Sovetunio oficiale nur agnoskis la 21-an de aŭgusto 1991 (mallonge post tio, la 26-an de decembro 1991, la ŝtato Sovetunio entute ĉesis ekzisti).


Vidu ankaŭ