Mentoro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
RG72 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
RG72 (diskuto | kontribuoj) |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 09:16, 18 sep. 2018
Mentoro estas persono en universitato aŭ altlernejo, kiu okupiĝas pri instruado kaj direktado (helpado) de alia persono. Tiu vorto devenas de la nomo de la rolulo el la Odiseado (eposo de Homero, kiu iĝis simbolo de la saĝa konsilanto kaj gvidanto de junulo.
Tiu specifa formo de la kurso nomiĝas ankaŭ mentoreco, en kiu la mentoro observas kaj okaze de problemoj ĉe la studanto, ekhelpas. La mentoro mem povas esti same studanto, de pli posta studjaro. La mentoro tiel jam konas la postulojn kaj la solvojn. Li povas helpi ĉe eraroj aŭ trostreĉitecoj.
Reprezentantoj de socia konstruktivismo kritikas la mentorecon, ĉar tiu ne baziĝas je ekkona studado.