Hanko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
pliampleksigo
e Bot: anstataŭigas ŝablonon per nova ŝablono
Linio 18: Linio 18:


== Ĝemelurboj ==
== Ĝemelurboj ==
* {{flagikono|Danio}} [[Gentofte]], Danujo
* {{Flago|Danio}} [[Gentofte]], Danujo
* {{flagikono|Estonio}} [[Haapsalu]], Estonujo
* {{Flago|Estonio}} [[Haapsalu]], Estonujo
* {{flagikono|Svedio}} [[Halmstad]], Svedujo
* {{Flago|Svedio}} [[Halmstad]], Svedujo
* {{flagikono|Norvegio}} [[Stord]], Norvegujo
* {{Flago|Norvegio}} [[Stord]], Norvegujo


[[Kategorio:Komunumoj de Finnlando]]
[[Kategorio:Komunumoj de Finnlando]]

Kiel registrite je 22:53, 22 sep. 2018

Situo de Hanko
Blazono de Hanko

Hanko (Finna prononco ['haŋko], Sveda nomo Hangö) estas la plej suda urbo en Finnlando. Ĝi estas havena urbo ĉe la fino de longa duoninsulo (Hanko-terpinto), 130 kilometrojn okcidente de la ĉefurbo Helsinko. La urbo havas 9038 loĝantojn (2014). El tiuj 53 % estas Finnalingvaj kaj 43 % Svedlingvaj. La urbo estas oficiale dulingva.

La Hanko-terpinto estas la plej suda elstaraĵo de kontinenta Finnlando. Ĝi estas la okcidenta fino de longa terdorso, kiun formis la lasta glacia epoko kaj kies alia fino estas en orienta Finnlando. La grundo de la duoninstulo estas plejparte sabla kaj gruza, kun pina arbaro kaj arbustetoj de la erika familio.

Panorama bildo montras la konstrustilon de la urbo, kun plejparte lignaj domoj. Rulumu la bildon por pli vasta vido.
Panorama bildo montras la konstrustilon de la urbo, kun plejparte lignaj domoj. Rulumu la bildon por pli vasta vido.

La marbordoj de la urbo estas sume longaj je 130 km, kun 30 kilometroj da sabla strando. Al la urbo apartenas pli ol 90 insuloj kaj insuletoj.

La Hanko-terpinto estis longe konata alteriĝejo de ŝipoj kaj boatoj veturantaj laŭ la norda bordo de la Finna Golfo.

Dum sia historio, Hanko, en strategie grava loko ĉe la Balta Maro, travivis militojn kaj batalojn. En 1714, ĉe la norda flanko de la duoninsulo okazis batalo inter la Rusa kaj Sveda flotoj. Ĝi estis la unua grava venko por la militŝiparo de Rusujo. Tiu batalo estas konata ankaŭ sub la nomoj Batalo de Gangut [laŭ la malnova Rusa nomo de Hanko, Gangut, el la Sveda nomo Hangöudd), Mrbatalo de HangöuddBatalo de Rilax (aŭ de Riilahti) laŭ la nomo de proksima vilaĝo.

En la 1700-jaroj Svedujo konstruis fortikaĵojn sur insuloj proksimaj al Hanko. Tiujn transprenis Rusujo en 1809, kiam ĝi aneksis Finnlandon post milito kontraŭ Svedujo. Dum la Krimea Milito (1850-jaroj) la urbon bombadis Britaj militŝipoj.

En la Moskva Pactraktato (Marto 1940), post la Vintra Milito, Finnlando devis ludoni la urbon Hanko kun la ĉirkaŭa duoninsulo kaj maro al Sovetunio, por uzo kiel militbazo. La luon praktike finis la Daŭriga Milito (1941–1944). Post ĝi Sovetunio ricevis anstataŭe la pli orientan duoninsulon Porkkala kiel militbazon por 50 jaroj; tiu lukontrakto estis finita en 1956.

Ĝemelurboj