Petr Bezruč: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Forigis la dosieron Bezruc_2.jpg forigitan el la Komunejo de Srittau: per c:Commons:Deletion requests/File:Bezruc 2.jpg |
e Bot: anstataŭigas ŝablonon per nova ŝablono |
||
Linio 9: | Linio 9: | ||
| loko de naskiĝo = [[Dosiero:Flag of Austria-Hungary 1869-1918.svg|20px]] [[Opava (Opava)|Opava]], [[Supra Silezio]], ([[Ĉeĥa Silezio]]), [[Aŭstrio-Hungario]] |
| loko de naskiĝo = [[Dosiero:Flag of Austria-Hungary 1869-1918.svg|20px]] [[Opava (Opava)|Opava]], [[Supra Silezio]], ([[Ĉeĥa Silezio]]), [[Aŭstrio-Hungario]] |
||
| dato de morto = [[17-an de februaro]] [[1958]] |
| dato de morto = [[17-an de februaro]] [[1958]] |
||
| loko de morto = {{ |
| loko de morto = {{Flago|Ĉeĥoslovakio}} [[Olomouc]], [[Moravio]], [[Ĉeĥoslovakio]] |
||
| profesio = [[verkisto]] |
| profesio = [[verkisto]] |
||
| nacieco = [[ĉeĥo]] |
| nacieco = [[ĉeĥo]] |
Kiel registrite je 23:12, 22 sep. 2018
Petr Bezruč | |||||
---|---|---|---|---|---|
Petr Bezruč ĉirkaŭ la jaro 1900
| |||||
Persona informo | |||||
Petr Bezruč | |||||
Naskonomo | Vladimír VAŠEK | ||||
Naskiĝo | 15-an de septembro 1867 en Opava, Supra Silezio, (Ĉeĥa Silezio), Aŭstrio-Hungario | ||||
Morto | 17-an de februaro 1958 en Olomouc, Moravio, Ĉeĥoslovakio | ||||
Tombo | Městský hřbitov vd | ||||
Nacieco | ĉeĥo | ||||
Etno | ĉeĥoj vd | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario vd | ||||
Alma mater | Slava Gimnazio | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Antonín Vašek vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Petr Bezruč | ||||
Okupo | verkisto | ||||
Laborkampo | kreiva kaj profesia verkado • poezio • Czech poetry vd | ||||
Aktiva en | Brno • Kostelec na Hané • Místek vd | ||||
Verkado | |||||
Temoj | poemoj | ||||
Verkoj | Sileziaj kantoj | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Petr BEZRUČ [Petr Bezruĉ], propranome Vladimír VAŠEK [VladimIr Vaŝek] (naskiĝis la 15-an de septembro 1867 en Opava, mortis la 17-an de februaro 1958 en Olomouc) estas aŭtoro de unu el la plej grandaj poeziaj verkoj en la ĉeĥa literaturo, Sileziaj kantoj.
La poeto naskiĝis kiel filo de filologo Antonín Vašek, studis Slavan Gimnazion en Brno, poste filologion en Prago. La studadon li ne finis, revenis al Brno kaj fariĝis poŝtisto.
Siajn poemojn pri silezia popolo li sendadis (1899-1900) al la Praga gazeto Čas (Tempo) sub pseŭdonomo Petr Bezruč. La poemoj vekis sensacion pro sia arta valoro kaj pro mistera aŭtoro, kiu sekretigis sian identecon. Nur post jaroj oni malkaŝis, ke temas pri Vladimír Vašek (tamen ĝis nun aperas duboj, ĉu Vašek ne estis trompulo, kiu alproprigis al si verkojn de alia aŭtoro).
La unuopaj poemoj estis poste kunigitaj en libron kun titolo Sileziaj kantoj. En ili estas priskribitaj socialaj kaj naciaj subpremoj kontraŭ la malriĉa silezia popolo.
Plej populara poemo fariĝis Maryčka Magdon pri junulino, kies gepatroj tragedie mortis, ŝi devis zorgi pri siaj malgrandaj gefratoj kaj estis arestita, ĉar ŝi alportis hejmen iom da ligno el grafa arbaro. Kondukata preter la rivero Ostravice ŝi saltis en la akvon, sed frakasiĝis sur la rokaro. La entuziasma aplaŭdo pri la poemo la aŭtoron indignigis:
Oni recitis la versojn en Prag',
homoj aplaŭde fervoris.
Kial? Ke vivis Maryčka, ke nin
oni en Frydek strangolis?
En Esperanto aperis
- Sileziaj poemoj, Michálkovice 1927 (12 poemoj de Bezruč en traduko de Vladimír Adamík).
- Sileziaj kantoj, Prago 1970 (la tuta libro en tradukoj de R. Hromada, T. Pumpr kaj J. Kořínek).
Vidu ankaŭ
- Monumento de Petr Bezruč situanta en Opava
- Teatro de Petr Bezruč situanta en Ostrava
- Minejo Petr Bezruč situinta en Ostrava