František Kavan: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Linio 18: Linio 18:


[[Kategorio:Ĉeĥaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Ĉeĥaj esperantistoj]]
{{vivtempo|1875|1949|Kavan, Frantisek}}
{{Vivtempo|Kavan, Frantisek}}

Kiel registrite je 23:26, 25 sep. 2018

František KAVAN (naskiĝis la 11-an de majo 1875 en Velké Malšovice -mortis la 25-an de oktobro 1949 en Plzeň) estis ĉeĥa esperantisto.

Kiel tre ŝatata komercisto en Pilzeno, li estis aktiva funkciulo en diversaj komercistaj organizaĵoj, en sia maljunaĝo honorita per la titolo komerc-ĉambra konsilanto.

Esperantisto li estis de post 1906, kun Xaver Kutílek kaj Jaroš Schwarz persono gvidanta inter esperantistoj en la okcident-bohemia metropolo (Pilzeno), regiona peranto ĝis sia morto. Administranto de la gazeto La Progreso.

Kun Bedřich Tittl kaj I. Gross li fondis en 1918 gazeton „La Progreso“, kiun li gvidis administracie ĝis 1923, kiam la gazeto transloĝiĝis en Prahan. La tiama intereso de fremdlando pri la nova respubliko kaŭzis, ke La Progreso dum lia administrado havis relative multajn abonantojn en la eksterlando, kaj ankoraŭ pliajn legantojn.

Dum tiuj jaroj estis Kavan ankaŭ ĉefdelegito de UEA. Kiam ankaŭ tiu ĉi funkcio elloĝiĝis el Pilzeno, li estis kelkajn jarojn loka delegito kaj komencis kun Václav Pechoč organizi esperantistojn el la tuta regiono, el kio rezultis ligo de „Okcidentbohemiaj Esperantistoj“, en kiu enestis 8 grupoj de Plzeň kaj kelkaj el okcidenta Bohemio.

Post la 2-a mondmilito Kavan estis prezidanto de tiu ĉi organizaĵo kaj samtempe akceptis funkcion de regiona peranto; li klopodis fervore starigi perantojn en ĉiuj distriktoj de la regiono. Kiam oni fine sukcesis kunigi ĉiujn esperantistajn aktivulojn en Plzeň en unusolan grupon de EAČSR, estis Kavan elektita ĝia honora prezidanto kaj laboris seninterrompe ĝis sia forpaso.

(laŭ Esperantista, 10/1949, p. 80)

Artikoloj de František Kavan

  • Komerco kaj Esperanto (La Progreso 1.-2./1918)
  • Estu Bonvenantaj al ni! (La Progreso 7./1921 - Kongresa numero)