Pierre Vernier: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Linio 8: Linio 8:
Vernier en sia urbo de [[1621]] ĝis sia morto estis kapitano-administranto de kastelo, kiu apartenis al la reĝo de [[Hispanio]], ĉar tiutempe Franĉkonteo apartenis al la hispaniaj [[Habsburgoj]]. En [[1623]] li ricevis la urbanajn rajton de [[Besançon]], kies fortikaĵojn li plibonigis.
Vernier en sia urbo de [[1621]] ĝis sia morto estis kapitano-administranto de kastelo, kiu apartenis al la reĝo de [[Hispanio]], ĉar tiutempe Franĉkonteo apartenis al la hispaniaj [[Habsburgoj]]. En [[1623]] li ricevis la urbanajn rajton de [[Besançon]], kies fortikaĵojn li plibonigis.


{{vivtempo|1580|1637|Vernier, Pierre}}
{{Vivtempo|Vernier, Pierre}}


[[Kategorio:Francaj matematikistoj]]
[[Kategorio:Francaj matematikistoj]]

Kiel registrite je 23:57, 25 sep. 2018

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pierre Vernier (aktoro).

Pierre Vernier [pjer vernjE], naskita en 1580 en Ornans (Franĉkonteo), mortinta tie la 14-an de septembro 1637, estis franca matematikisto kaj inĝeniero.

Lia naskiĝdato estas iom malcerta; kelkaj asertas, ke li naskiĝis nur la 19-an de aŭgusto 1584.

Li faris gravajn plibonigojn al la tekniko de la verniero, kiu ricevis lian nomon. En 1631 li en Bruselo publikigis la verkon "La construction, l'usage, et les propriétés du quadrant nouveau de mathématiques" (la konstruado, uzo kaj ecoj de la nova matematika kvadranto). "Kvadranto" estis angulmezurilo; tiu proponita de Vernier havis skalon en duonaj gradoj, al kiu li kontraŭmetis moveblan skalon 16,5 gradojn longan, kiu tamen havis nur 30 dividojn (de po 31 minutoj). Laŭ la verniera principo eblis de tiu skalo legi ne nur la duonajn gradojn, sed eĉ la minutojn. Lia verko sendube baziĝis sur tiuj de Pedro Nunes (pentristo) kaj Christopher Clavius.

Vernier en sia urbo de 1621 ĝis sia morto estis kapitano-administranto de kastelo, kiu apartenis al la reĝo de Hispanio, ĉar tiutempe Franĉkonteo apartenis al la hispaniaj Habsburgoj. En 1623 li ricevis la urbanajn rajton de Besançon, kies fortikaĵojn li plibonigis.