Józef Chodźko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Linio 15: Linio 15:




{{vivtempo|1800|1881|Chodzko, Jozef}}
{{Vivtempo|Chodzko, Jozef}}


[[Kategorio:Polaj geodeziistoj]]
[[Kategorio:Polaj geodeziistoj]]

Kiel registrite je 07:14, 26 sep. 2018

Józef Chodźko

Józef Chodźko (naskiĝis la 19-an de decembro 1800 en Krzywicze, Minska regiono, mortis la 5-an de marto 1881 en Tbilisi) – pola topografo kaj geodeziisto en la rusa servo, esploranto de Kaŭkazio, generalo-leŭtenanto en la armeo de la Rusia Imperio.

En la jaroj 1816–1821 studis ĉe Universitato Vilno. Estis membro de akademiaj patriotaj organizaĵoj. Post eksplodo de la novembra ribelo estis devigita forlasi Vilnon kaj veturi al sudo de Rusio, de kie iris al Moldavujo kaj Valaĥio.

Kiel geodeziisto komencis labori sub ordonoj de Tenner en apudbaltaj gubernioj. En 1840 Chodźko estis direktita Kaŭkazion al Tbilisi, kie eklaboris en Kaukazia Taĉmento Militista-Topografia, estanta parto de la rusa Kaŭkazia Korpuso. En la jaroj 1847–1853 laboris en Kurlando, en Suda Kaŭkazio, Armenio, Norda Kaŭkazio (1859–1866). Li gvidis geodeziajn kaj geografiajn esplorojn de la Kaŭkazio, kies rezulto estis la unua geografia priskribo kaj triangulado. Li estis unua polo (kaj unu el unuaj eŭropanoj), kiu eniris la montpinton Ararato (la 18-an de aŭgusto 1850). Ĉi tie li mezuris intensecon de gravita altiro kaj kiel la unua atentis pri t.n. deflankiĝoj de la vertikalo. Militservon finis en 1867.

En 1853 avancis ĝis rango de generalo-majoro, kaj en 1862 iĝis generalo-leŭtenanto de la cara armeo. En 1868 distingita per ora medalo de Rusa Geografia Societo pro triangulado de Kaŭkazio. Tio estis la unua en historio de la Rusia Imperio kazo de distingo de estinta politika ekzilito pro meritoj al la scienco. Li ricevis ankaŭ la rusan Ordenon de Blanka Aglo. Estis honora membro de Rusa Geografia Societo.

Li verkis kelke da laboraĵoj pri geodezio kaj militista topografio.

Fontoj

  • Andrzej Furier, Józef Chodźko, 1800-1881: polski badacz Kaukazu (Józef Chodźko, 1800-1881): pola esploristo de Kaŭkazio), eldonejo TRIO, 2001, p. 214 s ISBN 83-85660-65-8
  • Polscy badacze Syberii i Azji Środkowej (Polaj esploristoj de Siberio kaj Meza Azio, "Rzeczpospolita", 24-25-a de julio 2010