Rudolphus Goclenius la Juna: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Linio 48: Linio 48:


{{bibliotekoj}}
{{bibliotekoj}}
{{vivtempo|1572|1621|Goclenius, Rudolf}}
{{Vivtempo|Goclenius, Rudolf}}


[[Kategorio:Germanaj kuracistoj]]
[[Kategorio:Germanaj kuracistoj]]

Kiel registrite je 07:47, 26 sep. 2018

Rudolphus Goclenius la Juna
(1572-1621)
germana kuracisto, kaj profesoro pri Medicino, Fiziko kaj Matematiko de la Universitato de Marburgo
germana kuracisto, kaj profesoro pri Medicino, Fiziko kaj Matematiko de la Universitato de Marburgo
Persona informo
Naskiĝo 22-a de aŭgusto 1572
en Wittenberg,  Germanio
Morto 3-a de marto 1621
en Marburgo,  Germanio
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Katolika Universitato de Loveno, Universitato de Marburgo
Familio
Patro Rudolf Goclenius vd
Profesio
Okupo kuracistofizikistoastronomo • matematikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo medicinofizikoastronomiomatematiko vd
Aktiva en Marburg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rudolphus Goclenius la 2-a (1572-1621) (naskiĝis Rudolph Göckel) estis germana kuracisto, kaj profesoro pri Medicino, retoriko, logiko, etiko, fiziko kaj matematiko en la Universitato de Marburgo. Li estis plej maljuna filo de logikisto kaj leksikografo Rudolphus Goclenius, la Maljuna kaj kiel kuracisto li batalis kontraŭ la pesto k famiĝis pro siaj miraklaj kuracadoj per la uzo de topikaj medikamentoj surbaze de oleaĵoj, ankaŭ konataj kiel polvo de simpatio, armilpomado, aux simpatia magiaĵo.[1]. Li ankaŭ studis la kuracojn okazigitajn de magnetaj fenomenoj.

La polemiko pri la magneta kuracado

Plej probable tio estis en Bruselo, ke van Helmont[2] atestis la eksplodon de varma disputo inter la juna Rudolfo Gokleno kaj Jean Roberti (1569-1651) kiu akuzis la sekvantojn de Gokleno ke ili havas aliancon kun la demono.[3] Ĉi-sanktoleaĵo estis kreita de Paracelsus, laŭ la samtempuloj, kaj kuracis la vundon kiam aplikata sur la vundinta armilo anstataŭ la vundon mem.[4] Ĉi-stranga traktado fariĝis temo de intensaj disputoj inter la tiamaj kuracistoj dum periodo kiu treniĝis ĉirkaŭ unu jarcento. La origino de la polemiko certe estas trovebla en la atmosfero de la komencaj jaroj de la 17-a jarcento, tiam kiam intelektuloj diskutis temoj tiaj kiaj teologio kaj naturfilozofio.

Gokleno, la ĵusalveninta profesoro en la Universitato de Marburgo, decidis fari sian inaŭgurparoladon defende de la armilpomado, kiun li publikigis sub la nomo "Oratio", en 1609. Post unu jaro sekviĝis "Tractatus de magnetica curatione vulneris". En 1613, ia nova eldono estis publikigita en Frankfurto-ĉe-Majno kun la nomo "Tractatus novus de magnetica vulnerum curatione".

Tute ne estis koincido ke Gokleno elektis la magian kuracadon de la armilpomado kiel temo por sia inaŭgurparolado en la Universitato de Marburgo. Dum tiu periodo, la luterana universitato estis sub la regado de la Princo Maŭrico, Margravo de Hesel-Kaselo, kies religia simpatio kliniĝis sur la kalvinisma fido. Maŭrico estis profunde dediĉita al ekletika filozofio kombinanta elementoj de la novplatonismo, hermetikismo, paracelsismo kaj kabalo. Konsekvence, Gokleno volis plaĉi al sia patrono per proklamado de sia oficiala fideleco al la ideoj de Paracelsus kaj Hermeso Trismegisto.

Verkaro

  • R. Goclenius: Rodolphi Goclenii Iun. D. Aulae Isenburgic. Medici Ordinar. Uranoscopia, Chiroscopia & Metaposcopia, Hoc est, Coeli Seu Sphaerae Coelestis Syderumque Eius, Linearumque Manus Ac Frontis Contemplatio nova, eruditae & rationalis experientiae testimoniis demonstrata: qua probatur, divinationem ex astris, lineisq[ue] manuum & frontis nec impiam esse, nec superstitiosam, & propterea omnibus rerum Physicarum abditarumq[ue] studiosis concessam Lichae: Kezelius, 1603
  • R. Goclenius: De Pestis, fabrisque pestilentis causis, subiecto, differentiis et signis cum consilio prophylactico & curatorio, gravissimarumque quaestionum declaratione, tractatus perspicuus & methodicus,...In multorum communem utiltatem conscriptus a Rodolpho Goclenio [Goclenius], Marpurgi Cattorum 1607: Hutwelcker
  • R. Goclenius: De vita proroganda : h.e. animi corporisque vigore conservando, salubriterque producendo tractatus; Mainz 1608
  • R. Goclenius: Rod[olphi] Goc[lenii] M.D. Uranoscopiae, Chiroscopiae, Metoposcopiae, Et Ophtalmoscopiae, Contemplatio: Qua probatur, divinationem ex astris, lineisq[ue] manuu[m], fro[n]te, facie & oculis nec impiam esse nec superstitiosam / Cui acceßit totius Physiognomie solida ex causis & effectis demonstratio, Editio Nova. Francofurti : Schönwett[er], 1608
  • R. Goclenius: Tractatus de magnetica vulnerum curatione, Marburg 1608, Frankfurt 1613
  • R. Goclenius: Urania cum geminis filiabus: hoc est Astronomia, et astrologia speciali: nunc primo in lucem emigrans Rodolpho Goclenio, medic. Doctore et Professore in Acad. Marpurgensi; Francofurti : Musculus, 1615
  • R. Goclenius: Wiederaufbau zur Verteidigung des Traktats über magnetische Wundheilung: gegen die glücklose Anatomie des Johannes Roberti SJ, Marburg 1617
  • R. Goclenius: Rod. Goclenii, Med. D. Et Mathem. Professoris ordin. in Acad. Marpurgensi, Acroteleution Astrologicum: Triplex hominum genus circa divinationem ex astris in scenam producens, falsamq[ue] Astrologiam a vera, rationibus, exemplis & experimentis distinguens, contra novas criminationes. Annexus quoq[ue] est tractatus integer correctior quam fuit ante Cypriani Leovitii, Mathematici Excellentiß. de coniunctionibus magnis, eclipsibus solaribus & Cometis, cum eorundem effectuum historica expositione.... Marpurgi : Egenolphus, 1618
  • Hermolai Barbari ... Scientiae naturalis compendium. Cui adjuncta est ..., 1597, Ermolao Barbaro, Rudolf Goclenius
  • Exercitationes ethicae, in usum studiosorum philosophiae Academiae Marpurgensis, 1592
  • Explicatio quorundam locorum obscuriorum, quae occurrunt in doctrina de ratione solvendi fallaces conclusiunculas, 1597
  • Politicarum quaestionumcentum ac tredecim in eloquentiae studiosorum gratiam stylum exercere cupientium selectarum, ac in partes tres distinctarum, 1602
  • De meteoris ignitis puris, 1599

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Polvo de simpatio estis speco de simpatia magiaĵo uzata en la 17-a jarcento, per kiu ia kuracilo estas aplikata sur la vundanta armilo (kaj ne sur la kuglovundo) tiel ke kuracado okazu.
  2. The Chemical Philosophy, Allen G. Debus
  3. An Alchemical Quest for Universal Knowledge: The ‘Christian Philosophy’ of ... Georgiana D. Hedesan
  4. The French Paracelsians: The Chemical Challenge to Medical and Scientific ... Allen George Debus