Lee Jung-kee: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Linio 48: Linio 48:
[[Kategorio:Estraranoj de UEA]]
[[Kategorio:Estraranoj de UEA]]


{{Vivtempo}}
{{vivtempo|nekonata||}}

Kiel registrite je 13:45, 28 sep. 2018

LEE Jung-kee (I Zun-gi, koree 이중기) estas korea esperantisto. En Esperantujo li karesnomiĝas ankaŭ "Ŝlosilo". Li esperantistiĝis en 1971, kaj fariĝis prezidanto de Seula Esperanto-Kulturcentro en 1991.

Li ricevis la premion Deguĉi en la 87-a UK (Fortalezo, Brazilo), kune kun Ma Young-tae pro sia kontribuo al la Esperanto-movado.

En 2008 li estis elektita kiel prezidanto de la Azia Komisiono de UEA dum la 5-a Azia Kongreso de Esperanto en Bengaluro en Barato.


Ĝis la fino de 2009 li sesdek-sep-foje partoprenis en internaciaj Esperanto-eventoj.

La 20-an de julio 2013 Lee Jung-kee dum la komitatkunsido de la 98-a UK en Rejkjaviko estis elektita kiel estrarano de UEA, kaj denove la 23-an de julio 2016 dum la 101-a UK en Nitro.

Postenoj

Verkoj

  • La lingvo de Internacia epoko, Esperanto-lernolibro (korealingva verko)
  • Leteroj el Koreio (esearo)

Tradukoj

Eksteraj ligiloj