Jouko Lindstedt: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Ne estas ĝermo
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Linio 34: Linio 34:
{{Eo-Jaro|state=collapsed}}
{{Eo-Jaro|state=collapsed}}
{{bibliotekoj}}
{{bibliotekoj}}
{{vivtempo|1955||Lindstedt, Jouko}}
{{Vivtempo|Lindstedt, Jouko}}


[[Kategorio:Gravaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Gravaj esperantistoj]]

Kiel registrite je 20:35, 28 sep. 2018

Jouko Lindstedt
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1955 (1955-07-15) (68-jaraĝa)
en Helsinko
Lingvoj Esperantofinnasvedabulgara
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Universitato de Helsinko
Okupo
Okupo esperantisto • slavisto • esperantologo
vdr

Jouko LINDSTEDT (naskiĝis en 1955) estas profesoro en Instituto pri Slavistiko kaj Baltologio de la Universitato de Helsinko (Finnlando).

Li disertis pri semantiko de la bulgara lingvo en 1985 kaj okupiĝas ankaŭ pri Esperanto. Jouko Lindstedt estas membro de Akademio de Esperanto kaj konata en Esperantio:

Lia nuntempa esplorado inkluzivas temojn rilatajn al la lingvoj la bulgara, la makedona kaj Esperanto, kaj al lingvopolitiko.

La nombro de Esperanto-parolantoj

En retmesaĝo al la retlisto denask-l de la 22-a de aprilo 1996 Jouko Lindstedt taksis la nombron de la Esperanto-parolantoj jene (modifita versio; unua takso: 19-a de aprilo) :

  • "1 000 havas Esperanton kiel denaskan lingvon.
  • 10 000 parolas ĝin flue.
  • 100 000 scias aktive uzi ĝin.
  • 1 000 000 pasive komprenas multe.
  • 10 000 000 iam iom studis ĝin."

Lindstedt klarigis, ke temas pri tre neprecizaj ciferoj; ili celas diri, ekzemple, ke "se oni taksas la nombron de la denaskaj esperantistoj nur en centoj, povas esti tro malmulte, sed ne troviĝas multaj miloj da ili".

La modifo okazis pro sugesto de Edmund Grimley Evans.[1]

Referencoj

  1. http://web.archive.org/web/20060924124158/http://www.rano.org/nombro.html

Eksteraj ligiloj